×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Robota veturilo sur Marso fotis sin mem

Robota veturilo sur Marso fotis sin mem

Curiosity (esperante scivolemo; kuriozaĵo) estas aŭtomata robota veturilo kiu esploras la krateron Gale en Marso. Ĝi apartenas al la misio Marsa Scienca Laboratorio (MSL) de NASA.

La robota veturilo estis lanĉita el Cap Canaveral la 26-an de novembro 2011 kaj sukcese surmarsiĝis la 6-an de aŭgusto 2012.

Ĝi celas esplori la marsan klimaton kaj geologion kaj esplori ĉu sur Marso iam povis evolui vivo. Ĝi ankaŭ servas al pretiĝado kaj mediscienco por estonta esplorado fare de homoj. La veturilo estas trioble peza kaj duoble larĝa kompare kun la veturiloj de antaŭaj misioj.

Dum sia esplora komisio, Curiosity analizis dekojn da specimenoj el Marsaj rokoj kaj grundo. Entute la daŭro de la misio estis 1 Marsa jaro, kiu egalas al 1,88 Teraj jaroj (687 Teraj tagnoktoj). Tamen en Decembro 2012, NASA decidis forigi la limdaton de la misio, kaj plu uzi la roboton ĝis kiam ĝi ne plu estas science utila.

La lasta foto de Marso estis farita la 26-an de februaro de tiu-ĉi jaro. La marsa veturilo "Scivolemo" en tiu tempo pretiĝis al konkeri rokan pinton, kiu nomiĝas Greenheugh Pedimet. La supreniron la robota veturilo sukcesis fini la 6-an de marto. Dum la veturado ĝi kliniĝis je 31 gradoj, tio estas nova maksimumo atingata dum tiu misio sur la Ruĝa planedo. Tamen la "scivolema" veturilo estis konstruita por deklivo ĝis 45 gradoj. Ĝian moviĝon sur la Marso pilotas la teamo el NASA Jet Propulsion Laboratory en suda Kalifornio, kiu stiras ĝin, por ke ĝi ne renversiĝu aŭ alie ne suferu damaĝon.

La farita foto fakte estas 360 grada panoramo, kunmetiita el 86 apartaj fotoj senditaj en la Tero. Tiujn-ĉi fotojn la robota veturilo faras helpe de kamerao instalita sur la brako de la roboto.

Jen bona ekzemplo kiel la teknika progreso povas ligi nin kun ekstreme foraj lokoj. Kaj ĝuste tion ni profitas en la nuna situacio de pandemio pro korona viruso kiu malsanigas kaj mortigas multajn homojn en la tuta mondo. Eĉ se ni estas loke izolitaj de niaj karuloj, amikoj kaj kolegoj ni povas resti en kontakto kun ili helpe de la moderna komunikada tekniko kaj tiel transdaŭri la nunan krizon.


Robota veturilo sur Marso fotis sin mem A robotic vehicle on Mars took a picture of itself Un vehículo robótico en Marte se tomó una foto

Curiosity (esperante scivolemo; kuriozaĵo) estas aŭtomata robota veturilo kiu esploras la krateron Gale en Marso. Ĝi apartenas al la misio Marsa Scienca Laboratorio (MSL) de NASA.

La robota veturilo estis lanĉita el Cap Canaveral la 26-an de novembro 2011 kaj sukcese surmarsiĝis la 6-an de aŭgusto 2012.

Ĝi celas esplori la marsan klimaton kaj geologion kaj esplori ĉu sur Marso iam povis evolui vivo. Ĝi ankaŭ servas al pretiĝado kaj mediscienco por estonta esplorado fare de homoj. La veturilo estas trioble peza kaj duoble larĝa kompare kun la veturiloj de antaŭaj misioj.

Dum sia esplora komisio, Curiosity analizis dekojn da specimenoj el Marsaj rokoj kaj grundo. Entute la daŭro de la misio estis 1 Marsa jaro, kiu egalas al 1,88 Teraj jaroj (687 Teraj tagnoktoj). Tamen en Decembro 2012, NASA decidis forigi la limdaton de la misio, kaj plu uzi la roboton ĝis kiam ĝi ne plu estas science utila.

La lasta foto de Marso estis farita la 26-an de februaro de tiu-ĉi jaro. La marsa veturilo "Scivolemo" en tiu tempo pretiĝis al konkeri rokan pinton, kiu nomiĝas Greenheugh Pedimet. La supreniron la robota veturilo sukcesis fini la 6-an de marto. Dum la veturado ĝi kliniĝis je 31 gradoj, tio estas nova maksimumo atingata dum tiu misio sur la Ruĝa planedo. Tamen la "scivolema" veturilo estis konstruita por deklivo ĝis 45 gradoj. Ĝian moviĝon sur la Marso pilotas la teamo el NASA Jet Propulsion Laboratory en suda Kalifornio, kiu stiras ĝin, por ke ĝi ne renversiĝu aŭ alie ne suferu damaĝon.

La farita foto fakte estas 360 grada panoramo, kunmetiita el 86 apartaj fotoj senditaj en la Tero. Tiujn-ĉi fotojn la robota veturilo faras helpe de kamerao instalita sur la brako de la roboto.

Jen bona ekzemplo kiel la teknika progreso povas ligi nin kun ekstreme foraj lokoj. Kaj ĝuste tion ni profitas en la nuna situacio de pandemio pro korona viruso kiu malsanigas kaj mortigas multajn homojn en la tuta mondo. Eĉ se ni estas loke izolitaj de niaj karuloj, amikoj kaj kolegoj ni povas resti en kontakto kun ili helpe de la moderna komunikada tekniko kaj tiel transdaŭri la nunan krizon. Even if we are locally isolated from our loved ones, friends and colleagues we can stay in touch with them with the help of modern communication technique and thus endure the current crisis.