Subite pli pura aero
El ĉiuj anguloj de la mondo ili nuntempe alvenas, la raportoj pri pura aero danke al la mezuraj paŝoj kontraŭ la kronviruso. Subite laŭ tio la stela ĉielo estas klara, kaj oni povas denove plene spiri. Sed kiel granda la efekto vere estas?
Ekde la jaro 2014 la ŝarĝo per mikropolvo en multaj ĉinaj urboj dum februaro laŭ oficialaj indikoj estis ne plu tiel malalta kiel dum ĉi tiu jaro. En provizora analizo de satelitaj datumoj la ekspertoj de NASA atingis la rezulton ke la koncentriĝo de nitrogenoksido en Ĉinio dum februaro situis je dek ĝis 30 procentoj pli malalte ol averaĝe dum la pasintaj jaroj. Ankaŭ super Usono kaj Kanado satelitoj registris pli malaltajn mezurvalorojn de nitrogenoksido ol antaŭ unu jaro.
En Eŭropo estas observebla ekde komenco de la limigoj pri eliro el la hejmo same neordinare pura aero. Satelitaj datumoj el la Koperniko-programo de la eŭropa kosmovetura agentejo Esa montras dum marto 2020 super urbegoj en Francio, Hispanio, norda Italio kaj okcidenta Germanio signife pli malaltan ŝarĝon per nitrogenoksido ol antaŭ unu jaro.
Sed tio ankoraŭ ne signifas ke jam nur la kvarantenaj mezuroj vere tiel forte efikis. La esploristoj akcentas ke por fina takso necesas ankoraŭ pli ĝisfundaj analizoj. La malkresko de la nitrogenoksido estas laŭ ili ja logika. La nitrogenoksidoj ja plejparte devenas el la strata trafiko kaj tiu ja signife malkreskis dum la kronvirusa krizo. Precizaj nombroj ankoraŭ ne estas disponeblaj, sed laŭ sondado en okcidenta Germanio sur la stratoj kaj aŭtoŝoseoj dum la semajnfino survojis je 70 procentoj malpli da aŭtombiloj, kaj ĉirkaŭ la urbegoj estis ĝis 40 procentoj malpli da trafiko.
Aliflanke la malpuriĝo de la aero estas kompleksa afero. Ŝanĝitaj enaerigoj kondukas pro diversaj ĥemiaj reakcioj nur malrekte al ŝanĝitaj koncentriĝoj; la vetero havas fortan influon, ĉar ekzemple dum inversaj veteraj situacioj la damaĝaj substancoj kolektiĝas sur la grundo kaj la mezurado ankaŭ ne estas tute triviala. "Satelitaj datumoj montras momentan registraĵon de la damaĝaj substancoj el la tuta aerkolono. Kion oni dum la kuro de la tago enspiras proksime al la grundo, tion oni tiam ankoraŭ ne scias", diras la estrino pri la fako aerkvalito en la federacia oficejo pri medio. La reto de stacioj ja povus helpi sed la fluktuoj estas enormaj. Tial apenaŭ eblas dedukti tendencon.
Koncerne la koncentriĝon de mikropolovo la situacio estas ankoraŭ pli komplika, ĉar mikropolvo devenas ankaŭ el naturaj fontoj, el la agrikuturo aŭ el privataj kamenoj. Nur antaŭ nelonge la mezurvaloroj multloke estis iomete pli altaj, meze dum la kvaranteno. Eble tio estis kaŭzita de tio ke la farmistoj disŝprucis bestopisaĵon sur la kampoj; ĉe tio ekestis mikropolvo, sendepende de la kronvirusa krizo.