×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

Black Friday Up to 50% off
image

Esperanta Retradio 2020, Sonato sub la luna lumo

Sonato sub la luna lumo

Ni daŭrigu nian omaĝon al Ludoviko van Beethoven, en ĉi tiu jaro 2020, kiam oni celebras la jubileon de lia baptotago, antaŭ 250 jaroj. Ni proponas de tempo al tempo rememorigi unu flankon de lia multflanka grandega genieco. Hodiaŭ ni parolas pri liaj mirindaj sonatoj, aparte pri la fama “Sonato sub la luna lumo”.

Sonato estas komponaĵo por unu sola muzikinstrumento, aŭ por eta ensemblo. Ĝia nomo devenis el la latina vorto “sonare”. Ĝi estas muziko farita por “sonado”, tio estas, por instrumenta sonado, opone al “kantato”, farita por kanto. Komence, sonatoj ne havis fiksan formon, sed Carl Philipp Emanuel Bach (filo de Johan Sebastian Bach) difinis la klasikan formon. Tion alprenis Mozart, Haydn kaj Beethoven: ĝenerale tri malsamritmaj movimentoj, kiuj intencas esprimi malsamajn sentojn. Ordinare, du movimentoj estas rapidaj, unu malrapida. Kompreneble, ĉiu talenta komponisto metas en sian sonaton sian apartan spiriton. Piano estas unu el la preferataj instrumentoj por sonatoj.

Beethoven verkis sonatojn por violono kaj piano kaj sonatojn por violonĉelo kaj piano. Sed liaj 32 pianosonatoj enskribiĝis en la historion de Muziko kiel kulmina kolekto: la “Nova Testamento” de la verkoj por piano. La kvin lastaj (numeroj 28 ĝis 32), verkitaj kiam la aŭtoro estis jam preskaŭ surda, alprenis aŭdacajn elementojn, kiuj faris ilin tute aparta kolekto, inkluzive pro la granda teknika defio por la pianistoj. Ĉiu grava pianludisto klopodas registri per albumoj siajn interpretojn de tiuj ĉefverkoj.

La sonato numero 14 (verkita en la jaro 1801), alnomata “Sub la luna lumo” estas certe la plej konata el la betovenaj pianosonatoj. Tamen, fakuloj opinias, ke ĝi ne estas lia plej valora sonato. Laŭŝajne eĉ la aŭtoro mem tiel opiniis. Ankaŭ aliaj vaste famiĝis, kiel la “Patosa” (numero 8) kaj “Appassionata” (numero 23).

La sonato numero 14 ricevis ankaŭ la subtitolon “Preskaŭ-fantazio”. Estas neeble ne senti la magian delikatecon de ĝia unua movimento. La alnomon “Sub la luna lumo” donis al ĝi la germana poeto kaj muzikokritikisto Ludoviko Relistab, post la morto de la aŭtoro. Li diris, ke la unua movimento memorigas lin pri lunaj reflektoj sur la Lucerna lago, en Svisujo.

Ne estas tute certe, al kiu Beethoven dediĉis la belan komponaĵon. Por iuj interpretistoj, ĝi rezultis de lia “interna voĉo“, kiu klopodas akcepti la destinon, kaj insiste demandadas per ripetaj sonoj; por aliaj, ĝi estas funebra lamento pro la morto de estimata nobelo; ankoraŭ aliaj, ĝi estas malĝoja omaĝo al amatino, al kiu li ne sukcesis ligiĝi. La dua movimento estas menueto malpeza kaj gaja. La tria movimento, pli longa kaj drameca, alternigas angoron kaj lirikon.

”Sub la luna lumo“ estas stranga fenomeno: oni aŭskultas ĝin milfoje, kaj milfoje emociiĝas.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE