×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Sidado inertigas la cerbon

Sidado inertigas la cerbon

omete da moviĝo vespere ne nepre sufiĉas por protekti la cerbon kontraŭ proaĝa malforteco. Esploroj de 88 altaĝaj homoj montras: Longa sidado reduktas la cerban aktivecon.

Sporto akcelas la mensan kapablon - studaĵoj montras ke korpa aktiveco povas protekti altaĝulojn kontraŭ proaĝa malforteco. Kiu volas atingi longdaŭrajn efikojn, tiu tamen persistu en tio. Regula sidado dum pluraj horoj povas nuligi la avantaĝon kiun homo akiras per sporto.

Usonaj esploristoj de la universitato de Illinois ekipis 88 homojn en aĝo de 60 ĝis 78 jaroj per movo-sensoroj kiujn la testantoj portis dum plej multe da tempo de la tago. Ĉiuj testantoj estis sanaj sed ne aparte sportemaj. Samtempe la esploristoj observis la blankan cerban substancon. Tiu parto de la centra nervosistemo konsistas ĉefe el nervofibroj.

La esploristoj observis la cerbojn de la testantoj per du malsamaj metodoj: Unuflanke ili registris la proaĝajn lezojn en la blanka cerbosubstanco. Tiuj lezoj aperas ĉe preskaŭ ĉiu homo en alta aĝo, tamen je malsamaj kvantoj. Aliflanke ili observis kiel akvo distribuiĝas en la cerbo kio permesas rekonkludojn pri la ĝenerala stato de la blanka cerba substanco. Tiucele ili uzis la tiel nomatan laŭdifuzan magnetresontomografion.

La rezulto: Ĝenerale en la cerboj de homoj kiuj regule trejnadis modere ĝis ŝvitige aperis malpli da lezoj de la blanka substanco. Tiuj kiuj tre ofte leĝere moviĝis montris averaĝe bonan staton de blanka cerba substanco en la tempia lobo. Tiu substanco ludas ŝlosilan rolon ĉe la prilaborado de informoj, ĉe la memorkapablo kaj ĉe parolado.

Ĉe tiuj kiuj ofte longe sidadis la blanka substanco en la regionoj ĉirkaŭ la hipokampo estis aliflanke forte degenerinta. La esplorita regiono ĉirkaŭ la hipokampo respondecas por la lernado kaj same por la memorado. La esploristoj konsideris en siaj pritaksoj la aĝon, sekson kaj la ĝeneralan korpan fortikecon de la testantoj.

Tio permesas la konkludon ke la fiziologia efiko de tro longa sidado - eĉ se oni je la fino de la tago ankoraŭ trejnas dum duona horo - havas damaĝan efikon je la cerbo. Kaj moviĝado kaj la evitado de tro komforta vivostilo gravas en alta aĝo por la cerbo.

Do jen la konsilo por resti sana kaj por konservi siajn mensajn kapablojn laŭeble longe: Moviĝu laŭeble ofte dum la tuta tago. Se vi plenumas laboron sidante, interrompu la sidadon, ekstaru, iru al alia loko kaj poste daŭrigu la sidadon. Faru tion laŭeble ofte dum la tuta tago.

Sidado inertigas la cerbon Sitting deadens the brain Сидение убивает мозг