×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Promeni feliĉigas

Promeni feliĉigas

Dum semajnoj regis pro la kronvirusa krizo rigoraj reguloj kaj malpermesoj pri kontaktoj. Multaj homoj nun por si malkovris promenojn. Promeni estas bone kaj plifortigas la psikan sanon. Kaj ĝi donas senton de libereco. La homoj ja havis malpli da eblecoj pasigi libertempon ekstere kaj ili sentis sin enfermitaj en la propra loĝejo kaj tial sentas la bezonon iri eksteren. Oni multe rigardis al ekranoj, sed kiam oni eliras, tiam oni ricevas impresojn per ĉiuj sensoj, oni vidas la naturan medion kaj aliajn homojn.

Promenoj ŝanĝas niajn pensojn kaj la okupiĝon pri timoj kaj zorgoj.

La Monda Sanorganizo kaj la sanasekuroj jam de jaroj predikas ke oni plenumu 8.000 ĝis 10.000 paŝojn tage. Tio helpas ne nur kontraŭ multaj civilizaj malsanoj, sed tio efikas ankaŭ al nia psiko aparte senŝarĝige. Se oni promenas dum unu horo, tiam oni havas iom pli leĝeran impreson pri la malfacila tempo de la krizo. Tion konfirmas ankaŭ psikologoj. Promenoj ne nur fortigas la pulmon, sed ankaŭ nian psikon. Ĝi donas al ni sensajn impresojn kaj ni ricevas aliajn pensojn. Tio serenigas nian humoron - kaj tio gravas ĝuste nun.

La medio, la verda koloro kaj la vegetaĵoj efikas kune kun irado aparte trankvilige. Se ni sidas dum la tuta tago en la domo sur seĝo, tio principe estas imago pri tigro kiu estas enfermita en malgranda kaĝo. Ĉar ni homoj estas principe ankaŭ tiel konstruitaj ke ni iradu ĉiutage kelkajn kilometrojn. Ni simple sentas ekstere liberigon. Mallonge dirite: Oni povas diri ke promenoj donas pli da feliĉo.

Tiu ĉi krizo estas nun ŝanco, ĉar oni povas profiti por si el tiu tempo. Oni povas ekzemple plani plenumi ĉiutagajn promenojn dum unu monato. Tiam oni rimarkas ke 8.000 paŝoj ne estas tiel malmulte. Oni devas vere aranĝi por si tion dum la labora ĉiutago. Oni ja povas utiligi sian kompufonon por nombri la paŝojn. Post monato oni estos malkovrinta la plezuron kiun promenoj donas kaj tiam oni povos neglekti la kompufonon.

Ĉio havas sian bonon. Se oni survojas sola, tiam oni povas iri laŭ sia propra rapideco kaj povas sekvi la impulsojn kiuj ĵus aperas. Tiam oni povas libere vagi kaj estas pli atenta. Se oni survojas kun iu kune, tiam ankaŭ tre rapide la konversacio regas la situacion, tiam la percepto estas alia.

Ju pli longe oni promenas, des pli malpleniĝas kaj liberiĝas la kapo. Tiam oni permesas ankaŭ al si pli da hazardo. Kaj oni promenu ankaŭ foje aliloke kie oni ankoraŭ neniam estis. Kaj tiel oni povas malkovri sian propran urbon kvazaŭ oni estus fremdulo.


Promeni feliĉigas Walking makes you happy 歩くと幸せになる

Dum semajnoj regis pro la kronvirusa krizo rigoraj reguloj kaj malpermesoj pri kontaktoj. For weeks, due to the coronary heart disease, there have been strict rules and bans on contacts. Multaj homoj nun por si malkovris promenojn. Many people have now discovered walks for themselves. Promeni estas bone kaj plifortigas la psikan sanon. Walking is good and strengthens mental health. Kaj ĝi donas senton de libereco. And it gives a sense of freedom. La homoj ja havis malpli da eblecoj pasigi libertempon ekstere kaj ili sentis sin enfermitaj en la propra loĝejo kaj tial sentas la bezonon iri eksteren. People did have less opportunities to spend their free time outside and they felt locked in their own apartment and therefore felt the need to go outside. Oni multe rigardis al ekranoj, sed kiam oni eliras, tiam oni ricevas impresojn per ĉiuj sensoj, oni vidas la naturan medion kaj aliajn homojn. You look at screens a lot, but when you go out, you get impressions with all the senses, you see the natural environment and other people.

Promenoj ŝanĝas niajn pensojn kaj la okupiĝon pri timoj kaj zorgoj. Walks change our thoughts and the pursuit of fears and worries.

La Monda Sanorganizo kaj la sanasekuroj jam de jaroj predikas ke oni plenumu 8.000 ĝis 10.000 paŝojn tage. The World Health Organization and health insurance have been preaching for 8,000 to 10,000 steps a day for years. Tio helpas ne nur kontraŭ multaj civilizaj malsanoj, sed tio efikas ankaŭ al nia psiko aparte senŝarĝige. This helps not only against many civilizational diseases, but it also affects our psyche in particular. Se oni promenas dum unu horo, tiam oni havas iom pli leĝeran impreson pri la malfacila tempo de la krizo. If you walk for an hour, then you have a slightly lighter impression of the difficult time of the crisis. Tion konfirmas ankaŭ psikologoj. This is also confirmed by psychologists. Promenoj ne nur fortigas la pulmon, sed ankaŭ nian psikon. Walks not only strengthen the lung, but also our psyche. Ĝi donas al ni sensajn impresojn kaj ni ricevas aliajn pensojn. It gives us sensory impressions and we get other thoughts. Tio serenigas nian humoron - kaj tio gravas ĝuste nun. That calms our mood - and that's important right now.

La medio, la verda koloro kaj la vegetaĵoj efikas kune kun irado aparte trankvilige. The environment, the green color and the vegetation have an effect along with walking particularly soothingly. Se ni sidas dum la tuta tago en la domo sur seĝo, tio principe estas imago pri tigro kiu estas enfermita en malgranda kaĝo. If we sit all day in the house on a chair, that is basically an imagination of a tiger that is locked in a small cage. Ĉar ni homoj estas principe ankaŭ tiel konstruitaj ke ni iradu ĉiutage kelkajn kilometrojn. Because we humans are basically so built that we have to walk a few kilometers every day. Ni simple sentas ekstere liberigon. We just feel out of release. Mallonge dirite: Oni povas diri ke promenoj donas pli da feliĉo. In short: It can be said that walks give more happiness.

Tiu ĉi krizo estas nun ŝanco, ĉar oni povas profiti por si el tiu tempo. This crisis is now an opportunity, because one can benefit for oneself from that time. Oni povas ekzemple plani plenumi ĉiutagajn promenojn dum unu monato. One can for example plan to take daily walks for one month. Tiam oni rimarkas ke 8.000 paŝoj ne estas tiel malmulte. Then one realizes that 8,000 steps is not that small. Oni devas vere aranĝi por si tion dum la labora ĉiutago. One has to really arrange this for oneself during the working day. Oni ja povas utiligi sian kompufonon por nombri la paŝojn. You can use your computer to count the steps. Post monato oni estos malkovrinta la plezuron kiun promenoj donas kaj tiam oni povos neglekti la kompufonon. After a month you will have discovered the pleasure that walks give and then you will be able to neglect the computer.

Ĉio havas sian bonon. Everything has its good. Se oni survojas sola, tiam oni povas iri laŭ sia propra rapideco kaj povas sekvi la impulsojn kiuj ĵus aperas. If one travels alone, then one can go at one's own pace and can follow the impulses that are just emerging. Tiam oni povas libere vagi kaj estas pli atenta. Then one can roam freely and be more attentive. Se oni survojas kun iu kune, tiam ankaŭ tre rapide la konversacio regas la situacion, tiam la percepto estas alia. If one travels with someone together, then also very quickly the conversation dominates the situation, then the perception is different.

Ju pli longe oni promenas, des pli malpleniĝas kaj liberiĝas la kapo. The longer you walk, the more empty and free your head becomes. Tiam oni permesas ankaŭ al si pli da hazardo. Then one also allows oneself more chance. Kaj oni promenu ankaŭ foje aliloke kie oni ankoraŭ neniam estis. And one also walks sometimes elsewhere where one has never been before. Kaj tiel oni povas malkovri sian propran urbon kvazaŭ oni estus fremdulo. And so one can discover one's own city as if one were a stranger.