×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, RetRadio post naŭ jaroj

RetRadio post naŭ jaroj

Almenaŭ unufoje en jaro indas konsideri la efikon de la laboro en la Esperanta Retradio. Tion mi ĝis nun faris ĉiufoje post unu plua jaro. Hodiaŭ finiĝas la naŭa jaro de la ĉiutaga apero de sonartikoloj en la ERR kaj do estas okazo por okupiĝi pri la rezultoj de la laboro.

La unua konstato estas ke la nombro de geaŭskultantoj apenaŭ plu kreskas. Estas averaĝe monate ĉirkaŭ 26.000 paĝelvokoj, do iom pli ol 900 ĉiutage. Aliflanke en la laŭlanda statistiko okazis signifa ŝanĝo, ĉar nun Rusio okupas la duan aŭ trian lokon post Usono kaj Brazilo. Ankaŭ la nombro de paĝelvokoj el Suda Koreio signife kreskis.

Do plifortiĝis la ekstereŭropa aŭskultado, dum la centra lando de Eŭropo, nome Germanio, estas tiurilate daŭre malforta. Kaj tio estas komprenebla fenomeno, se oni konas la situacion de Esperanto en Germanio. En Germanio la intereso pri fremdaj lingvoj neniam estis tre granda, ĉar la lando troviĝas en la centro de Eŭropo kaj oni tie parolas la laŭnombre plej fortan eŭropan lingvon.

Kaj depost la dua mondmilito la angla fariĝis pli kaj pli integra parto en la lingvokonscio de la germanoj. La angla lingvo ja estas principe ankaŭ ĝermana lingvo kaj tial ĝi estas sufiĉe proksima al la germana. Kaj multaj malriĉaj germanoj dum la 19-a jarcento elmigris al Usono kie ili fariĝis prospera popolgrupo. Do la emo de germanoj lerni kaj paroli la anglan lingvon estas sufiĉe forta.

Por Esperanto tiel ne restas multe da spaco. Por plej multaj germanoj kiuj interesiĝas pri Esperanto, la lingvo mem estas nur ilo por partopreni en internacia komunumo, do por povi partopreni en E-aranĝoj. Kaj pro la centra situo de Germanio en Eŭropo multaj tiaj aranĝoj okazas ankaŭ en Germanio kaj tiel sufiĉe multaj germanoj tie povas partopreni.

Tio signifas ke ili bone povas kontentigi sian deziron pri internaciaj kontaktoj, ĉu en la lando mem, ĉu en najbaraj landoj aŭ eĉ en aliaj kontinentoj, ĉar ili disponas pri la necesaj financaj rimedoj. La aŭskultado de retradio ne estas bezonata kaj ne prezentas iun dezirindan valoron por tiuj homoj.

Simila estas la situacio en Britio, Skandinavio kaj Nederlando. En landoj kun latinidaj lingvoj (Francio, Brazilo, Italio, Hispanio ktp.) la intereso pri retradio en Esperanto estas pli granda. Oni tie ne sentas lingvan proksimecon al la angla kaj oni bezonas la aŭskultadon de radio por resti en kontakto kun la lingvo Esperanto. Tio parte validas ankaŭ por la orienteŭropaj landoj kaj por Rusio.

Kaj fine estas Usono kiu daŭre okupas la unuan rangon en la statistiko de paĝelvokoj. Por usonanoj Esperanto estas okazo okupiĝi entute pri fremda lingvo kiu estas eĉ sufiĉe facile lernebla. Centmiloj da usonanoj jam eklernis Esperanton per Duolingo, sed tio bedaŭrinde ĝis nun ne estas rimarkebla en la statistiko de la ERR.

La laboro en la RetRadio prezentas al la kunlaborantoj grandan kontentigon. Esperanto estas mirinda lingvo kaj paroli ĝin al aŭskultantoj en la tuta mondo estas granda travivaĵo.

Komenciĝas nun la deka jaro de nia komuna laboro. Ni restos fidelaj al nia sindediĉo.


RetRadio post naŭ jaroj RetRadio after nine years

Almenaŭ unufoje en jaro indas konsideri la efikon de la laboro en la Esperanta Retradio. At least once a year it is worth considering the impact of the work on the Esperanto Internet Radio. Tion mi ĝis nun faris ĉiufoje post unu plua jaro. That’s what I’ve done so far every time after one more year. Hodiaŭ finiĝas la naŭa jaro de la ĉiutaga apero de sonartikoloj en la ERR kaj do estas okazo por okupiĝi pri la rezultoj de la laboro. Today marks the end of the ninth year of the daily appearance of audio articles in the ERR and so there is an opportunity to engage in the results of the work.

La unua konstato estas ke la nombro de geaŭskultantoj apenaŭ plu kreskas. The first finding is that the number of listeners is barely growing. Estas averaĝe monate ĉirkaŭ 26.000 paĝelvokoj, do iom pli ol 900 ĉiutage. There are on average about 26,000 page calls per month, so a little over 900 per day. Aliflanke en la laŭlanda statistiko okazis signifa ŝanĝo, ĉar nun Rusio okupas la duan aŭ trian lokon post Usono kaj Brazilo. On the other hand, there has been a significant change in national statistics, as Russia now ranks second or third after the United States and Brazil. Ankaŭ la nombro de paĝelvokoj el Suda Koreio signife kreskis. The number of page calls from South Korea has also increased significantly.

Do plifortiĝis la ekstereŭropa aŭskultado, dum la centra lando de Eŭropo, nome Germanio, estas tiurilate daŭre malforta. So the extra-European listening has intensified, while the central country of Europe, namely Germany, is still weak in this respect. Kaj tio estas komprenebla fenomeno, se oni konas la situacion de Esperanto en Germanio. And this is an understandable phenomenon, if one knows the situation of Esperanto in Germany. En Germanio la intereso pri fremdaj lingvoj neniam estis tre granda, ĉar la lando troviĝas en la centro de Eŭropo kaj oni tie parolas la laŭnombre plej fortan eŭropan lingvon.

Kaj depost la dua mondmilito la angla fariĝis pli kaj pli integra parto en la lingvokonscio de la germanoj. And since World War II, English has become more and more an integral part of German language awareness. La angla lingvo ja estas principe ankaŭ ĝermana lingvo kaj tial ĝi estas sufiĉe proksima al la germana. English is in principle also a Germanic language and therefore it is quite close to German. Kaj multaj malriĉaj germanoj dum la 19-a jarcento elmigris al Usono kie ili fariĝis prospera popolgrupo. And many poor Germans during the 19th century emigrated to the United States where they became a prosperous group of people. Do la emo de germanoj lerni kaj paroli la anglan lingvon estas sufiĉe forta.

Por Esperanto tiel ne restas multe da spaco. Por plej multaj germanoj kiuj interesiĝas pri Esperanto, la lingvo mem estas nur ilo por partopreni en internacia komunumo, do por povi partopreni en E-aranĝoj. For most Germans who are interested in Esperanto, the language itself is just a tool to participate in an international community, so to be able to participate in Esperanto events. Kaj pro la centra situo de Germanio en Eŭropo multaj tiaj aranĝoj okazas ankaŭ en Germanio kaj tiel sufiĉe multaj germanoj tie povas partopreni. And due to Germany's central location in Europe many such events take place in Germany as well and so quite a few Germans can take part there.

Tio signifas ke ili bone povas kontentigi sian deziron pri internaciaj kontaktoj, ĉu en la lando mem, ĉu en najbaraj landoj aŭ eĉ en aliaj kontinentoj, ĉar ili disponas pri la necesaj financaj rimedoj. This means that they can well satisfy their desire for international contacts, whether in the country itself, or in neighboring countries or even on other continents, because they have the necessary financial resources at their disposal. La aŭskultado de retradio ne estas bezonata kaj ne prezentas iun dezirindan valoron por tiuj homoj. Listening to internet radio is not required and does not present any desirable value for these people.

Simila estas la situacio en Britio, Skandinavio kaj Nederlando. The situation is similar in the United Kingdom, Scandinavia and the Netherlands. En landoj kun latinidaj lingvoj (Francio, Brazilo, Italio, Hispanio ktp.) In countries with Romance languages (France, Brazil, Italy, Spain etc.) la intereso pri retradio en Esperanto estas pli granda. the interest in online radio in Esperanto is greater. Oni tie ne sentas lingvan proksimecon al la angla kaj oni bezonas la aŭskultadon de radio por resti en kontakto kun la lingvo Esperanto. There is no linguistic proximity to English and you need to listen to the radio to stay in touch with the Esperanto language. Tio parte validas ankaŭ por la orienteŭropaj landoj kaj por Rusio. This is partly true of Eastern European countries and Russia.

Kaj fine estas Usono kiu daŭre okupas la unuan rangon en la statistiko de paĝelvokoj. And finally it is the United States that continues to occupy the first rank in the statistics of page calls. Por usonanoj Esperanto estas okazo okupiĝi entute pri fremda lingvo kiu estas eĉ sufiĉe facile lernebla. For Americans, Esperanto is an opportunity to deal with a foreign language that is even quite easy to learn. Centmiloj da usonanoj jam eklernis Esperanton per Duolingo, sed tio bedaŭrinde ĝis nun ne estas rimarkebla en la statistiko de la ERR. Hundreds of thousands of Americans have already started learning Esperanto through Duolingo, but unfortunately this is not yet noticeable in the ERR statistics.

La laboro en la RetRadio prezentas al la kunlaborantoj grandan kontentigon. The work in the RetRadio presents to the collaborators a great satisfaction. Esperanto estas mirinda lingvo kaj paroli ĝin al aŭskultantoj en la tuta mondo estas granda travivaĵo.

Komenciĝas nun la deka jaro de nia komuna laboro. Ni restos fidelaj al nia sindediĉo. We will remain faithful to our dedication.