×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Tridimensia printado per lumo

Tridimensia printado per lumo

Esploristoj prezentas fundamente novspecan metodon por tridimensia printado. Aplikoj estas imageblaj ekzemple en la mikromedicino.

Pli rapide, pli precize, pli variebla: Per nova speco de tridimensia printado objektoj povas esti produktataj en unu tuto el lumsentiva materialo. Usonaj esploristoj prezentis tiun novan disvolvaĵon en scienca magazino. Ili printis per tiu procedo interalie miniaturan version de la fama skulptaĵo "La pensanto" de Auguste Rodin. Ĉe la tradicia tridimensia printado objektoj estas printataj tavolon sur tavolon. Tiuj procedoj tamen estas laŭkompare malrapidaj, la kvalito de la surfacoj estas limigita kaj ofte necesas postaj prilaboroj, skribas la esploristoj de la universitato de Kalifornio en Berkeley, Usono.

Ĉe la nova procedo de la usonaj esploristoj unue estas farataj fotografiaĵoj de objekto el diversaj perspektivoj - ekzemple de la "pensanto"-skulptaĵo. En projekciilo la unuopaj bildoj estas kunmetataj kaj sendataj kiel lumdesegnaĵo sur viskozan lumsentivan solvaĵon. Tiu solvaĵo koagulas kvazaŭ laŭ la strukturo de la lumdesegnaĵo - en ĉi tiu kazo do al kopio de la "pensanto"-skulptaĵo kaj tie ĝi solidiĝas. La nesolidiĝintaj restoj de la solvaĵo estas desolvataj.

Depende de la elira materialo la printita objekto povas havi dikecon de minimume 0,3 milimetroj, la surfaco povas havi eksterordinare glatan surfacon kaj povas envolvi aliajn objektojn, skribas la esploristoj. Objektoj en grandeco de centimetroj laŭ la esploristoj estas pli rapide printeblaj ol per ĝisnunaj procedoj, ekzemple la kvar centimetrojn granda "pensanto" formiĝis dum malpli ol unu minuto. La nova procedo por tridimensia printado povas esti aparte utila por interalie produkti por pacientoj specifajn medicinajn enplantaĵojn aŭ konstruelementojn por aviadiloj, diras la sciencistoj.

La skulptaĵo "La pensanto" estas unu el la plej famaj kreaĵoj de la franca skulptisto Auguste Rodin (1840-1917). La 72 centimetrojn alta originalo kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1880 kaj estas hodaŭ posedaĵo de la muzeo Rodin en Parizo. Ekzistas multnombraj bronzaj kaj gipsaj gisaĵoj de la skulptaĵo en diversaj grandecoj kiuj troviĝas dise en la mondo.

Tridimensia printado per lumo Three-dimensional printing with light Driedimensionaal printen met licht Impressão tridimensional com luz