×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Suna elektro el fenestraj vitroj

Suna elektro el fenestraj vitroj

Ĉeĥaj esploristoj laboras pri alternativa energiĉerpado.

Konstruaĵoj, kiuj kovras siajn energibezonojn helpe de siaj propraj fenestraj areoj - tio estas trajto, kiun la estontaj urboj devus havi. Sciencistoj en Olomouc intense laboras por realigi tiun ideon.

En tiel nomataj inteligentaj urboj, grandaj vitraj surfacoj devas esti koncipitaj tiel, ke ili povu koncentri sunlumon kaj konverti ĝin en elektron. Scienca teamo de la Regiona Centro por Altnivela Teknologio kaj Materialoj (RCPTM) en Olomouc disvolvas surfacan materialon, kiu supozeble ĝuste tion garantias. Lukáš Zdražil estas unu el la membroj de la esplora teamo:

“Tia fenestro kapablas kolekti sunlumon kaj koncentri ĝin ĉe siaj randoj. Tie ĝi transformiĝas en elektran energion helpe de sunĉeloj. " Tiel funkcias la principo de la lumineskanta suna koncentrilo, esplorata tra la mondo ekde la fino de la 1970-aj jaroj. En la proksima estonteco, ĝi ankaŭ povus anstataŭigi la grandajn fotovoltajn sistemojn sur la bohemiaj kaj moraviaj kampoj kaj translokigi energiĉerpadon rekte al la urboj.

"Tiu principo ankaŭ ebligas uzi areojn, kies potencialon ni ankoraŭ ne povis ekspluati. Tio validas por ĉiuj vitraj surfacoj de konstruaĵoj en urbo ", diris Lukáš Zdražil en la naciaj elsendoj de la Ĉeĥa Radio. En Svislando ioni delonge laboras pri plua disvolvado de la lumineskanta suna koncentrilo. Sekvante tion, Zdražil kaj liaj kolegoj elektis specialan substancon per kiu la vitro estas traktata:

“Pasintjare ni kreis specialan specon de nanomaterialo surbaze de senplumbaj perovskitaj kristaloj. La avantaĝo de tiu materialo estas, ke ĝi estas surmetita al la vitro je maldikaj tavoloj kaj estas tute travidebla. Ĝi ne havas koloron. Tio tre proksimigas ĝin al la klasika fenestro." Štěpan Kment el la Laborgrupo Fotoelektrokemia konfirmas, ke tiuj inteligentaj fenestrovitraĵoj havas grandan potencialon:

“Mi kredas, ke tiu scienca branĉo daŭre disvolviĝos tre dinamike, eĉ se ni nun troviĝas je la nivelo de nur centimetraj areoj. Ne plu daŭros longe ĝis tiuj materialoj vere estos uzataj por vitraj surfacoj sur konstruaĵoj. Tie ili tiam povas senĉese produkti energion, kaj tial ilia potencialo estas grandega. " La laboro de la sciencistoj de Olomouc estas unu el la nunaj tutmondaj defioj. Ĝi kontribuas al la kreado de energia reto surbaze de renovigeblaj energifontoj. Tio celas redukti enaerigojn de karbondioksido kaj limigi per pura energiĉerpado pluan detruadon de natura medio.