×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Se estus mi anstataŭ tiu

Se estus mi anstataŭ tiu

Estis malvarmega ventega vintro en Bukaresto en 1954, kiam mi vizitadis la unuan klason de bazlernejo. Komence de tiu vintro, ni ekkhavis novan koleginon, kiu ĵus transloĝiĝis en nian kvartalon. Kelkajn tagojn post sia alveno, tiu knabino ŝtelis la lanan ĉapon de alia knabino. Ŝi mallerte kaŝis ĝin, tiel ke oni tuj malkovris la ŝtelon kaj ŝi estis devigata redoni la ĉapon plorante. Sed neniu el ni plu volis proksimiĝi al la eta ŝtelistino. Subite ni ne plu parolis kun ŝi, ne plu ludis kun ŝi kaj ne plu sidiĝis apud ŝi. Ĉio ĉi okazis dum la lasta paŭzo de tiu tago. Kelkaj knabinoj kriis aĉajn insultojn al la ŝtelistino kaj minacis bati ŝin, sed ili ne havis tempon plenumi sian intencon, ĉar la paŭzo finiĝis. Ili furioze kaj brue anoncis nian instruistinon pri la okazaĵo.

Tiu ĉi unue silentigis ĉiujn. Ŝi rigardis per kortuŝita mieno la etan ŝtelistinon, kvazaŭ ŝi estus rigardanta tremantan timigitan leporidon. Nur tiam mi rimarkis, ke tiu knabino estis pli malalta kaj maldika ol aliaj infanoj siaaĝaj. Ŝia uniforma robo estis tro longa kaj rompita ĉe la manikoj. Ŝiaj malsekaj ŝuoj estis truitaj, kaj ŝi ne havis ŝtrumpojn.

La instruistino diris per milda voĉo:

- Karulino mia… Kial vi ne diris al mi, ke vi bezonas ĉapon? Se mi sciintus, mi pensus pri iu rimedo... Ankaŭ viaj koleginoj povintus pensi pri iu maniero helpi vin, ĉu ne? Certe iu knabino, kiu havas palton kun kapuĉo, povintus pruntedoni al vi sian ĉapon, sen tro suferi mem pri malvarmo… Bonvolu promesi solene, ke vi neniam, neniam faros tion denove! NENIAM…

La knabineto faris promeson ploregante en la brakoj de la instruistino, kiu montris al ŝi sian lanan koltukon, sufiĉe larĝa por bone kovri la kapon kaj la kolon de la infano. Ŝi diris:

- Mi ne nepre bezonas mian koltukon, ĉar mia palto havas altan kolumon kovrantan mian kolon. Ĉu vi volas ricevi mian koltukon? Se jes, mi postulas ke vi faru iun laboron, por meriti ĝin.

Kaj jen tio kion ŝi postulis. Ŝi donis al la infano tabelon kun ĉiuj literoj de la rumana alfabeto ordigitaj laŭvice, kaj iris kun ŝi apude, al la lerneja biblioteko. Tie ŝi petis la afablan bibliotekiston akcepti la helpon de la knabino por ordigi la librojn laŭalfabete. Tiu ĉi ekzerco helpis la etan lernantinon memorigi la vicon de la literoj kaj samtempe donis al ŝi la senton ke ŝi ne almozas, sed gajnas la koltukon, ĉar ŝi faras gravan laboron por la biblioteko. La instruistino revenis tuj en la klason kaj parolis kun ni sen la ĉeesto de nia nova kolegino.

Tiam, per simplaj vortoj, ŝi instruis nin la ludon “SE ESTUS MI ANSTATAŬ TIU”. Ŝi diris, ke kvankam neniu povas sperti la vivon de aliulo, tamen oni ja povas imagi dum kelkdeko da minutoj, ke ni anstataŭigas nian vivon per tiu de aliulo. Ĝuste tio konsistigas la ludon “SE ESTUS MI ANSTATAŬ TIU”. Kaj ĉu ne estas tiu ludo tio, kion ĉiuj filmoj kaj ĉiuj beletraĵoj proponas al ni? Kaj ĉu ne estas tia sperto fascina ĝuste pro tio, ke ĝi ebligas nin pli-malpli kompreni la vidpunkton de alia persono? Kiel eblus estigi rilatojn de amikeco. sen provi tutkore kaj sincere kompreni la vidpunktojn de aliuloj? Kompreneble, oni neniam sukcesas ĝisfunde en tia ludo, sed tre indas almenaŭ strebi…

Por la komenco, la instruistino proponis al ni imagi ke ni havus la sorton de la eta knabino, kiu intertempe estis ordiganta librojn en la biblioteko.

Mi rememoras, ke mi aŭskultis la instruistinon senspire… Dum ŝi parolis, mi sentis min kvazaŭ mi travivus paralelan vivon…

…En tiu vivo, mi neniam vidis mian patron, kaj mia patrino estis en alia urbo. Mi loĝis portempe ĉe mia onklino, en ŝia tre malnova dometo, kien ŝi kaj mi devis alporti malvarman akvon per siteloj el komuna krano. La onklino ne havis edzon. Ŝi perlaboris sian vivon ludante akordionon en iu drinkejo. Ŝi havis ankaŭ siajn proprajn infanojn, kaj ŝi apenaŭ kapablis nutri kaj ilin kaj min…

Nia instruistino havis belegan talenton de rakontisto. Ni eksciis, ke nia eta kolegino scipovis helpi pri la zorgado de siaj bebaj gekuzoj, lavi vestojn kaj purigi la dometon de sia onklino. Je tiu aĝo, estis preskaŭ neeble al mi imagi, ke mi kapablus iam ajn plenumi tiom da malfacilaj taskoj…

La instruistino igis nin imagi, ke ni devintus alveni al la lernejo tiumatene sen ĉapo kaj sen koltuko, kun nudaj piedoj en truitaj ŝuoj... Mi honte pensis, ke mi eble rezignus pri la lernejo dum la tuta vintro, se mankus al mi taŭgaj vestoj…

Ni krome eksciis, ke la knabino scipovis ludi akordionon. Ni decidis proponi al ŝi kontribui per muziko al nia baldaŭa Novjara festo.

Mi ne rememoras ĉiujn detalojn pri tiu paralela vivo, kiun mi travivis dum ĉirkaŭ kvarona horo. Kiam mi revenis al mi mem, mi havis miksitajn reagojn, pri kiuj mi ne povis klare konscii je tiu aĝo. Unuflanke mi abomenis ŝteladon, ĉar oni edukis min tiel en la familio. Aliflanke mi sentis ke, se mi estus en ŝia situacio… min ege embarasus peti helpon de tute novaj koleginoj… Des malpli mi aŭdacus paroli pri tio kun apenaŭ konata nova instruistino... La knabino al kiu apartenis tiu ĉapo ne havis palton kun kapuĉo, sed ja havis larĝan koltukon, kiu povintus anstataŭi la ĉapon. Do ŝi ne tro suferintus pro la manko de la ĉapo… Eble la nova kolegino eĉ ne aŭdis en sia familio, ke ŝtelado estas terure hontinda agado… Mi ja havis familion kiu bone okupiĝis pri mi. Mi havis vestojn sen klopodi meriti ilin, kaj eĉ ne estis sufiĉe danka pro tio. Se estintus mi anstataŭ tiu knabino, ĉu mi povintus esti sufiĉe saĝa, por decidi ĝuste kiel mi devas konduti?... Ĉu?...

Ĉu?...

Verŝajne miaj koleginoj sentis similan konfuzon en siaj koroj, sed ni silentis, ĉar ne kapablis esprimi niajn sentojn…

Dum la sekvaj tagoj, nia instruistino rakontis al ni fabelojn pri amikeco kaj helpemo, sed ankaŭ pri la sociaj malbonaĵoj kiujn ŝtelemo alportas. Ni ludis la ludon “SE ESTUS MI ANSTATAŬ TIU” pri la protagonistoj de tiuj fabeloj. Dum la vintraj ferioj, la nova knabino vizitis kelkajn el ni. Ŝi alportis la akordionon kaj regalis niajn familiojn per bela muziko. Niaj patrinoj rekompensis ŝin per dolĉaĵoj kaj pakaĵoj kun vintraj vestoj ne tute novaj, sed puraj kaj nerompitaj. Post la ferioj, nia instruistino igis nin ludi la novan ludon pri diversaj fabeloj kaj eĉ elpensi niajn proprajn fabelojn. Ŝi ankaŭ komencis instrui al ni trikadon, por ke ni ekkapablu triki koltukojn. Per la helpo de la instruistino, la nova knabino eĉ sukcesis fari kapuĉon el faldita koltuko. En la printempo, ŝi foriris el nia kvartalo kaj ĉesis viziti nian lernejon. Ĉu ŝia patrino prenis ŝin en alian urbon?

Mi ne plu rememoras ŝian nomon. Eĉ ŝian vizaĝon mi ne plu rememoras. Ŝi ne aperas sur la nigre-blanka foto pri la lasta tago de tiu lernojaro, la sola foto kiun mi konservis pri tiu periodo. Kie ŝi vivas nun? Kiel ŝi vivas? Ĉu ŝi rememoras la tiaman solenan promeson? Ĉu ŝi rememoras la ludon? Ĉu ŝi spertiĝis pri trikado? Mi neniam plu tuŝis trikilojn. Sed la ludo “SE ESTUS MI ANSTATAŬ TIU” fariĝis grava parto de mia pensmaniero dum la resto de mia vivo.

Se estus mi anstataŭ tiu If it was me instead of him Если бы это был я вместо него