×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Sekshormono kondukis al la moderna homo

Sekshormono kondukis al la moderna homo

Antaŭ 70.000 jaroj niaj prauloj disvolvis teknikon kaj kulturon. Tiucele ili devis rilati pli pace inter si kaj tial ili malaltigis sian nivelon de testosterono.

La homaro jam de ĉiam estis inventema sed nur antaŭ 70.000 jaroj tio vere komenciĝis, tiam la prauloj gratis geometriajn formojn en ŝtonojn, do ili produktis artaĵon kun simboleca signifo, kaj en ne tre granda distanco de tie ili disvolvis - por fiksi sagopintojn - plurkomponentan gluilon kiu estis kunboligita per alta piroteknika arto.

Sed kial tio okazis antaŭ 70.000 jaroj? Homo sapiens ekestis antaŭ 150.000 ĝis 200.000 jaroj, la antropologio nomas lin ankaŭ la "modernan homon". Tio rilatas al lia figuro, ĝi fariĝis pli gracila. Sed mense moderna li ankoraŭ dum longa tempo ne estis, tiucele li devis iom redukti sian virecon kaj fariĝi iom pli virineca, laŭ konduto kaj en la vizaĝo. Tion diras almenaŭ la "modelo de socia toleremo" kiu estas hipotezo ellaborita de sciencistoj de la universitato de Utaho ĉe kiu ĉio temas pri tio ke la homoj devis fariĝi pli pacemaj kiam iliaj grupoj pligrandiĝis kaj la kunvivado pliintensiĝis. Tiel ili mem devis aldomigi sin, same kiel ili faris tion pli poste kun sovaĝaj bestoj. Tiuj bestoj post kelkaj generacioj estis konfidemaj kaj unu el la kaŭzoj estas supozeble la sekshormono kiu igas virojn virecaj kaj agresemaj, nome testosterono. La nivelo de tiu hormono en la sango de vulpoj malalaltiĝis sekve de aldomigo kaj ankaŭ la nombro de receptoroj por testosterono reduktiĝis. Ion analogan oni scias pri ambaŭ specioj de ĉimpanzoj: Tiuj kiuj nomiĝas ĉimpanzoj (Pan troglodytes) estas inter si kaj eksteren ofte ege agresemaj, ilia nivelo de testosterono estas alta. Ĉe la aliaj, la bonoboj (Pan paniscus) la nivelo estas malalta kaj tiu nivelo ankaŭ ne plialtiĝas se ili vidas ion voreblan, ĉar la bonoboj volonte kundividas la voraĵon inter si, kaj ili bone eltenas unu la alian kaj sentensiigas minacantajn konfliktojn per seksumado.

Kaj la homoj? Ili estis reduktintaj antaŭ 70.000 jaroj sian nivelon de testosterono. Nu, de kie oni volas scii tion? Testosterono ne nur influas la konduton, sed ankaŭ la konstruon de ostoj, precipe en la vizaĝo. Tion ĝi faras kun alta komplekseco kaj en du fazoj, unue en la utero kaj due dum la pubereco. Sumigite tio donas dikajn ŝvelaĵojn ĉirkaŭ la okuloj kaj longan vizaĝon, ĉe ambaŭ seksoj, sed pli forte ĉe viroj.

La sciencistoj do mezuris la kraniojn, entute 1400, la plej maljuna aĝis 200.000 jarojn, la plej junaj estis de samepokuloj, el 30 etnoj, inter ili ĉasantoj kaj kolektantoj kaj agrikulturantoj. Ili povis konstati ke antaŭ proksimume 70.000 jaroj la vizaĝoj ŝanĝiĝis: La ĉirkaŭokulaj ŝvelaĵoj malaperis, la vizaĝoj fariĝis malpli longaj. Do ĉu la testosterono malpliiĝis aŭ ĉu la nombro de ĝiaj receptoroj? Kaj kiucele tio okazis? Supozeble pro la pli alta denseco de kunloĝantoj. Tion ankaŭ indikas ke hodiaŭaj ĉasantoj kaj kolektantoj vivas en malgrandaj grupoj kaj havas pli virecajn vizaĝojn ol hodiaŭaj agrikulturantoj kiuj devas kunlabori en pli grandaj sociaj unuoj.

Post la komenco de la moderna konduto la vizaĝoj fariĝis pli virinecaj kaj la diferencoj inter la pli maljunaj kaj la pli junaj fosilioj egalas al tiuj de homoj kun pli aŭ malpli da testosterono. Kiam la antaŭhistoriaj homoj komencis pli intensan kunvivadon, ili ankaŭ devis trovi pli da toleremo unu por la alia.