×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Salivo plenumas multajn taskojn

Salivo plenumas multajn taskojn

Salivo estas perceptata ofte kiel io naŭza. Kiom grava ĝi estas, tion oni nur rimarkas, kiam ĝi mankas, ekzemple ĉe seka buŝo. Kaj ĝi estas speco de superlikvaĵo. Esploristoj pli precize prilumigis kiel la kraĉaĵo en la buŝo fariĝas sekureca servo.

Altgrade specialiĝintaj glandoj en la buŝo igas el kraĉaĵo specon de superlikvaĵo. Al tio ĉiu el la tri ĉefaj glandotipoj kontribuas per certaj substancoj kiuj igas la salivon ĉe la enirejo al nia korpo al speco de pordogardisto. Usonaj esploristoj de la universitato de Buffalo priskribas en faka ĵurnalo kie precize diversaj enhavaj substancoj ekestas.

La salivo en nia buŝo ne estas nur simple akvo kiu kapablas moligi pecetojn da pano. Ĝi estas speciala likvaĵo kiu transprenas tutan serion da taskoj. Al tio apartenas forfluigi nutraĵrestaĵojn de la dentoj kaj el la interdentaj spacetoj, kaj prizorgi la daŭran mineralizon de la dentoj kaj elimini infektantojn. Krome la kraĉaĵo en la buŝo jam komencas digesti amelon ekzemple el nudeloj.

"Salivaj proteinoj formas la aliron al nia korpo", diras la esplorestro. "Ni suferas, se ili ne ĝuste funkcias." Ekspertoj parolas pri tio ke plenkreskulo formas proksimume unu litron da salivo en tago. La ĉefa parto el tio devenas el la grandaj salivaj glandoj. Ili estas subdividitaj laŭ tri tipoj kiuj aperas ĉiam duope: La orela saliva glando (glandula parotis), la mandibla saliva glando (glandula mandibularis) kaj la sublanga saliva glando (glandula sublingualis). Ĉiu glandospeco produktas unikajn sekreciaĵojn kiuj sekve miksiĝas kaj formas la kraĉaĵon.

Signifan parton de siaj apartaj ecoj la salivo ricevas per proteinoj kun tre specialaj taskoj. "Ĝis nun sciencistoj ja havis imagon pri tio kiuj proteinoj aperas en la buŝo. Sed ne ekzistas kompleta bildo pri tio de kie ili devenas. Ni volas fermi tiun truon", diras la esplorestro. Li nun povis montri kun sia teamo kie tiuj proteinoj estas formataj. Tiucele ili pli detale prilumigis kiuj genoj en la ĉeloj de la glandoj estas aktivaj. El tio ili povis konkludi kiuj proteinoj tie estas aparte forte formataj.

Tiel la orela kaj la mandibla salivaj glandoj grandkvante produktas salivajn amilazojn kiuj helpas en la malkomponado de amelo. Krome la rezultoj de la esploristoj indikas ke ne ĉiuj proteinoj en la kraĉaĵo devenas el la salivaj glandoj, sed ke ili povus ekzemple deveni el sangoplasmo.

La esploristoj esperas ke iliaj rezultoj ebenigos la vojon por novaj medicinaj prilumigeblecoj. Tiel estas jam delonge deziro de medicinistoj konkludi surbaze de la konsisto de la salivo pri korpaj funkcioj kaj malsanoj.


Salivo plenumas multajn taskojn Saliva performs many tasks La salive accomplit de nombreuses tâches A saliva realiza muitas tarefas Слюна выполняет множество задач

Salivo estas perceptata ofte kiel io naŭza. Saliva is often perceived as something disgusting. Kiom grava ĝi estas, tion oni nur rimarkas, kiam ĝi mankas, ekzemple ĉe seka buŝo. How important it is, that is only noticed when it is missing, for example with a dry mouth. Kaj ĝi estas speco de superlikvaĵo. And it’s kind of a superfluous. Esploristoj pli precize prilumigis kiel la kraĉaĵo en la buŝo fariĝas sekureca servo. Researchers have shed more light on how the spit in the mouth becomes a security service.

Altgrade specialiĝintaj glandoj en la buŝo igas el kraĉaĵo specon de superlikvaĵo. Highly specialized glands in the mouth make a spit a kind of superfluid. Al tio ĉiu el la tri ĉefaj glandotipoj kontribuas per certaj substancoj kiuj igas la salivon ĉe la enirejo al nia korpo al speco de pordogardisto. To this each of the three main gland types contributes by certain substances which cause the saliva at the entrance to our body to a kind of gatekeeper. Usonaj esploristoj de la universitato de Buffalo priskribas en faka ĵurnalo kie precize diversaj enhavaj substancoj ekestas. U.S. researchers at the University of Buffalo describe in a specialist journal exactly where various content substances arise.

La salivo en nia buŝo ne estas nur simple akvo kiu kapablas moligi pecetojn da pano. The saliva in our mouth is not just simply water that is capable of softening bits of bread. Ĝi estas speciala likvaĵo kiu transprenas tutan serion da taskoj. It is a special liquid that takes over a whole series of tasks. Al tio apartenas forfluigi nutraĵrestaĵojn de la dentoj kaj el la interdentaj spacetoj, kaj prizorgi la daŭran mineralizon de la dentoj kaj elimini infektantojn. This includes removing food debris from the teeth and from the interdental spaces, and taking care of the continued mineralization of the teeth and eliminating infectants. Krome la kraĉaĵo en la buŝo jam komencas digesti amelon ekzemple el nudeloj. In addition, the spit in the mouth is already beginning to digest starch, for example, from noodles.

"Salivaj proteinoj formas la aliron al nia korpo", diras la esplorestro. “Salivary proteins form the approach to our body,” says the research leader. "Ni suferas, se ili ne ĝuste funkcias." Ekspertoj parolas pri tio ke plenkreskulo formas proksimume unu litron da salivo en tago. Experts talk about the fact that an adult forms about one liter of saliva in a day. La ĉefa parto el tio devenas el la grandaj salivaj glandoj. Ili estas subdividitaj laŭ tri tipoj kiuj aperas ĉiam duope: La orela saliva glando (glandula parotis), la mandibla saliva glando (glandula mandibularis) kaj la sublanga saliva glando (glandula sublingualis). They are subdivided into three types that always appear in pairs: The ear saliva gland (glandula parotis), the mandibular salivary gland (glandula mandibularis) and the sublingual salivary gland (glandula sublingualis). Ĉiu glandospeco produktas unikajn sekreciaĵojn kiuj sekve miksiĝas kaj formas la kraĉaĵon. Each gland type produces unique secretions that subsequently mix and form the sputum.

Signifan parton de siaj apartaj ecoj la salivo ricevas per proteinoj kun tre specialaj taskoj. A significant part of its particular properties the saliva receives through proteins with very special tasks. "Ĝis nun sciencistoj ja havis imagon pri tio kiuj proteinoj aperas en la buŝo. Sed ne ekzistas kompleta bildo pri tio de kie ili devenas. But there is no complete picture of where they come from. Ni volas fermi tiun truon", diras la esplorestro. Li nun povis montri kun sia teamo kie tiuj proteinoj estas formataj. Tiucele ili pli detale prilumigis kiuj genoj en la ĉeloj de la glandoj estas aktivaj. To this end, they shed more light on which genes in the cells of the glands are active. El tio ili povis konkludi kiuj proteinoj tie estas aparte forte formataj. From this they were able to conclude which proteins are particularly strongly formed there.

Tiel la orela kaj la mandibla salivaj glandoj grandkvante produktas salivajn amilazojn kiuj helpas en la malkomponado de amelo. Both the ear and jaw salivary glands in large quantities produce salivary amylases that aid in the breakdown of starch. Krome la rezultoj de la esploristoj indikas ke ne ĉiuj proteinoj en la kraĉaĵo devenas el la salivaj glandoj, sed ke ili povus ekzemple deveni el sangoplasmo. In addition, the researchers' results indicate that not all the proteins in the sputum come from the salivary glands, but that they could, for example, come from the blood plasma.

La esploristoj esperas ke iliaj rezultoj ebenigos la vojon por novaj medicinaj prilumigeblecoj. The researchers hope their results will pave the way for new medical lighting capabilities. Tiel estas jam delonge deziro de medicinistoj konkludi surbaze de la konsisto de la salivo pri korpaj funkcioj kaj malsanoj. Thus it has long been a desire of physicians to conclude on the basis of the composition of the saliva on bodily functions and diseases.