×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Sufiĉe pluvas en Ĉeĥio ĉi-jare

Sufiĉe pluvas en Ĉeĥio ĉi-jare

Unuafoje ekde la jaro 2015, Ĉeĥio ne devas kontraŭbatali krizan malabundon de akvo komence de la somero.

Normala temperaturo kaj ekstreme supernormalaj precipitaĵoj. Jen kiel meteorologoj taksas ĉi tiun junion. Fortaj pluvoj savis parton de Ĉeĥio el la plej granda sekeco de jardekoj. Laŭ datumoj de la projekto InterSucho.cz, komence de julio ne aperis eĉ du el ses malbonegaj periodoj de sekeco. Tio estas la unua fojo dum kvin jaroj, ke Ĉeĥio ne batalis kontraŭ kriza manko de grunda akvo komence de la somero.

Laŭ spertuloj, agrikultura sekeco en Ĉeĥio praktike ne ekzistas en la surfaca tavolo de la grundo. En pli profunda tavolo 40 ĝis 100 centimetrojn sub la surfaco, spertuloj rimarkis problemon nur en la teritorio de nordokcidenta Bohemio. Kaj tiel restos antaŭvideble dum la venontaj semajnoj.

"La deficito en norda Bohemio daŭros ĝis septembro. Antaŭ la fino de novembro, nur ĉirkaŭ 30 ĝis 70 procentoj de la esperoj pri normala aŭ pli bona saturiĝo de la grundo estas konsiderataj normalaj en Ĉeĥio," diris spertuloj en longtempa prognozo. Fine de majo, la akvo en la malprofundaj putoj estis multe malpli ol normala en ĉirkaŭ kvarono de Ĉeĥio. Pluvo ankaŭ povas helpi grundakvon, sed necesas multe pli da tempo por replenigi ĝin kaj, kiel spertuloj atentigas, ĝia stato en Ĉeĥio ankoraŭ estas subnormala.

Laŭ spertuloj, Ĉeĥio ne elsekiĝas ĉar pluvas malpli, sed ĉar la averaĝa temperaturo plialtiĝas kaj pli da akvo elvaporiĝas. Longtempe, pluvas same multe, do tio korespondas al la modeloj. Same, la modeloj montras, ke Ĉeĥio ne devas alfronti senpluvecon kiel sud-eŭropaj landoj, tamen la senpluva periodo plilongiĝas kaj la nombro de torentaj pluvoj kreskas koste de "ĝardenaj pluvoj". Akvo-administrado tiel gajnas gravecon.

Laŭ la aŭtoritatoj, digoj ankaŭ devas helpi en la lukto kontraŭ sekeco kaj provizado de trinkakvo. La Ministerio pri la Medio ĝis nun aprobis pli ol du dekduojn da rezervitaj lokoj por konstruado de rezervujoj, kiuj estis projektitaj de la Ministerio pri Agrikulturo. Kvankam la municipoj trafitaj de la ebla konstruado ĝenerale bonvenigas tion, kelkaj spertuloj ne konsentas pri tiu proceduro.

La eblaj konstruoj de novaj digoj estis plurfoje kritikataj de mediaj organizoj ĉar, laŭ ili, tio ne estas efika maniero kontraŭbatali sekecon aŭ inundojn. "Se la ĉeĥa agrikulturo ne elsekiĝu, necesas reteni akvon rekte en la grundo de la kampoj, ĉar akvo en digoj kaj partaj solvoj ne helpos. Ni bezonas planojn por la dividado de la pejzaĝo laŭ pejzaĝaj elementoj kaj pliigon de la enhavo da organika materialo en la grundo, kaj ankaŭ planon por subvencioj de la komuna agrikultura politiko por subteni tiujn ŝanĝojn ", diris Jan Skalík de la Ĉielarka Movado. Humidejoj, t.e. ejoj kun marĉoj, torfejoj kaj lokoj kovritaj de akvo, estas ankaŭ ŝlosilo por retenado de akvo en la pejzaĝo. Iuj humidejoj estas naturaj, aliaj arte kreitaj. Ĉirkaŭ 950.000 hektaroj da humidejoj malaperis el Ĉeĥio dum la pasintaj 60 jaroj, kaj estas nuntempe laboroj por restarigi ilin aŭ konstrui novajn. La Ministerio pri Agrikulturo kaj la Ministerio pri Medio kontribuas al tio el siaj buĝetoj.

En la sudbohemia regiono Šumava, la Administracio de Nacia Parko volas mildigi sekecon restarigante humidejojn kaj modifante la vojojn de riveroj. 13 kilometroj da riverbordoj kaj 2.000 hektaroj da humidejoj devas subiĝi al ŝanĝoj. El la regiono Šumava forfluas 50 procentoj de la akvo. Modifoj de malnovaj kanaloj ankaŭ devas kontribui ke ne plu forfluu akvo el la pejzaĝo.