×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Profunda okupiĝo pri afero kontentigas

Profunda okupiĝo pri afero kontentigas

Homoj, precipe junaj, estas scivolemaj. Ili ŝatas scii kaj kompreni laŭeble multajn aferojn. Havi intereson por io nova, tio povas rapide okazi. Do demando estas nur kiom longe daŭras tiu "ĉarmo de noveco". Ni prenu ekzemplon de libro: Ĉu post kelkaj paĝoj la intereso lamiĝas aŭ ĉu la libro estas tiel atentokapta ke la leganto finlegas ĝin kaj ensuĉas ĝian enhavon kun granda apetito?

La tempo kaj energio por okupiĝi pri nova afero kutime estas limigita, la flamo de la intereso bezonas ĉiam novan nutraĵon por ne estingiĝi. En la komenca fazo de la okupiĝo tiuj porcioj da energio apenaŭ venas de la praktika aplikado, sed ĝi devas veni el la afero mem. Do ekzemple romano devas ĉiam denove liveri interesajn turniĝojn de la rakonto por teni la leganton ĉe la legado.

Unu el la aferoj pri kiuj indas okupiĝi estas lingvoj. Ili ja servas por ekscii kaj kompreni pli pri la mondo kaj helpe de la lingvoscio eblas konatiĝi kun novaj homoj kaj tiel plivastigi sian socian kaj intelektan horizonton. Oni povas okupiĝi pri multaj diversaj lingvoj: pri la lingvoj kaj dialektoj de la propra hejmregiono, pri la lingvoj de najbaraj landoj, pri mortintaj lingvoj kaj pri mondaj lingvoj.

Se mi parolas pri okupiĝo pri lingvo, mi ne celas rapidan kurson sed mi celas enprofundiĝon por ekzemple ekscii "Kiel funkcias tiu lingvo? ", "Kio estas la apartaj ecoj de la lingvo? ", "Kian kulturon portas la lingvo?" kaj "Kiel mi povas lerni kaj praktiki la lingvon?" Do antaŭ ol komenci la lernadon de lingvo gravas okupiĝi pri la fono de la lingvo, pri la cirkonstancoj en kiuj ĝi funkcias kaj evoluas, pri teknikaj ecoj de lingvo ĝenerale kaj specife. Necesas ankaŭ konsciiĝi ke rezulto de lingvolernado kutime ne estas tre granda kaj ke tial la lernado mem donu kontentigon, sendepende de la grado de akiro de la lingvo.

Depende de la lingvo kaj la grado de fremdeco por la lernanto la lingvo lernata estas pli-malpli malfacila. De tiu malfacileco dependas la progresoj en la lernado. Kiu volas lerni lingvon kiu ebligu laŭeble plej grandan progreson, tiu devas lerni aŭ lingvon kiu estas sufiĉe proksima kaj parenca al la propra, aŭ tiu devas lerni lingvon kun tre klaraj strukturoj kiuj estas logike kompreneblaj kaj tiel facile memorteneblaj.

Mi parolas ĉi tie pri libervola lernado kiu celas la plivastigon de la propra personeco, ne pri lernado pro socia kaj ekonomia bezono. Tio ja estas tre granda diferenco: Ĉu oni lernas pro persona intereso aŭ ĉu pro devigo aŭ neceso?

En tiu kunteksto ni devas vidi nian lingvon Esperanto. Ĝi bonege taŭgas por homoj kiuj alstrebas socian kaj intelektan disvolviĝon. Por ili neceso kaj utilo ne ludas grandan rolon, ĉar jam la profunda okupiĝo pri la lingvo donas al ili kontentigon. Ili povas per legado kaj aŭskultado de tekstoj plivastigi sian horizonton kaj ili povas per la rimedoj kiujn ofertas la interreto trovi homojn en la mondo kiuj kundividas iliajn interesojn. La Esperanta Retradio estas akcelilo por tio.

Profunda okupiĝo pri afero kontentigas Deep engagement with a thing is satisfying El compromiso profundo con una cosa es satisfactorio