×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Pri nia flarkapablo

Pri nia flarkapablo

La nazo de la homo estas konsiderata kompare al bestoj kiel subaveraĝe produktiva. Sed eble tiu takso estas forta maltrafo.

La homo estas mikroflaranto. Tio signifas ke koncerne al la flarkapablo la supozata "krono de la kreaĵoj" estas etulo. Ekkoni odorojn, aromojn, fetorojn, tion kapablas preskaŭ ĉiu besto pli bone. La flarkapablo certe ne estas la ĉefa kapablo de la homo sapiens. Tamen: Eble la flarkapablo estas pli bona ol tio estas ĝenerale supozata. Nome certaj homoj kapablas flari stereosense: do per ĉiu el ambaŭ nazotruoj ili kapablas percepti separitajn odorsignalojn kaj tiel povas analize prijuĝi ilin ke el tio ekestos en la cerbo tridimensia mapo de odoroj. Tion resumis ĉinaj esploristoj en nova studaĵo.

Se oni pure teorie aliras al tiu demando, tio sonas logika. Por kio alikaze servu du nazotruoj, se tio ne ebligu tridimensian odorimpreson? Finfine suĉuloj ja havas du okulojn kaj ili kapablas vidi tridimensie; ili posedas du orelojn kaj kapablas aŭdi stereofonie. Tio ja devus ankaŭ funkcii rilate al la flarsenso. Ĉar ja estus helpe por eviti danĝerojn, ekzemple fajron, aŭ por trovi ion bonan, ekzemple amikajn samspecianojn kaj nutraĵon. Sed pruvi la stereosensan flaradon ĉe specio en praktiko, tio ja montriĝas tre malfacila.

Tio ja sukcesis ĉe la Glata Ŝarko. Ĝi "legas" odorospurojn, analize prijuĝante la tempan diferencon per kiu trafas odormolekuloj unue al la unua kaj sekve al la dua nazotruo. Se odoro venas de dekstre, tiam ĝi atingos la dekstran nazotruon iomete pli frue ol la maldekstran. Por tiu tiel nomata seria analizotekniko estas helpe, se la nazotruoj situas en sufiĉe vasta distanco unu de la alia, tiel ke la tempa diferenco fariĝu laŭeble granda.

Krom la malhela glata ŝarko verŝajne ankaŭ multaj aliaj suĉuloj tiel analize prijuĝas odorospurojn - eble kombine kun dua paralela formo de la stereosensa flarado. Tion regas la migra rato kaj la orientafrika talpo. Ambaŭ perceptas fajnajn diferencojn de la koncentriĝoj per kiuj odoro trafas la dekstran kaj maldekstran nazotruojn. Se la pli intensa impreso alvenas maldekstre, tiam la fonto de la odoro troviĝas maldekstre de la besto.

Kaj kio pri la homo? Koncerne la tridemensian flaradon, la homo faras kiel la rato kaj la talpo, do perceptas la diferencojn de forteco de odoro inter ambaŭ nazotruoj. Por prilumigi tion la ĉinaj esploristoj aplikis virtualajn eksperimentojn. Iliaj 216 testpersonoj ne sciis pri kiu demando temis. Oni peris al ili la senton povi moviĝi direkte al tunelo, kvankam ili ne moviĝis de la loko. Anstataŭ tio la partoprenantoj turnis siajn kapojn en tiun direkton el kiu ili laŭkaze perceptis la pli altan de du donitaj koncentriĝoj de flaraĵo.

Tiel la sciencistoj eltrovis ke la testantoj turnis sin per sia kapo, do per la nazo, vere al tiu direkto el kiu devenis la laŭkaze pli forta odoro. Decida estis por tio la relativa diferenco de forteco per kiu odoro trafis sur unu el ambaŭ nazotruoj. Ĉe sufiĉe granda diferenco la testantoj turniĝis al la direkto de la pli intensa odoro, sed se oni demandis ilin kiu nazotruo estis perceptinta la pli fortan odoron, tiam ili ne kapablis diri tion. Entute la aŭtoroj konkludas el siaj rezultoj "ke homoj nekonscie utiligas tridimensiajn odorsignalojn por navigi". En la praktiko tio okazas se aŭdaj kaj vidaj impresoj alvenas nur tre malforte, do en silenta malhelo.

Tio ja estus alta ŝtupo de flarkapablo de la homo.

Pri nia flarkapablo About our sense of smell О нашем обонянии