×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Restarigi ekologiajn sistemojn

Restarigi ekologiajn sistemojn

Por haltigi la mortadon de specioj aŭ por almenaŭ signife malrapidigi ĝin, laŭ esploristoj sufiĉas restarigi la naturecan staton en triono de iam per agrikulturo anstataŭitaj ekologiaj sistemoj en elektitaj regionoj. Samtempe eblus per tio ligi grandajn kvantojn da karbono.

La esploristoj de la instituto por socia ekologio de la agrikultura universitato en Vieno kaj pluraj sciencistoj de la internacia instituto por aplikata sistemanalizo en Laxenburg apud Vieno prijuĝis mondskale 2.870 milionojn da hektaroj da ekologiaj sistemoj kiuj dum pasinteco estis konvertitaj al kamparoj. El tio estis 54 procentoj origine arbaroj, 25 procentoj estis herbejaroj, 14 procentoj arbustaroj, kvar procentoj sekejaroj kaj du procentoj humidaj regionoj.

La prijuĝo okazis helpe de tri faktoroj aŭ celoj (vivospacoj por bestoj, konservado de karbono kaj kostefikeco). Tiel la esploristoj povis determini kiu kvoto de tiuj areoj mondskale alportus ĉe restarigo de natureca stato la plej grandan utilon je plej malaltaj kostoj.

Laŭ la kalkuloj la renaturigo de 30 procentoj de la iam per agrikulturo anstataŭitaj ekosistemoj savus 70 procentojn de la minacataj bestaj specioj de elmortado kaj samtempe absorbus pli ol 465 miliardojn da tunoj da karbondioksido. Eĉ se nur 15 procentoj de la detruitaj ekosistemoj mondskale povus esti restarigitaj, 60 procentoj de la minacataj specioj povus daŭripove esti protektataj kaj samtempe eblus redukti la enaerigon de karbondioksido je 299 miliardoj da tunoj. Tio estus ankoraŭ triono de la karbondioksido kiu akumuliĝis en la atmosfero dum la pasintaj du jarcentoj per homaj aktivecoj.

"Antaŭenigi la planojn por restarigo de natureca stato de la ekosistemoj estas decide por malebligi ke la daŭra krizo pri biodiverseco kaj klimato fariĝos neregebla", klarigis la ĉefa aŭtoro de la studaĵo de la papa katolika universitato en Rio de Janeiro en dissendita informo. Decida estus ĉe tio la prioritatigo de restarigaj plenumpaŝoj. Ĉar la renaturigo en la lokoj kun la plej alta prioritato estas laŭ la kalkuloj de la studaĵo 13-oble pli favorkosta ol la plenumo de paŝoj sen prijuĝo de utilo kaj kostoj.

Centre grava por la batalo kontraŭ la varmiĝo de la tero kaj por la protektado de la biodiverseco estas la protektado kaj la renaturigo de arbaroj. "Sed ankaŭ aliaj ekosistemoj ne estu neglektataj, ĉar ili ludas gravan rolon en kunteksto kun protektado de klimato, de diverseco kaj por la certigado de la produktado de nutraĵoj", diras la esploristo. Cetere rilate al certigado de la produktado de nutraĵoj: La esploristoj ankaŭ elkalkulis ke 55 procentoj aŭ 1.578 milionoj da hektaroj da ekosistemoj kiuj estis konvertitaj al kamparoj, povus esti renaturigitaj sen malhelpi la mondan produktadon de nutraĵoj. Por certigi ĝin estus paralele al tio necesa bone planita kaj daŭripova intensigo de la produktado de nutraĵoj, reduktado de forĵetado de nutraĵoj kaj transiro de elbestaj nutraĵoj kiel viando, lakto kaj fromaĝo al pli alta kvoto de nutraĵoj el plantoj, precipe en la industriaj landoj.

Restarigi ekologiajn sistemojn Restore ecological systems