×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Sero kontraŭ kancero

Sero kontraŭ kancero

Dum en la tuta mondo de duona jaro jam preskaŭ ekskluzive aperas raportoj pri la kronvirusa pandemio, ankaŭ en aliaj medicinaj fakoj esploroj daŭras. Kaj tiuj estas eĉ sukcesaj, kiel tion pruvas tute novaj raportoj el Ĉeĥio. Laŭ ili antaŭ nelonge oni komencis klinike testi multpromesan efiksubstancon kontraŭ kancero.

La usona farmacia entrepreno Dracen informis, ke oni tie komencis klinikajn testojn por la efiksubstanco DRP-104. Temas ĉe tio pri kontraŭkancera sero, kiu estis disvolvita de teamo ĉirkaŭ Pavel Majer de la Instituto pri organika ĥemio kaj bioĥemio ĉe la ĉeĥa akademio de sciencoj. La teamo en tio kunlaboris kun sciencistoj de la John-Hopkins-universitato en Baltimore. Unu paciento jam ricevis la efiksubstancon. La unua testofazo ĉe homaj testantoj daŭros proksimume tri jarojn. La efikprincipon de la sero klarigis Pavel Majer en ĉeĥa radio:

"La substanco estas kuracilo. Tio signifas ke ĝi ne estas aktiva de si mem. Sed en tumoro ĝi elŝutas sian propran efiksubstancon, kiu estas nomata DON. Temas pri natura efiksubstanco kiun oni jam ripete testis kontraŭ kanceraj ĉeloj. Ĉe tio tamen aperis nedezirataj kromefikoj. Nun ni sukcesis elimini la kromefikojn kaj elŝuti la efiksubstancon ĉefe en tumoro." Se la antimetabola DON estas elŝutata en tumoro, tiam haltas la metabolo de glutamino. Tio estas grava fonto de nitrogeno kiun la kanceraj ĉeloj bezonas por kreskado. Per DON la kreskoprocezo estas subpremata, klarigis Majer. Grandaj esperoj ekzistas precipe en la kombino de tiu kuraco kun la tiel nomata imunterapio, kiu celas plifortigi la propran korpan imundefendon kontraŭ tumoro. Kanceraj ĉeloj uzas multajn eblecojn por trompi la ĉelojn de la imunsistemo kaj eskapi el ilia atento. Pro tio pacientoj dum la imunterapio ricevas PD-1-antikorpetojn. Tiuj plifortigu la imunecon de la korpo por efike kontraŭbatali la tumorĉelojn. Tiujn ekkonojn la ĉeĥaj sciencistoj atingis kune kun gekolegoj el Usono. Pro tio nun oni - post sukcesaj testoj ĉe bestoj - transiras al testoj ĉe homoj.

Unue la efiksubstancoj DON estas testata ĉe du specoj de kancero, nome kanceroj de pulmo kaj de laringo. Pri tio diras Majer:

"Tiuj du tumoroj estis elektitaj de la ekspertoj de la firmao Dracen por la klinika testado. La efikprincipo tamen estas tre ĝenerala. Pro tio ĝi estos ankaŭ aplikebla por aliaj oftaj specoj de kancero." Oni antaŭvidas la enkondukon kaj surmerkatigon de la medikamento en la jaro 2024.

Sero kontraŭ kancero Anti-cancer serum