×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Stresrezistaj terpomoj serĉataj

Stresrezistaj terpomoj serĉataj

Sciencistoj serĉadas pri la molekulaj mekanismoj kiuj igas terpomojn rezistivaj kontraŭ la klimata ŝanĝo.

La terpomo estas post rizo, maizo kaj tritiko la plej grava baza nutraĵo de la mondo, apenaŭ 460 milionoj da tunoj de la amelenhavaj tuberoj laŭ UN estis kultivitaj nur en la jaro 2018. Terpomoj estas multflanke aplikeblaj, simple kultiveblaj kaj estas kiel furaĝo aŭ industria krudmaterialo enorme signifaj. Precipe ilia rezistivo kontraŭ malfavoraj klimataj kondiĉoj kondukis en Eŭropo al la trarompo de la tubero dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Sed ĝuste tiuj ecoj fariĝas en plivarmiĝanta mondo kreskanta problemo por tiu solaneca kreskaĵo, klarigas bioĥemiisto de la universitato de Vieno. "La terpomo devenas el la Andoj, el altebena regiono de Sudameriko, ĝi estas adaptita al malpli varmaj regionoj. Se troaltiĝas la temperaturo, tio faras streson al la planto, la varmego bremsas la formiĝon de tuberoj. Ankaŭ se post longa sekeco aperas forta pluvo kaj la grundo estas inundita, la terpomoj reagas senteme." Varmego, sekeco kaj pluvego - jen veteraj ekstremoj kiuj pro la klimata ŝanĝo pliiĝis. Jam delonge bredistoj klopodas disvolvi novajn specojn, kiuj pli bone adaptiĝas al la klimataj ŝanĝoj. Sed la rimedoj de la bredistoj estas limigitaj: "Ĉe klasikaj bredadoj oni kultivas la plantojn sub diversaj streskondiĉoj kaj je la fino de la kreskoperiodo oni rigardas kio estas la rezulto de tio. Sed tiam ĉiuj procezoj en la planto jam estas okazintaj. Por ni temas pri tio eltrovi kio intertempe okazas ." De botanikaj modelorganismoj oni ja sufiĉe bone konas la molekulajn reagojn pri varmegostreso aŭ sekecostreso. Sed en la terpomo tiuj mekanismoj estas ankoraŭ relative neesploritaj. La celo estas eltrovi la mekanismojn por strestoleremo por ebligi al la bredistoj celitan bredadon.

Por la sciencistoj estas tiucele avantaĝo ke terpomoj kontraŭe al multaj aliaj plantoj estas genteknike relative facile modifeblaj. Oni tiel povas enkonstrui markilojn kiuj montros kio okazas en la planto. Oni tiam povus sen granda eksperimenta peno determini la procezojn en la plantoj. Tiam oni ricevus indikojn kiam la planto bezonas iom pli da akvo en certa momento aŭ ĉu la planto bezonas kroman sterkaĵon dum la kreskado.

La enkonstruado de la markiloj okazos per transformado, kio estas la transdono de fremdaj gensekvencoj en vivantan organismon. Ĉe plantoj tio okazas plej ofte helpe de bakteria specio kiu kapablas transdoni pecojn de DNA al plantaj ĉeloj.