×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Rimedo kontraŭ akrida plago disvolvita

Rimedo kontraŭ akrida plago disvolvita

Ili elsvarmas milionope kaj ofte postlasas spuron de dezertigo - la akridoj. Esplorista teamo de la universitato de Graz en Aŭstrio nun disvolvis biologian pesticidon por limigi la disvastiĝon de akridoj.

Dum ĉirkaŭ du jaroj la esploristoj de la Instituto pri biologio de la universitato de Graz laboris pri la plantoprotekta rimedo. Pluraj eksperimentoj sukcesis kaj tiel baldaŭ la bio-pesticido surmerkatiĝos.

"La produkton ni nomas Lino-Ex, tio deriviĝas de linsema oleo kiu estas unu el la ĉefaj konsisteroj de tiu emulsio el akvo kaj oleo. Tiu emulsio estas principe surmetata al la bestetoj, nome surŝprucata. La akridoj kungluiĝas kaj ni povis tie montri ke en unua testo 84 procentoj de la bestetoj ene de 48 horoj estis mortintaj", klarigas esploristo. Unusola akrida svarmo laŭ ekspertoj povas kreski ĝis 80 milionoj da akridoj en unu kvadrata kilometro kaj ĝi povas neniigi ĉiutage nutraĵon por 35.000 homoj.

Por la testo ĉirkaŭ 6.000 akridoj estis portataj al vitrodomoj de ĝardenistino en Graz. Tiel la testoj kun la medikonvena rimedo kontraŭ damaĝinsektoj povis esti bone ŝirmitaj kaj bone kontrolataj.

"Kompreneble estas facile mortigi bestojn per ĥemiaĵoj, sed tiam ankaŭ oni mortigus ĉiujn mikroorganismojn, mortigus la teron kaj oni havus tute venenigitan cirkulon kaj tio nenion bonan alportus al la popoloj tie. Pro tio mi kredas ke necesas vere kunigi la defendon laŭ regionoj kaj landoj", diras la ĝardenistino. En Stirio, la lando kies ĉefurbo estas Graz, tamen ankaŭ necesas kontraŭbatali aliajn damaĝantojn, diras esploristo: "Tie estas ekzemple la japana ĉerizaceta muŝo aŭ diversaj specioj de cimoj, nome surarbaj cimoj kiuj damaĝas al kulturoj de pomoj. Ankaŭ tie ni provas disvolvi kaj trovi solvojn helpe de modifitaj substancoj denove surbaze de naturaj oleoj." Jam en la jaro 2021 ekokazu la unuaj testoj.

Rimedo kontraŭ akrida plago disvolvita Es wurde ein Heilmittel gegen Heuschreckenplage entwickelt A locust pest remedy developed Desarrollan un remedio contra la plaga de langostas Er is een middel tegen sprinkhanenplagen ontwikkeld Opracowano lekarstwo na szkodniki szarańczy Um remédio para pragas de gafanhotos desenvolvido Разработано средство от саранчовых вредителей