×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Riĉenhava Foiro

Riĉenhava Foiro

2019 estis jaro de pluraj jubileoj. Rilate al niaj Esperantaj revuoj, estis omaĝita ĉi tie la grava magazino “Monato”, kiu kompletigis 40-jaran senĉesan kolekton (Esperanta Retradio, je la 25-a de decembro). En tiu artikolo oni elstarigis la gravecon de revuoj por la Esperanta kulturo.

Estus tamen tre maljuste, se ni preterlasus la jubileon de “Literatura Foiro“ - la plej longe, senpaŭze aperanta periodaĵo en nia lingvo. Tion ni do faru nun. Ĝi meritas ĉiajn, ĉies honorojn!

”Literatura Foiro“ kompletigis en la jaro 2019 sian 50-an jaron de vigla kontribuo al la Esperanta mondo. Ĝi ne estas grava nur pro sia longa vivo, sed pro sia riĉa enhavo. Ĉiun duan monaton, legantoj akurate ricevas kelkajn dekojn da paĝoj el bona papero, kun bela kolora kovrilo kaj precipe kleriga, altnivela enhavo. La tutan jaran kolekton oni povas kunmeti por formi libron, kun tekstoj, kiuj ne malaktualiĝas. Eseoj, rakontoj, recenzoj de libroj kaj filmoj, poemoj, informoj pri gravaj eventoj kaj personoj estas prezentataj en senriproĉa lingvouzo. Nigrablankaj belaj fotoj kaj desegnaĵoj ilustras la tekstojn por ripozigi kaj allogi la okulojn.

Ĉio komenciĝis en la jaro 1970, en Milano (Italujo), kie aktivis literatura rondo nomata ”La Patrolo“. Ĝi estis manpleno da italaj intelektuloj, kiuj fekunde proponis originalajn kaj tradukajn verkojn. Interalie, ili komencis la eldonadon de ”Literatura Foiro“. Post dek jaroj da aktivado, “La Patrolo” malfondiĝis, kaj en 1980 oni fondis en Svisujo la Kooperativon de Literatura Foiro, kiu ĝis nun respondecas pri la publikigado. Ĝia sidejo situas en la urbo La Chaux-de-Fonds, kaj nuntempe ĝi ligiĝas al la ”Esperanta Civito“ - federisma strukturo, subjekto de internacia juro, proklamita en 1998.

Eminentaj Esperantoaŭtoroj estis redaktoroj de ”Literatura Foiro”, kaj iliaj nomoj sufiĉus por rekomendigi la revuon. La unua el ili estis la konata verkisto kaj aktivulo Giorgio Silfer. La nuntempa redaktoro (je la dua fojo) estas Perla Martinelli. Deko da aliaj internacie konataj eminentuloj konsistigas stabon de konstantaj kontribuantoj.

En la 302-a numero de la revuo, en decembro 2019, sur ĝia malantaŭa kovrilo, oni publikigis respondojn de konataj Esperantistoj, al kiuj oni demandis: “50 jaroj: kion Literatura Foiro donis al vi?” Ni reproduktas ĉi tie unu solan respondon, de la verkisto André Cherpillod: “Kial mi legas Literaturan Foiron? Unue, ĉar ĝi estas foiro, kaj en foiro oni amuziĝas. Due, ĉar ĝi estas literatura. Estas litera turo. Kaj litera turo estas granda parto de mia vivo.”

Riĉenhava Foiro Wohlhabende Messe Wealthy Fair Богатая ярмарка