×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Tempo de izoliĝo povas esti bona tempo

Tempo de izoliĝo povas esti bona tempo

Preskaŭ ĉiu homo, dum sia vivo, spertas tempon de izoliĝo. Ĉu pro persona malsano, ĉu pro komunumaj problemoj (epidemioj, ekzemple), ĉu pro klimataj aŭ aliaj naturaj cirkonstancoj, foje okazas, ke oni devas dum certa tempo kunvivi nur kun si mem aŭ kun tre limigita kvanto da kunhomoj. Ĉu tia sperto devas nepre signifi suferon kaj turmenton? Ĉu oni povas fari el ili momentojn de riĉa spirita vivo?

En la Mezepoko, okaze de la epidemio de pesto, Giovanni Boccaccio verkis la Dekameronon, por montri, ke estas eble alfronti tian katastrofon per optimisma, realisma arto. En tiu klasika, nepre legenda libro, dek gejunuloj retiriĝas en la kamparon kaj rakontas komikajn, tragikajn, pitoreskajn kaj erotikajn historiojn. Perla Martinelli kaj Gaston Waringhien esperantigis la unuan parton de la kolekto de cent rakontoj. Jen oportuna sugesto por nia nuntempa bezono de socia izoliĝo!

Lastatempe, gazetoj publikigas artikolojn, kiuj proponas distron dum momentoj de izoliĝo. Kompare kun la situacio en la Mezepoko, ni estas privilegiaj homoj. Aperas listoj da eblaj distraĵoj por ĉiaj gustoj:

- surtablaj ludoj: ŝako, damoj, kartludoj, krucvort-ludo, kaj aliaj konkurludoj, dum kiuj ludantoj ĵetas kubojn kaj progresas sur vojoj plenaj de defioj, baroj kaj premioj;

- “maratonado”: jen neologismo, kreita de fanatikuloj pri televidserioj: fervoraj spektantoj sidas kaj spektas amason da epizodoj de tiaj serioj sinsekve, sen intervaloj, dum pluraj horoj; la terminon oni povas uzi ankaŭ por la seninterrompa spektado de pluraj longaj filmoj, dum multaj horoj;

- podkastoj kaj virtualaj kursoj: pluraj, normale pagataj retejoj malfermas siajn podkastojn kaj kursojn dum kelkaj semajnoj (monatoj?) por studado, kleriĝo kaj amuziĝo.

Mi iom miras, ke la gazetoj unuamomente ne menciis la eblecon simple legi librojn kaj aŭskulti muzikon - miaopinie la plej taŭgaj okupoj en momento de bezonata izoliĝo. En ĉi tiun kategorion enskribiĝas nia Esperanta Retradio kaj aliaj bonaj Esperantaj aŭdprogramoj. Ni tamen ne forgesu, ke ĉiutagaj korpekzercoj, dum ne malpli ol 30 minutoj, estas nepre necesaj por konservado de bona sano, prefere sub la suna lumo.

Ankaŭ babilado per la reto estas valora agado por plifortigo de amikeco kaj solidareco inter homoj, kiuj emas konservi la serenecon kaj la fidon en krizaj momentoj.

Miaflanke, mi komencos per relegado de la belega Esperanta traduko de Dekamerono.

Tempo de izoliĝo povas esti bona tempo A time of isolation can be a good time