×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Transplanto de organoj: De miraklo al tekniko

Transplanto de organoj: De miraklo al tekniko

La revuo “Ser Médico” (“Esti Kuracisto”), regule publikigata de la Medicina Konsilantaro de Ŝtato San-Paŭlo, en Brazilo, aperigis en la tria trimestro de 2020 tutan numeron dediĉitan al la temo “Transplantoj”. Temas pri unu el la plej interesaj ĉapitroj en la historio pri Medicino - historio cetere plena de heroaj faroj.

La artikolo havas la titolon “Transplantoj - de 'miraklo' al rutinaj proceduroj”, kaj por ilustri ĝin, la aŭtoro elektis tre kuriozan pentraĵon el la Mezepoko, kiu montras “miraklon” de la katolikaj Sanktuloj Kosmaso kaj Damiano. (Interparenteze: la nomon “Kosmaso” ne registris PIV 2020, sed mi trovis ĝin en la Esperanta Vikipedio.)

La pentraĵo estis supozeble farita en la fino de la 15-a jarcento kaj montras scenon prenitan el la verko de Jacobus de Voragine, el la jaro 1275. Laŭ tiu libro, sakristiano en la Preĝejo de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, en Romo, kiu suferis de gangreno je unu el siaj kruroj, sonĝis, ke la ĝemelaj sanktuloj amputis la malsanan korpoparton kaj anstataŭigis ĝin per kruro de ĵus mortinta etiopa sklavo. Kiam la sakristiano vekiĝis, li konstatis, ke li havas sanan anstataŭan kruron, tamen nigrahaŭtan. Laŭ la tradicio, tiuj du sanktuloj praktikis medicinon ĉirkaŭ la jaro 300 post Kristo.

Nuntempe, la tekniko pri transplantoj mirinde evoluis kaj transformiĝis al unu el la plej elstaraj atingoj de medicino. Pro tio, oni supozas, ke ĝi estas nova afero en la historio. Tamen ne. Tiu penado de medicinistoj komenciĝis antaŭ tre, tre longa tempo. En egiptaj papirusoj oni trovis priskribojn pri transplantoj faritaj 2500 jarojn antaŭ Kristo! En Hindujo, kie geedza malfidelo estis punita per amputo de la nazo, kuracisto plenumis rekonstruon de nazo per haŭtotransplanto, jarcentojn antaŭ Kristo. En la jaro 1905, la viena okulkuracisto Edward Zirm sukcesis fari la unuan bonrezultan transplanton de homa korneo, post multaj aliaj provoj faritaj de liaj kolegoj. La unuaj veraj transplantoj de renoj okazis meze de la 20-a jarcento. En 1967 Christian Barnard famiĝis pro la unua transplanto de koro, post kiu la paciento vivis dum 18 tagoj. Preskaŭ samtempe oni inaŭguris la transplantadon de hepatoj en homojn. En la dua duono de la 20-a jarcento okazis eltrovo, kiu ŝanĝis la historion pri transplantoj: la eltrovo de drogoj, kiuj mildigas la reagon de la korpo kontraŭ la “fremdaj” transplantitaj organoj.

Kiam oni tralegas la historion de medicino rilate al transplantoj de organoj, oni neeviteble sentas, ke la vera “miraklo” ne estis tiu de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, sed tiu atingita de medicinistoj, laŭlonge de miljara strebado.

Transplanto de organoj: De miraklo al tekniko Organ transplantation: From miracle to technique Трансплантация органов: от чуда к технике