×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Produkti hidrogenon sen noblaj metaloj

Produkti hidrogenon sen noblaj metaloj

Hidrogeno estas konsiderata la energiportanto de la estonteco. En la tuta mondo ekzistas projektoj por grandskale produkti ĝin, ĉar energisistemoj kiuj baziĝas sur hidrogeno povas esti neŭtralaj rilate al la klimato kaj estus bonaj por la biosfero. Granda problemo tamen estas la ĉerpado de tiu abundega krudmaterialo el akvo. Tiurilate sciencistoj en Linz ĉe la Danubo en Supra Aŭstrio verŝajne faris estontomontran malkovron.

Principe estus ja tute simple: Oni prenas akvon kaj separas ĝin helpe de multe da elektra kurento al hidrogeno kaj oksigeno. Unu el la problemoj ĉe tiu procedo kiu nomiĝas elektrolizo, estas la granda kvanto da elektro kiu estas konsumata por fine havi hidrogenon kaj oksigenon. Tiun problemon oni provas nun solvi en granda testinstalaĵo sur la fabrika areo de la konzerno "voestalpine" kies sidejo troviĝas en Linz. Alia obstaklo estas la multekostaj noblaj metaloj kiel ekzemple platino, kiuj ĝis nun estas uzataj ĉe la elektrolizo. Sed por tio nun en la universitato de Linz oni esperas esti trovinta solvon kun multe pli malmultekostaj organikaj ĥemiaj kombinaĵoj. Esploristoj de la instituto pri fizika ĥemio de la universitato de Linz jam de sufiĉe longa tempo okupiĝas pri aliroj por anstataŭigi maloftajn, multekostajn kaj venenajn metalojn en teknikaj procezoj - kiel tio ankaŭ okazas ĉe la forseparado de hidrogeno helpe de elektrolizo.

En la kampo de la produktado de hidrogeno la esploristoj vetas pri tiel nomataj funkciaj polimeroj. "La bazon formas dopamino - do principe konata neŭroperanto. Ni eltrovis ke eblas fari el tio specialan polimeron kiu ankaŭ kapablas kondukti elektran kurenton", diras esploristo. En la speciala kazo de la polidopamino la substanco estas biologie malkompenebla kaj posedas eĉ ecojn kiuj alikaze apartenas al la menciitaj noblaj metaloj. Tiu ekkono - laŭ la esploristo miksaĵo el "ĥemia intuicio" kaj sperto - kondukis al la ideo pri la apliko en la elektrolizo de hidrogeno, kiun oni prezentis en faka magazino. Ĝis nun oni povis produkti en laboratorio nur sufiĉe etajn kvantojn da hidrogeno, sed baldaŭ oni volas ekentrepreni la aferon tamen je signife pli granda skalo. Imageblaj estas tamen ankaŭ tute malgrandaj solvoj, kiuj ekzemple estus utiligeblaj anstataŭ baterio en poŝtelefono. Du patentojn la sciencistoj en Linz jam ekregistris, nun oni serĉas partnerojn en la industrio.

Produkti hidrogenon sen noblaj metaloj To produce hydrogen without noble metals Para produzir hidrogênio sem metais nobres Для производства водорода без благородных металлов