×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Pri la vakcin-simila efiko de protektaj maskoj

Pri la vakcin-simila efiko de protektaj maskoj

Eĉ la plej kutimaj protektaj maskoj reduktas la penetron de fremdaj patogenoj en niajn pulmojn. Samtempe ili limigas la eblon, ke ni povus infekti iun per niaj infektaj partikloj. Sed laŭ sciencistoj, ili eble havas alian pozitivon. Ili povas havi vakcinan efikon.

Diskutoj pri tio, kiom la maskoj protektas kontraŭ la penetro aŭ eskapo de patogenoj el niaj buŝoj, estis faritaj ekde la komenco de la kronvirusa pandemio. Estas konsento, ke estas certe pli bone porti ilin ol promeni inter homoj dum ĉi tiuj tempoj sen la maskoj. Ŝlosila argumento por tiu interkonsento estas redukti la probablecon de disvastiĝo de la malsano. Surprize, ilia neperfekteco povas esti malantaŭ la sekreto, kial tiom da infektitoj estas tiel dirite sensimptomaj.

"Se vi ricevos malpli grandan dozon de la viruso, via korpo plej verŝajne povos prizorgi kaj forigi ĝin. Vi estas infektita, sed vi havas sensimptoman infekton. Ĉikaze tre probable vi eĉ ne havos altan virusan ŝarĝon. Tio signifas, ke malpli altaj virusaj ŝarĝoj rilatas al malpli grava malsano", klarigis infekta kuracistino kaj profesorino ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Francisko. Esploristoj ĵonglas per du konceptoj por klarigi la eblajn pozitivajn ecojn de protektaj maskoj, nome virusa dozo kaj virusa ŝarĝo. La virusa dozo estas la kvanto de viruso, kiun oni ricevas, kiam oni kontaktas infektitan homon, tio estas, antaŭ ol eksplodas la propra infekto. La virusa ŝarĝo estas la kvanto de viruso, kiun oni havas en sia korpo dum infekto. Studaĵoj (sed ne ĉiuj) konfirmis, ke la virusa ŝarĝo estas des pli alta, ju pli malbona estas la sanstato de la paciento.

La sciencistino publikigis kune kun kolego materialon pri la ligo inter virusa ŝarĝo kaj protektaj maskoj. Ili prezentis la teorion, ke neperfektaj maskoj povas esti similaj al tio, kio okazas post vakcinado por provoki imunan respondon. Se la virusa dozo estas sufiĉe malgranda, ĝi eble ne kaŭzas la malsanon, sed ĝi tamen povas provoki imunan respondon.

La sciencistoj rimarkis interesan fakton. En lokoj kaj situacioj, kie la portado de maskoj estis deviga, la indico de sensimptoma infekto estis ĝis 80 procentoj inter la infektitoj, sed en la statistikoj pri tuta Usono tiu indico situis averaĝe ĉe nur 40%.

Laŭ la sciencistoj, la masko evidente filtras certan dozon de iuj virusaj partikloj, sed tamen iu parto penetras en la korpon. Kaj ĉi tiu malmulto ekigas deziratan imunan respondon similan al tiu de vakcinado. La rezulto estas imuna individuo. Sciencistoj komparas tiun funkcion kun la tiel nomata variolado. Tio estis kutime la procezo imunigi individuon antaŭ la malkovro de vakcino mem. Tiutempe homoj estis intence elmetitaj al malgrandaj pecoj de variolo-infektitaj substancoj - kiel krustoj - kaj tiel akiris imunecon al ĉi tiu mortiga malsano en plej bona kazo.

Samtempe tiel funkciantaj maskoj klarigus, kial iuj homoj neniam havis simptomojn de kovim-19, sed tamen havas antikorpetojn. Tamen ambaŭ esploristoj agnoskas, ke necesos kelkaj testoj kaj pliaj esploroj por konfirmi tiun teorion.

Samtempe, la sciencistino atentigas, ke ni ankoraŭ ne povas regi kiam, ĉu kaj kiom da virusaj dozoj ni ricevas en la korpon. Sekve, laŭ ŝi, estas plej sekure konservi fizikan distancon, observi higienajn regulojn kaj porti maskon. Eble ĝi vakcinas nin, ĉu ne?

Pri la vakcin-simila efiko de protektaj maskoj On the vaccine-like effect of protective masks О вакциноподобном действии защитных масок