×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Trankviliga naturmedio vastigas horizonton

Trankviliga naturmedio vastigas horizonton

Kiu havas trankviligan verdon antaŭ siaj okuloj, tiu decidas alie, kun pli vasta horizonto. Pro tio esploristoj rekomendas al politikistoj elpaŝi en naturmedion.

Kiu elpaŝas el la muroj de griza urbo tra arbaro kaj kamparo, tiu en antaŭaj epokoj prikantis sian ĝojon pri tio. Tion oni hodiaŭ nur malofte aŭdas kaj vidas - eble foje dum balotkampanjoj politikistoj fervore migras tra pejzaĝo, kelkaj el ili eĉ kun gitaroj kaj flutoj, kaj la urboj ne plu estas grizaj sed ŝokkoloraj. Sed ion liberigan tiu restnaturo tamen havas, ĝi levas la humoron kaj ĝi mallevas la sangopremon. Naturo estas ne nur estetika plezuro, ĝi bonfartigas la korpon, eĉ je homeopatiaj dozoj, en kiu ĝi restis ankoraŭ en la urboj. En Usono pli da homoj vizitas zoologiajn ĝardenojn ol sportajn eventojn, kaj kiu estas suferinta koratakon, tiu rekreiĝas pli rapide se la persono havas hejman beston, precipe hundon.

Sed ankaŭ vidi fiŝojn jam alportas tiun efikon, pro tio vasthorizontaj dentokuracistoj metas akvariojn en siajn atendejojn, tio trankviligas la pacientojn. Eĉ enĉambraj plantoj plezurigas la animon. Verda planto donas konsolon eĉ en ĉelo de malliberejo, ĝi reduktas la agresemon kaj kiu el la mallibereja ĉelo povas ĝui vidon al verda medio, tiu fartas pli bone ol tiu kiu vidas nur la grizan internan korton.

La samo validas por homoj kiuj vivas en la kamparo aŭ ĉe marbordoj. Ili estas mezureble pli sanaj. Tio parte havas klarajn kaŭzojn, proksime al naturmedio la imunsistemo ankoraŭ estas okupita, en la sterileco de la urboj ĝi ne havas sufiĉe da laboro kaj tial direktas sin kontraŭ la propra korpo per alergioj kaj aŭtoimunaj malsanoj.

La pozitiva efiko de la verda naturo montriĝas precipe se ĝi prezentiĝas kiel kulturita naturo. Parkoj unuflanke estas vivantaj estaĵoj kaj aliflanke ili montras iun ordon kiun la homo kreis. Kiu aliflanke vivas en sovaĝa medio, tiu pli rapide agas, ĉar la horizonto estas pli malvasta.

En Amsterdamo esploristo invitis testpersonojn rigardadi fotojn de naturmedio kaj de urboj kaj por tio ofertis monon al la partoprenantoj: Aŭ 100 eŭrojn tuj aŭ pli post unu jaro. La testpersonoj decidis laŭ la unuopa persono malsame, sed en ĉiu kazo ili trovis la longvidan oferton pli alloga se ili estis rigardintaj bildojn pri naturmedio. Kaj do la esploristoj rekomendas al politikistoj elpaŝi en naturmedion por doni al la farendaj decidoj pli vasthorizontan bazon.