×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Temposento ŝanĝiĝis

Temposento ŝanĝiĝis

Nia temposento estas relativa: Ankaŭ dum la limigoj de la publika vivo pro la kronvirusa krizo ĝi suferis fortajn turbulencojn - sed tio aperis laŭ individue altgrade malsama maniero.

Kiel oni ĝenerale scias, la tempo estas io relativa. Tio validas ne nur por la teoria fiziko, sed ankaŭ por ni homoj. El spertoj ni scias ke nia temposento depende de la cirkonstancoj ŝanĝiĝas: Se ni enuas kaj ni ekzemple veturas per subtera fervojo, tiam kvin minutoj povas daŭri senfine longe; se ni aliflanke aŭskultas arion el nia plej ŝatata opero aŭ se ni legas atentokaptan libron, tiam horo forflugas kvazaŭ ne estus tempo.

Tiu relativeco montriĝis ankaŭ dum la pasintaj du ĝis tri monatoj: Mi ne scias kiel vi spertis tion - al mi ŝajnas la epoko antaŭ la limigoj pro la kronviruso kvazaŭ tio estus fora pasinteco; samtempe tamen la semajnoj de kvaranteno kaj hejma oficejo laŭ mia memoro pasis kvazaŭ flugrapide.

Se oni pli profunde pripensas tion, oni konfuziĝas. Sed tio funkcias nur tiel: Ke la kuntekstoj vere estas konfuzaj, tion unufoje pli evidentigas ĵus publikigita studaĵo de psikologino el Liverpool en Britio. Ŝi demandis dum la kvarantenaj semajnoj en Britio pli ol 600 homojn kiel ili sentis la pasintajn semajnojn. Krome oni faris psikologiajn testojn pri ŝarĝiĝo pro laboro, streso kaj kontenteco pri sociaj kontaktoj.

Jen la konfuziga rezulto: Nur ĉiu kvina enketito raportis ke la tempo pasis same rapide kiel antaŭ la kronvirusa krizo. Por ĉirkaŭ 40 procentoj ĝi pasis aliflanke pli rapide. Unufoje pli do montriĝis ke ekzistas signifaj subjektivaj diferencoj koncerne la temposenton kiuj laŭ la psikologino estas parte klarigeblaj per psikologiaj faktoroj. Laŭ tio la tempo pasis pli rapide por homoj en pli juna aĝo, ĉe malmulte da streso, ĉe pli alta ŝarĝiĝo pro laboro kaj ĉe pli granda kontenteco pri sociaj kontaktoj.

En la kazo de alia mezaĝa homo tio bone klarigas kial ties tagoj dum la kvarantenaj semajnoj - dum kiu li estis sufiĉe entreprenema - pasis tiel rapide, dum ĉe aliaj konatuloj la tagoj ŝajne ne volis pasi. Neniun klarigon aliflanke la studaĵo donas por la sento ke la antaŭkronvirusa epoko ŝajne jam troviĝas en fora pasinteco. Ĉu tio eble kuntekstas kun tio ke intertempe tiom okazis? Respondon certe iam donos plua studaĵo. Ĉar eĉ se la kronvirusa krizo nin trafis tre forte: Por la scienco ĝi ofertas ĝis nun ne aperintan naturan eksperimenton kiu ebligas multajn novajn ekkonojn.

Temposento ŝanĝiĝis Sense of time has changed Чувство времени изменилось