Separita ejo por la hejma oficejo
Ĉiuj sidas hejme kaj laboras - hejma oficejo estas la aktuala sorĉa vorto. La oficejo, la lernejo, la universitato, la restoracio, ĉio okazas hejme. Vi volas sed ne povas transloĝiĝi? Nu, tiam do foje provu moveblan faldeblan panelaron. Jen kelkaj ideoj.
La hejma oficejo, tion pruvas antaŭ nelonge publikigita studaĵo de firmao pri registrado de laborhoraroj, kondukas ĉe multaj teamoj al pli da produktivo ol antaŭe. Nu, la firmao ja prenis la datumojn antaŭ la krizo kaj certe ankaŭ ne konsideris ke multaj el ni ne nur laboras en sia hejmo, sed ke ili ankaŭ instruas infanojn kaj anstataŭigas restoraciojn.
Sed unu afero estas tute certa: Hejme labori nun ĝenerale nomiĝas "hejma oficejo" kaj tio travivas ĵus nun ŝanĝon de sinteno. Multaj estroj entuziasmiĝas kiel bone iliaj teamoj plenumas siajn taskojn. Se tiu tendenco daŭros, tiam pli kaj pli da firmaoj instigos siajn kunlaborantojn labori hejme. La entreprenoj ŝparas gigantajn sumojn pri oficejokostoj kaj koncedas al siaj dungitoj la liberecon kiun multaj jam postulas delonge. Krome el tio profitas ankaŭ la medio. Estas do kelkaj kaŭzoj kiuj pledas por la daŭrigo de la hejma oficejo ankaŭ post la kronvirusa tempo.
Sed nur plej malmultaj homoj estas bone meblumitaj por la plentempa laboro en la propra hejmo, kaj certe ne por tio ke tie ankaŭ lernas la infanoj. Jen ja ie troviĝas plej ofte malgranda skribotablo sur kiu alvenas la privataj fakturoj, plej ofte en angulo de la dormoĉambro aŭ en la gastoĉambro kiu dumtempe ŝanĝas sian funkcion al gladejo. Pri kompleta laborĉambro disponas tamen nur malmultaj homoj.
Plej multaj gepatroj tute ne havas alian ŝancon ol lokigi la infanojn ekzemple ankaŭ en la tagĉambro aŭ malenuigi ilin en la areo de loĝado kaj kuirado. Multaj modernaj loĝejoj estas krome tiel tajloritaj ke ili prefere unuigas plurajn vivozonojn en unu ĉambro anstataŭ separi unuopajn ĉambretojn.
Ĉu oni ne foje pripensu krei al si rapide kaj favorkoste separitan ejon? Ĉu tio okazu por si mem por vespere ne plu devi vidi la tutan oficejan taskaron? Aŭ ĉu eĉ kiel vidoprotekton por la sennnombraj videokonferencoj kiuj nun plenumendas? Ĉar ne ĉiuj el ni volas prezenti al la karaj gekolegoj ĉiujn intimajn detalojn de la propra loĝejo. Malgranda fleksebla separita ejo povus ankaŭ esti ĝusta por la cifereca klasĉambro.
Jen la propono uzi tiucele moveblan faldeblan panelaron (aŭ ekranegon, se vi volas). Ĝi estas fleksebla elemento, iom sekreta kaj ĝi rememorigas pri la bohemia stilo de la 1920-aj jaroj.
Moveblaj panelaroj estas haveblaj je ĉiuj prezniveloj, ĉu kun ŝtofoj aŭ kun speguloj. Tiel tiaj paneloj kun teksaĵoj povas eĉ absorbi bruon.
La moveblaj panelaroj devenas el Ĉinio. Ili origine servis kiel protektiloj kontraŭ vento (para-vento), sed ili estis uzataj en Azio en loĝejoj. Ili konkeris en Eŭropo unue la reĝajn palacojn. Nobeluloj ŝanĝis vestojn malantaŭ la panelaro aŭ uzis la separitan ejon kiel necesejon dum ankaŭ aliaj gastoj troviĝis en la salono. Jen socia distancado per movebla panelaro. La bele ornamitaj panelaroj kreis do iom da privateco.
La movebla panelaro estas pli fleksebla ol aliaj solvoj por separi ĉambron. Post la kronvirusa krizo ĝi estas denove forfaldebla aü uzebla por tute aliaj celoj, ekzemple ekstere por forteni la venton kiam oni sidas sur teraso.