×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Surmerkatiĝos ĉeĥaj spirmaŝinoj

Surmerkatiĝos ĉeĥaj spirmaŝinoj

Dum la ĉeĥa sanministerio nun provizas sin per spirmaŝinoj el eksterlando, ĉeĥaj spirmaŝinoj aliflanke verŝajne baldaŭ estos eksportataj.

Jam pli ol 50 saninstitucioj mendis en Ĉeĥio spirmaŝinojn de la marko CoroVent. La maŝinoj estis disvolvitaj de sciencistoj de la teknika universitato de Prago por pacientoj kiuj suferas sub la kronviruso. La produktadon transprenis la ĉeĥa firmao MICo Medical. Laŭ indikoj de reprezentanto de la firmao la unuaj aparatoj estos liverataj al klientoj dum ĉi tiu semajno.

"Ni verkis formularon en kiun la hospitaloj povas enskribi sin. Ili ĉe tio tamen ne indikas kiom da spirmaŝinoj ili bezonas, ĉar la situacio daŭre ŝanĝiĝas", diras la reprezentanto de la firmao. La disvendado kaj la necesaj trejnadoj funkcias helpe de la Teknika universitato. Oni volas sammezure disdoni la maŝinojn al la klientoj.

La produktado de la unuaj 182 aparatoj estis financita per donacoj. Ili estas antaŭviditaj ekskluzive por ĉeĥaj hospitaloj. Respondeculo de la produktanta firmao MICO Medical klarigas: "Ni troviĝas nun en komplika situacio, en kiu ni ankaŭ intertraktas kun eksterlandaj klientoj. Tio signifas ke la plua produktado dependos de tiuj kontraktoj kaj kompreneble ankaŭ de la intereso de la ĉeĥa ŝtato. Ni plurfoje apelaciis al la registaro kaj ni avertis ke post subskribo de la kontraktoj ni devos plenumi ilin kaj liveri la spirmaŝinojn al eksterlando.

Li estis atendinta ke la registaro estas pli bone preparita pri la pretigo de la spirmaŝinoj. Ĉar ne nur temas pri la maŝinoj, sed ankaŭ pri la manipulado de la maŝinoj. "CoroVent ofertas la avantaĝon ke la servistaro rapide povas kapabliĝi por la laboro. Kaj tio por ni estis la ĉefafero." La ĉeĥa sanministerio aĉetas koncernajn aparatojn nuntempe en eksterlando. 600 maŝinoj estas alliverataj el aliaj EU-landoj kaj el provizoj de NATO.

La spirmaŝino CoroVent ekestis dum ĉi tiu jaro per la kunlaboro de la fakultato pri biomedicina inĝenierado ĉe la Teknika universitato, de la iniciato Kovim19 kaj de la firmao MICo Medical. Laŭ pli fruaj indikoj de la posedanto de la firmao la partoprenantoj kaj pluaj donacantoj investis plurajn dekojn da milionoj da ĉeĥaj kronoj. Ilia celo estas provizi Ĉeĥion per sufiĉa kvanto da maŝinoj.

Surmerkatiĝos ĉeĥaj spirmaŝinoj Tschechische Atemgeräte werden auf den Markt kommen Czech breathing machines will be on the market