×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Tago de Negra Konscio

Tago de Negra Konscio

Je la 20-a de novembro oni celebras en Brazilo la Tagon de Negra Konscio. Ĝia celo estas memorigi, ke la socio havas la devon kontraŭbatali rasismon kaj socian malegalecon, kiuj ĝis nun estas konsekvenco de longa tempo de sklaveco en la lando. Eĉ se klopodoj direkte al demokratio okazas, manko de respekto al la negra loĝantaro, kaj al la kultura heredaĵo de afrikdevenaj brazilanoj evidentigas, ke longan vojon oni ankoraŭ devas iri.

Brazilo estas lando de multaj negroj, kaj ili devus havi pli da rajtoj. Jen kelkaj kalkuloj, kiuj montras la kontraŭon.

56 % el la brazilanoj deklaras sin negroj. Inter la plej riĉaj nur 17% estas negroj. Aliflanke, 75% el la plej malriĉaj estas negroj. 65% el la arestitoj en brazilaj prizonoj estas negroj; 76% el la homoj mortigitaj de la polico estas negroj. 60% el la brazilaj senlaboruloj estas negroj; inter laboristoj, negroj mezume havas malpli altajn salajrojn.

Multaj kondutoj kontraŭ negroj montras diskriminacion: en restoracioj, en hoteloj, en lernejoj, en la medicina labormedio. En lernejoj, ne malofte okazas, ke gepatroj rifuzas, ke iliaj infanoj havu negrajn instruistojn.

Ĝis la jaro 1930, praktikado de afrikdevenaj religioj estis malpermesitaj en Brazilo. Nuntempe, la konstitucio determinas liberecon je religia kredo. Tamen, eĉ se tio estas preskaŭ nekredebla, perfortaj atakoj kontraŭ centroj de “umbanda” kaj “candomblé” okazas lastatempe.

La Tago de Negra Konscio elektiĝis en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiam nia lando rezistis al diktatura reĝimo kaj komenciĝis forta klopodo por demokratio. De tiam, la movado por la rajtoj kaj respekto al negroj iom post iom kreskas. Unu el la bonaj atingoj estas la faciligo al universitataj studoj kaj la deviga instruado pri afrik-brazilaj historio kaj kulturo. La 20-a de novembro estas la dato elektita, omaĝe al Zumbi dos Palmares, ekssklavo, kiu gvidis negran komunumon kontraŭ subpremado al negroj, en la nordorienta regiono de Brazilo, en la 17-a jarcento. Li fariĝis legendeca figuro, kiu ĝis nun reprezentas la bataladon de negroj por siaj rajtoj.

Ĉi-rilate, google.com publikigis interesan ekspozicion pri tiu temo: https://artsandculture.google.com/project/black-consciousness-in-brazil

Estas devo de ĉiuj mondaj civitanoj, inter kiuj staras Esperantistoj, aliĝi al tia movado, kontraŭ diskriminacioj. Ni estu efektive “homoj kun homoj”.


Tago de Negra Konscio Black Awareness Day Черный день осведомленности

Je la 20-a de novembro oni celebras en Brazilo la Tagon de Negra Konscio. On November 20, the Day of Black Consciousness is celebrated in Brazil. Ĝia celo estas memorigi, ke la socio havas la devon kontraŭbatali rasismon kaj socian malegalecon, kiuj ĝis nun estas konsekvenco de longa tempo de sklaveco en la lando. Its purpose is to remind society that it has a duty to combat racism and social inequality, which are so far a consequence of a long period of slavery in the country. Eĉ se klopodoj direkte al demokratio okazas, manko de respekto al la negra loĝantaro, kaj al la kultura heredaĵo de afrikdevenaj brazilanoj evidentigas, ke longan vojon oni ankoraŭ devas iri. Even if efforts towards democracy take place, a lack of respect for the black population, and for the cultural heritage of Africans of African descent, shows that there is still a long way to go.

Brazilo estas lando de multaj negroj, kaj ili devus havi pli da rajtoj. Brazil is a country of many negroes, and they should have more rights. Jen kelkaj kalkuloj, kiuj montras la kontraŭon. Here are some calculations that show the opposite.

56 % el la brazilanoj deklaras sin negroj. 56% of Brazilians declare themselves black. Inter la plej riĉaj nur 17% estas negroj. Aliflanke, 75% el la plej malriĉaj estas negroj. 65% el la arestitoj en brazilaj prizonoj estas negroj; 76% el la homoj mortigitaj de la polico estas negroj. 65% of detainees in Brazilian prisons are black; 76% of the people killed by the police are black. 60% el la brazilaj senlaboruloj estas negroj; inter laboristoj, negroj mezume havas malpli altajn salajrojn. 60% of Brazilian unemployed are black; among workers, blacks on average have lower wages.

Multaj kondutoj kontraŭ negroj montras diskriminacion: en restoracioj, en hoteloj, en lernejoj, en la medicina labormedio. Many behaviors against blacks show discrimination: in restaurants, in hotels, in schools, in the medical workplace. En lernejoj, ne malofte okazas, ke gepatroj rifuzas, ke iliaj infanoj havu negrajn instruistojn. In schools, it is not uncommon for parents to refuse to have their children have black teachers.

Ĝis la jaro 1930, praktikado de afrikdevenaj religioj estis malpermesitaj en Brazilo. Until 1930, the practice of African religions was banned in Brazil. Nuntempe, la konstitucio determinas liberecon je religia kredo. Currently, the constitution determines freedom of religious belief. Tamen, eĉ se tio estas preskaŭ nekredebla, perfortaj atakoj kontraŭ centroj de “umbanda” kaj “candomblé” okazas lastatempe. However, even if this is almost unbelievable, violent attacks on “umbanda” and “candomblé” centers have been taking place recently.

La Tago de Negra Konscio elektiĝis en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiam nia lando rezistis al diktatura reĝimo kaj komenciĝis forta klopodo por demokratio. The Day of Black Consciousness was chosen in the last decades of the 20th century, when our country resisted a dictatorial regime and began a strong effort for democracy. De tiam, la movado por la rajtoj kaj respekto al negroj iom post iom kreskas. Unu el la bonaj atingoj estas la faciligo al universitataj studoj kaj la deviga instruado pri afrik-brazilaj historio kaj kulturo. One of the good achievements is the facilitation of university studies and the compulsory teaching of African-Brazilian history and culture. La 20-a de novembro estas la dato elektita, omaĝe al Zumbi dos Palmares, ekssklavo, kiu gvidis negran komunumon kontraŭ subpremado al negroj, en la nordorienta regiono de Brazilo, en la 17-a jarcento. November 20 is the chosen date, in honor of Zumbi dos Palmares, an ex-slave who led a black community against oppression of blacks, in the northeastern region of Brazil, in the 17th century. Li fariĝis legendeca figuro, kiu ĝis nun reprezentas la bataladon de negroj por siaj rajtoj. He has become a legendary figure who to this day represents the struggle of negroes for their rights.

Ĉi-rilate, google.com publikigis interesan ekspozicion pri tiu temo: https://artsandculture.google.com/project/black-consciousness-in-brazil In this regard, google.com has published an interesting exhibition on this topic: https://artsandculture.google.com/project/black-consciousness-in-brazil

Estas devo de ĉiuj mondaj civitanoj, inter kiuj staras Esperantistoj, aliĝi al tia movado, kontraŭ diskriminacioj. It is the duty of all world citizens, including Esperantists, to join such a movement, against discrimination. Ni estu efektive “homoj kun homoj”.