×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Universitatoj de la tria aĝo dum la pandemio

Universitatoj de la tria aĝo dum la pandemio

La ofertoj de la universitato de la tria aĝo fariĝas pli kaj pli ŝatataj. Sed en la situacio de la kronvirusa pandemio ŝanĝiĝas la formo de la studado: La altlernejoj ofertas por la altaĝuloj dum la nun venonta aŭtuna semestro pli da retaj kursoj.

Jes, ŝi enregistriĝis, ĉar ŝi jam studis dum du jaroj kaj nun volas ankaŭ daŭrigi tion dum tria jaro, diras Margita. Ŝi estas studantino en la fako "La komisianto kaj la stilo en la arto" ĉe la universitato de la tria aĝo de la Masaryk-universitato en la ĉeĥa urbo Brno. La altlernejo pro la kronvirusa situacio devas oferti retan version de la lekcioj. La altaĝulino tion jam provis dum printempo kaj montras sian kontenton pri tio:

"La avantaĝo troviĝis en tio ke mi ne devis vojaĝi kaj uzi publikajn transportilojn. Ĉar mi ne loĝas rekte en Brno, sed mi devas tien veturi ĉirkaŭ 40 kilometrojn. Ĉe la ĉeesta studado normale kunvenas ĉiam 200 studantoj en la lekciejo. La avantaĝo estas nun ke mi povas kviete resti hejme kaj ne devas timi infektiĝon."

Sed ne ĉiuj altaĝaj studantoj preferas distancan instruadon. Barbora Hašková kunordigas la kursojn por altaĝuloj ĉe la Masaryk-universitato.

"Multaj studantoj interesiĝas pri la ĉeesta formo de la instruado. Ni ofertos bedaŭrinde dum aŭtuno nur retajn kursojn, pro tio tiuj homoj malaliĝas de la partopreno en la studado. Sed aliaj preferas la retan version, ĉar ili ne devas vojaĝi. Ili sentas sin pli sekuraj, se ili povas sekvi la lekciojn hejme."

La Masaryk-universitato reagas per la reta oferto je la aktuala situacio. Ĝi tamen ne planas enkonduki la distancan studadon por altaĝuloj je longa vido.

"La principa senco de la universitato de la tria aĝo troviĝas en tio ke la altaĝaj homoj renkontiĝas. La reta instruado ne estas tio kion ni deziras por la estonteco. La reciprokaj renkontiĝoj estas tre gravaj por la altaĝuloj", ŝi diras.

Aliflanke al la reta studado en Brno nun aliĝas laŭ la kunordigantino interesuloj el ĉiuj anguloj de Ĉeĥio, kiuj alikaze ne povus studi en la ĉefurbo de Moravio. Kaj eĉ aliĝas altaĝuloj el eksterlando:

"Ni nun eĉ havas kunlaboron kun ĉeĥoj kiuj vivas en Aŭstrio. Ili interesiĝas pri la distanca studado, ĉar ili per tio restas aktivaj en la uzado de la ĉeĥa lingvo. Por ili estas bonvena okazo esti pli proksimaj al la Ĉeĥa Respubliko."

Ankaŭ la fakultato pri sociaj sciencoj de la Karola universitato en Prago povas registri grandan intereson pri la studado. Jakub Říman estas la parolanto de la fakultato:

"La nombro de la partoprenantoj en la kursoj de la universitato de la tria aĝo sencese plialtiĝas, senkonsidere pri la aktuala epidemio."

Se la epidemia situacio tion permesos, la fakultato volas ankaŭ dum la venonta aŭtuna semestro resti ĉe la ĉeesta formo de la studado.


Universitatoj de la tria aĝo dum la pandemio

La ofertoj de la universitato de la tria aĝo fariĝas pli kaj pli ŝatataj. The offers of the university of the third age are becoming more and more popular. Sed en la situacio de la kronvirusa pandemio ŝanĝiĝas la formo de la studado: La altlernejoj ofertas por la altaĝuloj dum la nun venonta aŭtuna semestro pli da retaj kursoj. But in the situation of the coronary pandemic, the form of the study is changing: The colleges are offering more online courses for the seniors during the coming autumn semester.

Jes, ŝi enregistriĝis, ĉar ŝi jam studis dum du jaroj kaj nun volas ankaŭ daŭrigi tion dum tria jaro, diras Margita. Yes, she enrolled because she had already studied for two years and now wants to continue that for a third year as well, says Margita. Ŝi estas studantino en la fako "La komisianto kaj la stilo en la arto" ĉe la universitato de la tria aĝo de la Masaryk-universitato en la ĉeĥa urbo Brno. She is a student in the department "The commissioner and the style in the art" at the university of the third age of the Masaryk university in the Czech city Brno. La altlernejo pro la kronvirusa situacio devas oferti retan version de la lekcioj. The college due to the coronary heart disease situation has to offer an online version of the lessons. La altaĝulino tion jam provis dum printempo kaj montras sian kontenton pri tio: The senior has already tried this in the spring and shows her satisfaction with it:

"La avantaĝo troviĝis en tio ke mi ne devis vojaĝi kaj uzi publikajn transportilojn. “The advantage was that I didn’t have to travel and use public transportation. Ĉar mi ne loĝas rekte en Brno, sed mi devas tien veturi ĉirkaŭ 40 kilometrojn. Because I don't live directly in Brno, but I have to drive about 40 kilometers there. Ĉe la ĉeesta studado normale kunvenas ĉiam 200 studantoj en la lekciejo. La avantaĝo estas nun ke mi povas kviete resti hejme kaj ne devas timi infektiĝon." The advantage now is that I can stay at home quietly and not have to fear infection. "

Sed ne ĉiuj altaĝaj studantoj preferas distancan instruadon. But not all senior students prefer distance learning. Barbora Hašková kunordigas la kursojn por altaĝuloj ĉe la Masaryk-universitato.

"Multaj studantoj interesiĝas pri la ĉeesta formo de la instruado. “Many students are interested in the present form of teaching. Ni ofertos bedaŭrinde dum aŭtuno nur retajn kursojn, pro tio tiuj homoj malaliĝas de la partopreno en la studado. Unfortunately, we will only be offering online courses in the fall, so these people will be excluded from participating in the study. Sed aliaj preferas la retan version, ĉar ili ne devas vojaĝi. But others prefer the online version because they don’t have to travel. Ili sentas sin pli sekuraj, se ili povas sekvi la lekciojn hejme." They feel safer if they can take the lessons at home. "

La Masaryk-universitato reagas per la reta oferto je la aktuala situacio. Masaryk University is responding with the online offer to the current situation. Ĝi tamen ne planas enkonduki la distancan studadon por altaĝuloj je longa vido. It does not, however, plan to introduce distance learning for seniors in the long run.

"La principa senco de la universitato de la tria aĝo troviĝas en tio ke la altaĝaj homoj renkontiĝas. “The principle sense of the university of the third age lies in the fact that the high-ranking people meet. La reta instruado ne estas tio kion ni deziras por la estonteco. Online teaching is not what we want for the future. La reciprokaj renkontiĝoj estas tre gravaj por la altaĝuloj", ŝi diras. The mutual meetings are very important for the seniors, ”she says.

Aliflanke al la reta studado en Brno nun aliĝas laŭ la kunordigantino interesuloj el ĉiuj anguloj de Ĉeĥio, kiuj alikaze ne povus studi en la ĉefurbo de Moravio. On the other hand, according to the coordinator, interested parties from all corners of the Czech Republic are now joining the online study in Brno, who otherwise could not study in the capital of Moravia. Kaj eĉ aliĝas altaĝuloj el eksterlando: And even seniors from abroad join:

"Ni nun eĉ havas kunlaboron kun ĉeĥoj kiuj vivas en Aŭstrio. “We now even have cooperation with Czechs living in Austria. Ili interesiĝas pri la distanca studado, ĉar ili per tio restas aktivaj en la uzado de la ĉeĥa lingvo. They are interested in distance learning, as they remain active in the use of the Czech language. Por ili estas bonvena okazo esti pli proksimaj al la Ĉeĥa Respubliko." It is a welcome opportunity for them to be closer to the Czech Republic. "

Ankaŭ la fakultato pri sociaj sciencoj de la Karola universitato en Prago povas registri grandan intereson pri la studado. The faculty of social sciences of Charles University in Prague can also be of great interest in studying. Jakub Říman estas la parolanto de la fakultato:

"La nombro de la partoprenantoj en la kursoj de la universitato de la tria aĝo sencese plialtiĝas, senkonsidere pri la aktuala epidemio." "The number of participants in university courses for the elderly is steadily increasing, regardless of the current epidemic."

Se la epidemia situacio tion permesos, la fakultato volas ankaŭ dum la venonta aŭtuna semestro resti ĉe la ĉeesta formo de la studado. If the epidemic situation allows it, the faculty also wants to stay in the present form of the study during the next autumn semester.