×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Sensaligita akvo je favoraj kostoj

Sensaligita akvo je favoraj kostoj

Ĉiu kvara homo en la mondo ne havas regulan aliron al pura akvo. Entrepreno el Berlino nun volas ŝanĝi tion: Ĝi disvolvis akvopurigan instalaĵon kiu funkcias helpe de sunenergio por la regionoj de la mondo kie mankas akvo - por la teknika prizorgado sufiĉas tenajlo kaj ŝraŭbtirilo.

2,2 miliardoj da homoj ne havas regulan aliron al pura akvo, preskaŭ 800 milionoj eĉ ne disponas pri baza provizado per trinkakvo. Malgraŭ tio akvo estas elemento de nia vivo, ĝi estas homa rajto: Sen ĝi ni soifmortas kaj se ĝi estas malpura, ni malsaniĝas. Pro tio la bezono pri pura akvo estas enorma. Tiucele du partneroj fondis en la jaro 2014 entreprenon en Berlino.

La ideo de la partneroj en la entrepreno estis kaj simpla kaj komplika: Ili volis krei ion kion la homoj vere bezonas. Nome ion kio helpas al homoj kun nur malmulte da mono. Dum ses jaroj ili produktis sensaligajn instalaĵojn por Kenjo, Somalio, Jemeno, Filipinoj kaj Indonezio. Venis demandoj ankaŭ el multaj aliaj landoj.

Sed sensaligaj instalaĵoj estas nur la dua provo de la du viroj por helpi al homoj. Ilia unua ideo estis fortika kaj facile prizorgebla ventoturbino. Per ĝi ili volis porti elektron en la plej malriĉajn regionojn de la mondo. Ĝis ili rimarkis ke tiu negocmodelo ne funkcius ekonomie. Do ili rekomencis la serĉadon pri funkcionta ideo kaj vojaĝis dum pluraj semajnoj tra malriĉaj landoj en proksima oriento kaj Afriko. Kaj tie ili konstatis ke por la homoj tie akvo ne estas baza rajto sed multekosta lukso.

Dum la vojaĝoj ili pagis ĉiutage nur por pura trinkakvo kvin ĝis ok dolarojn. Tio kompreneble estas prezo kiun la homoj en tiuj lokoj ne povas pagi. Aliflanke tri kvaronoj de la tero konsistas el akvo - sed ĝi estas je 98 procentoj ne taŭga por konsumo. Tial la du partneroj akceptis la taskon konverti malpuran akvon al trinkakvo - kaj tion tiel ke ĝi fine estos pagebla.

Trinkakvo mankas en multaj regionoj de la tero. Precipe en malriĉaj regionoj de Afriko, Sudameriko kaj Azio regas multloke drameca malabundo de akvo. Entute vivas 3.6 miliardoj da homoj en regionoj kiuj almenaŭ dum unu monato en jaro estas ekstreme akvomankaj. Kaj se tamen disponeblas akvo, ĝi estas aŭ salenhava aŭ ĝi estas kontaĝita per fekaĵoj aŭ aliaj rubaĵoj kaj kaŭzas diareon aŭ ĥoleron. En tiuj regionoj homoj pasigas horojn por porti por siaj familioj trinkakvon el malproksimaj akvoputoj.

Kiam la du partneroj konsciiĝis pri tio, estis klare por ili: Ni devas konstrui pageblajn kaj purajn sensaligajn instalaĵojn. Kaj ili sukcesis: Ĵus nun ili donace liveris kvar tiajn instalaĵojn helpe de du neregistaraj organizoj al Jemeno. Tie suferas milionoj da homoj sub malsato, milito kaj ankaŭ ekde la jaro 2017 sub la plej furora ĥolero-epidemio kiu ĝis nun estis registrita en la mondo.

Tiuj kvar instalaĵoj estas etaj teknikaj miraklaĵoj: Ili funkcias per sunenergio kaj ili funkcias eĉ tie kie ne disponeblas elektra kurento. Sed ili estas precipe facile teknike prizorgeblaj, ĉar tio ege gravas. Multaj sensaligaj instalaĵoj ne plu funkcias pro iu eta difekto kiun la homoj en la loko ne kapablas ripari ĉar ili ekzemple ne disponas pri veldilo kaj elektro. Tiel malgranda problemo kaŭzas nefunkciadon de la tuta instalaĵo.

Por eviti tion la partneroj decidis konstrui la sensaligajn instalaĵojn nur per plej simplaj materialoj kaj teknikoj. Nenio estas kunveldita, sed ĉio nur kunŝraŭbita. Oni ne uzas senrustan ŝtalon por la tuboj, sed plastajn tubojn. 80 procentoj de la prizorgaj laboroj povas esti plenumataj per ŝraŭbtirilo kaj tenajlo.

La akvo povas enhavi salon, sed ankaŭ ŝlimon, sablon, algojn kaj ankaŭ aliajn aĵojn kiuj igas ĝin netaŭga por konsumo. La akvo estas pumpata supren helpe de puta pumpilo. Tiam ĝi estas premata tra sablofiltriloj kaj karbonfiltriloj kaj tiam purigata en UV-instalaĵoj por ke ĝi estu tute senĝerma kaj senvirusa, sed ankaŭ klarega kaj senodora. Nur tiam startas la sensaligo: Per altprema pumpilo la akvo estas premata tra membrano kiu tralasas nur akvomolekulojn. Tute je la fino la akvo fluegas tra remineraliza filtro en kiu estas aldonataj gravaj mineraloj.

La rezulto estas trinkakvo kun purecogrado de 99,9 procentoj. Prototipa instalaĵo estis konstruita por la Morta Maro. Tie la akvo enhavas 33 procentojn da salo. Se la instalaĵo funkcias tie, tiam ĝi funkcios ankaŭ en la tuta mondo.

La instalaĵoj estas tajloritaj laŭ la lokaj bezonoj. Tiel kelkaj instalaĵoj produktas nur 500 litrojn en horo, dum aliaj produktas 6000 litrojn. Se la homoj en certa loko ne povas pagi la aĉeton de instalaĵo, oni vendas al ili nur la puran trinkakvon je tre favora prezo, nome anstataŭ kvar dolarojn unu litro da akvo kostas nur dek cendojn. Tiel pli kaj pli da regionoj ricevas trinkakvon je tre favoraj kostoj.

Sensaligita akvo je favoraj kostoj Desalinated water at favorable costs