×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Protekti la klimaton rentumas

Protekti la klimaton rentumas

Laŭ modela kalkulo estus ekonomie tre rentume limigi la tervarmiĝon al ĉirkaŭ du gradoj C. Ĉe tiu limvaloro la entutaj kostoj de protekto de klimato kaj damaĝoj pro klimato estus plej malaltaj.

Estas multaj argumentoj por la dugrada celo kiel ĝi estis interkonsentita en la Pariza traktato pri la klimato - do limigi la varmiĝon de la tero al maksimume du gradoj C. Plej gravas certe ke unuflanke ĉe decidita agado estas bonaj ŝancoj atingi tiun celon, dum samtempe ĝi malebligus certe la plej malbonon: Multaj riskoj rapide plialtiĝos nur se la varmiĝo superos la du gradojn. Klimatologoj el Potsdam en Germanio aldonas nun pluan argumenton: Ĉirkaŭ du gradoj da varmiĝo de la klimato verŝajne estos ankaŭ la plej malmultekosta solvo.

Por la analizo la esplorista teamo modeligis la kompleksan interefikon inter klimato, klimatprotekto kaj ekonomio. Se oni ĉesigus - pure teorie - ĉiujn enaerigojn, la monda ekonomio certe kolapsus, kio kaŭzus koncernajn drastajn kostojn. Se oni aliflanke farus tute nenion, tiam oni ja evitus la maltrafotan kreskadon de la ekonomio, sed oni devus je meza kaj longa vido kalkuli pri gigantaj kostoj por sekecoj, incendioj, ŝtormoj kaj inundoj. Ie inter tio devus situi optimumo de ne tro multekostaj damaĝoj kaj ankoraŭ elteneblaj kostoj por la protekto de la klimato. Sed kie?

La ekonomiaj damaĝoj kiujn la klimata krizo kaŭzos estas malfacile takseblaj. Sed laŭ la esploristoj tio ne tiom detale gravas por la ekonomie optimuma temperatura celo. La kaŭzo por tio troviĝas en tio ke la naciekonomiaj kostoj por la klimatprotekto rapide malkreskos: Se oni ekde nun volas tuj eviti ĉiun pluan varmiĝon, la kostoj estos gigantaj, sed ekde kiam oni akceptas iom da plialtiĝo de la temperaturo, tiam la klimatprotekto estos sufiĉe malmultekosta. Pro tio la ekonomie optimuma celtemperaturo situas sendepende de la konkretaj supozoj ĉiam en gamo de 1,8 ĝis 2,5 gradoj, do inter tre multekosta klimatprotekto kaj tre multekostaj damaĝoj.

El tiu vido la politika dugrada kompromiso ne estas malbona celmarko. Aliflanke la ĝisnunaj promesoj de la ŝtatoj ne sufiĉas por ankaŭ atingi tiun celon. Scienco, politiko kaj ekonomio montras en la saman direkton: Ĝis la jaro 2050 la mondo devas fariĝi neŭtrala rilate al karbondioksido, diras unu el la kunaŭtoroj de la raporto. "Ĉiuj kiuj ĝis nun diris ke stabiligo de la klimato estas tro multekosta, povas nun vidi ke en realo estos la nebremsata tuttera varmiĝo kiu estos tro multekosta.

La esploristoj aldonas du gravajn avertojn: Unue malbalancigaj punktoj de la klimata sistemo povus postuli ankoraŭ pli rapidan agadon. Kaj due ili akcentas ke en la analizo nur temas pri financaj sekvoj, sen nematerialaj perdoj kiel eviteblaj mortoj de homoj aŭ elmortado de specioj. Tio supozigas ke en duba kazo necesus ankoraŭ signife pli grandaj klopodoj.

Protekti la klimaton rentumas حماية المناخ تؤتي ثمارها Protecting the climate pays off

Laŭ modela kalkulo estus ekonomie tre rentume limigi la tervarmiĝon al ĉirkaŭ du gradoj C. Ĉe tiu limvaloro la entutaj kostoj de protekto de klimato kaj damaĝoj pro klimato estus plej malaltaj. According to a model calculation, it would be economically very profitable to limit global warming to around two degrees C. At that limit value, the overall costs of climate protection and damages due to climate would be lowest.

Estas multaj argumentoj por la dugrada celo kiel ĝi estis interkonsentita en la Pariza traktato pri la klimato - do limigi la varmiĝon de la tero al maksimume du gradoj C. Plej gravas certe ke unuflanke ĉe decidita agado estas bonaj ŝancoj atingi tiun celon, dum samtempe ĝi malebligus certe la plej malbonon: Multaj riskoj rapide plialtiĝos nur se la varmiĝo superos la du gradojn. There are many arguments for the two-degree goal as it was agreed in the Paris treaty on the climate - so to limit the warming of the earth to a maximum of two degrees C. The most important thing is certainly that on the one hand with a decided action there are good chances of reaching that goal, while at the same time it would certainly prevent the worst: Many risks will increase rapidly only if the warming exceeds two degrees. Klimatologoj el Potsdam en Germanio aldonas nun pluan argumenton: Ĉirkaŭ du gradoj da varmiĝo de la klimato verŝajne estos ankaŭ la plej malmultekosta solvo.