×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Pri la Induso-Civilizacio

Pri la Induso-Civilizacio

Kiam mi decidis skribi pri la Induso-Civilizacio (aŭ Civilizacio de la Indusa Valo), mi serĉis ĝin en la E-Vikipedio, kiel mi ofte faras kiam mi volas skribi tekston por la Esperanta Retradio. Mi fakte vidis artikolon pri tiu temo, tamen mi konstatis, ke strange la teksto temas pli pri la arjoj kaj pri postaj kulturoj ol pri la menciita civilizacio. Krome la artikolo enhavas plurajn erarojn. Do valoras la penon doni kelkajn pliajn informojn pri tiu antikvega civilizacio.

Tamen unue dirindas, ke ekzistas pri ĝi – kiel ankaŭ pri la arjanoj kaj la antikva Hindio – pluraj teorioj (kp. mian artikolon de la 15-a de marto de 2015 pri sanskrito). Mi prezentos la teorion plej amplekse kaj internacie akceptitan.

Vidu la plej gravajn informojn donitajn en la germanlingva Vikipedio (kiu ankaŭ mencias aliajn teoriojn, sed ne konsentas kun ili).

La bronzepoka Indusa kulturo aŭ Indusa civilizacio estis unu el la plej fruaj urbaj civilizacioj. Ĝi ekzistis proksimume en la jaroj 2800-1800 a.K. laŭ la rivero Induso en la nordokcidento de la hinda subkontinento. Ĝi ampleksis preskaŭ la tutan nuntempan Pakistanon kaj partojn de Hindio kaj Afganio, entute 1.250.000 km². Tiel ĝi okupis pli grandan areon ol antikva Egiptio kune kun Mezopotamio.

Ĝis nun estis identigitaj pli ol 1050 arkeologiaj trovejoj, ĉefe laŭ la Induso kaj la rivero Ghaggar. Oni malkovris pli ol 140 antikvajn urbojn kaj setlejojn. La du plej grandaj urbaj centroj de tiu civilizacio estis verŝajne Harapo (pro tio ĝi ankaŭ estas nomita Harapa Kulturo) kaj Mohenjo-Daro. Ne nur ekzistis urboj, sed la homoj de tiu kulturo konis arkitekturon kaj regularan planadon de urboj, en kiuj eĉ estis pavimitaj stratoj. En ĝia plej prospera periodo ĝi probable nombris pli ol kvin milionojn da homoj.

La plej bone esplorita loko estas Mehrgarh, kiu datiĝas de ĉirkaŭ 6500 a.K. En tiu tempo la kamparanoj jam kultivis tritikon kaj domestikis bovon. Ekde ĉirkaŭ 5500 a.K. ili uzis ankaŭ ceramikajn produktojn, kaj ekde proksimume 4000 a.K. kultivis sezamon, daktilojn kaj kotonon, kaj malsovaĝigis la akvo-bubalon.

Dum pli ol 700 jaroj la homoj de la Induso-Civilizacio vivis en prospero, kaj iliaj metiistoj faris produktojn de granda beleco kaj kvalito. Ekde ĉirkaŭ 2000 a.K. ŝajne ekestis gravaj problemoj, kies naturo estas nekonata .. [...] La grandaj urboj estis forlasitaj kaj la restintaj malnoviĝis. Ĉirkaŭ 1800 a.K. plej multaj urboj jam estis malplenaj. En la sekvaj jarcentoj, la memoroj kaj atingoj de la Induso-kulturo - kontraste al la kulturoj en Egiptio kaj Mezopotamio - tute perdiĝis. La kialoj de la malapero estas malklaraj.

Krom tio oni ne scias de kie tiu popolo estis veninta (do ĉu ĝi ekzemple estis hindeŭropa popolo), kiun lingvo ĝi parolis, kaj oni ne scias, ĉu la signoj kiuj ekzistas sur kelkaj objektoj estas literoj. Ĝis nun oni ne eltrovis ilian signifon.

Pri la Induso-Civilizacio

Kiam mi decidis skribi pri la Induso-Civilizacio (aŭ Civilizacio de la Indusa Valo), mi serĉis ĝin en la E-Vikipedio, kiel mi ofte faras kiam mi volas skribi tekston por la Esperanta Retradio. When I decided to write about the Indus Civilization (or Civilization of the Indus Valley), I searched for it in the E-Wikipedia, as I often do when I want to write a text for the Esperanto Internet Radio. Mi fakte vidis artikolon pri tiu temo, tamen mi konstatis, ke strange la teksto temas pli pri la arjoj kaj pri postaj kulturoj ol pri la menciita civilizacio. I actually saw an article on that topic, however I found that strangely the text is more about the Aryans and about later cultures than about the mentioned civilization. Krome la artikolo enhavas plurajn erarojn. In addition the article contains several errors. Do valoras la penon doni kelkajn pliajn informojn pri tiu antikvega civilizacio. So it is worth the effort to give some more information about that ancient civilization.

Tamen unue dirindas, ke ekzistas pri ĝi – kiel ankaŭ pri la arjanoj kaj la antikva Hindio – pluraj teorioj (kp. However, it must first be said that there are several theories about it - as well as about the Aryans and ancient India (cf. mian artikolon de la 15-a de marto de 2015 pri sanskrito). my article of March 15, 2015 on Sanskrit). Mi prezentos la teorion plej amplekse kaj internacie akceptitan. I will present the theory most widely and internationally accepted.