×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Sana vivostilo helpas ankaŭ al malsanuloj

Sana vivostilo helpas ankaŭ al malsanuloj

Ankaŭ homoj kiuj suferas pro pluraj kronikaj malsanoj prefere atentu la regulojn por sana vivo. Kiel brita studaĵo kun preskaŭ 500.000 partoprenintoj montras, viroj tiel povas gajni pli ol ses vivojarojn, virinoj eĉ pli ol sep jarojn.

Regule moviĝi, nutri sin sane, ne fumi kaj trinki nur malmulte da alkoholo - tio estas la plej gravaj bazaj reguloj por sana vivo. Kiu atentas tion, tiu povas preventi malsanojn kiel kanceron aŭ malsanojn de la kor-sangocirkula sistemo kaj tiel povas plilongigi sian vivon je pluraj jaroj, kiel tion konkludigas multnombraj studaĵoj. Prilumigo en Usono montris eĉ eblan gajnon de ĝis 14 aldonaj vivojaroj.

Plej ofte tiuj indikoj referencas al la tuta loĝantaro aŭ al komence sanaj personoj. Kio tamen estas pri homoj kiuj jam estas malsanaj? Ĉu ankaŭ ili profitas de sana vivostilo? Tion esploristoj de la universitato de Leicester en Britio analizis helpe de granda datumaro pri pli ol 480.000 personoj kiuj inter la jaroj 2006 kaj 2010 estis registritaj por la brita bio-banko. La viroj kaj virinoj kiuj aĝis inter 39 kaj 73 jaroj estis akompanataj ĝis la jaro 2016. Dum tiu periodo mortis pli ol 11.000 partoprenintoj.

Pli ol 93.000 suferis jam en la momento de registriĝo pro pli ol unu kronika malsano, kiel ekzemple diabeto, astmo, depresioj aŭ unuflanka kapdoloro. Surbaze de ilia vivostilo oni dividis ilin en kvar subgrupojn: La tre sanaj personoj ne fumis, nutris sin sane (laŭ ĝenerale validaj reguloj), regule moviĝis kaj trinkis neniun aŭ nur malmultan alkoholon. La plej malsanaj personoj konsumis ĉion je troa kvanto kaj apenaŭ moviĝis.

La analiza prijuĝo montris unu fojon pli ke rentumas vivi pli sane, ankaŭ por pluroble malsanaj homoj. Kompare al la grupo de la plej malsanaj partoprenintoj, ekzemple la iom pli sane vivanta grupo en la aĝo de 45 jaroj povis atendi 1,5 pliajn vivojarojn. La tre sane vivantaj viroj povis esperi kompare al la grupo de la plej malsane vivantaj viroj eĉ pri 6,3 pliaj vivojaroj, ĉe la virinoj tio estis 7,5 jaroj.

La vivostilaj faktoroj tamen ne havis ĉiuj la saman influon. Aparte grava estas la negativa kunteksto ĉe la fumado. Kompare al nefumantoj la atendebla vivodaŭro estas en la aĝo de 45 jaroj je kvin ĝis ses jaroj pli mallonga. La duan plej grandan influon havis la moviĝado. Ĉe la sinnutrado kaj ĉe alkoholo la statistika kunteksto ne estis tiel klare konstatebla.