×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Por ne tro timi kaj pli vivi

Por ne tro timi kaj pli vivi

Dum malfacilaj situacioj kiel tiu ĉi nuna ni ĉiam devus profiti sciencajn datumojn el diversaj lokoj de la mondo, kaj ricevinte ilin ni devus modifi niajn kondutmanierojn. Sen sufiĉa scio ni komence pro la timo pri la malsaniĝo kaŭzita de SARS-CoV-2-viruso prudente fermiĝis en niaj domoj. Nun ni scias multe pli. Germanio ekde la 4-a de majo malfermas siajn lernejojn. Prave. Kiam infanoj povos lerni, iliaj gepatroj povos reveni al sia laboro. Laŭ datumoj el liberaj socioj de Usono, Anglio, Finnlando, Germanio, Belgio kaj eĉ el Hispanio kaj Italio rezultas, ke infanoj tute ne apartenas al riska grupo.

Laŭ plej novaj donitaĵoj ĝenerale la letaleco inter infektitaj homoj estas malpli granda ol unu procento! Tio signifas, ke pli ol 99 procentoj da infektitoj travivas. Bonvolu rimarki, ke ĝis nun la tuta mondo ne fermis en domoj la tutajn popolojn pro ĉiujaraj gripsezonoj, kaj pro aliaj malsanoj, kiuj kaŭzas kutime kompareblajn kaj eĉ multe pli grandajn nombrojn da viktimoj. Kompreneble eĉ tiuj nombroj estas ĉiukaze dolorigaj precipe por tiuj el ni, kies proksimuloj forpasas. Ankaŭ vojakcidentoj signifas la partoprenon en siaspeca loterio, pri kio mi konscias kiel ĉiutaga ŝoforo aŭ kiel pasaĝero de aŭtomobilo. Neniu pro tiuj multnombraj akcidentoj fermas aŭtovojojn.

La rezigno pri unu risko ofte kaŭzas la alian danĝeron, alian riskon, kiun ni devas poste alpreni. Sed nun kelkaj bonaj novaĵoj. Laŭ donitaĵoj devenantaj el plej bone esploritaj landoj (SudKoreio, Islando, Germanio, Danlando) la letaleco pro la menciita infektiĝo estas 20-oble pli malgranda ol premisis tion Monda Sanorganizo. 80 procentoj da homoj kun pozitiva esplorrezulto havas neniujn simptomojn. Eĉ 70-79-jaraĝuloj 60-procente apartenas al la sensimptomuloj. En la grupo de pli ol 80-jaruloj pozitive esploritaj eĉ 99 procentoj havis kunekzistantajn malsanojn, tiasence ili konsistgas t.n. mezuman letalecon en tiu ĉi grupo. Esploroj el la Stanford-, Oxford- kaj Helsinki-universitatoj montras nur frakciojn el procento de forpasoj rezulte de la infektiĝo.

Nur kelkloke en la mondo kaj pro diversaj kialoj homoj malsanis pli intense. Laŭ pluraj opinioj de kuracistoj, kiujn certe ne volas montri televidoj, kiuj eĉ esploris korpojn de mortintoj rezultas, ke temas pri relative ne tro damaĝa malsano virusa, konata jam delonge, kiun fakton la homo devus akcepti kaj alfronti. Bedaŭrinde la risko grandiĝas, kiam ekzistas akompanaj malsanoj. Se la minaco efektive kalkuliĝas en frakcioj de procentoj, ĉu ni rajtas fermi hospitalojn supozante iun cunamon de malsaniĝoj kaj malfaciligi sanservojn por aliaj homoj, kiuj kuracas sin jam de jaroj, kaj nun havas problemojn daŭrigi tion?

Por pritaksi riskon ni devus konsideri faktojn kaj alpreni ĝustajn decidojn, kiuj tiun riskon kaj ĉiujn konsekvencojn minimumigos. Kompare kun ĉefaj civilizaciaj malsanoj, la nombroj pri COVID ĉiutage al ni listigataj en amaskomunikiloj ne sonas speciale tragike, kvankam, kiel mi menciis, la vivo de ĉiu homo absolute estas por mi grava. Aliflanke la kreado de etoso pri timo kaj semado de paniko kondukas rekte al diversaj seriozaj malsanoj, pro kio kulpas ĉefe informdonantoj.

Tial ĉe la fino mi listigas la nomojn de kelkaj medicinspecialistoj (kies nomojn vi facile trovos rete), por ke vi povu ekkoni trankviligajn opiniojn pri la hodiaŭa monda virusproblemo. Temas pri d-roj: Tom Jefferson, Paul Offit, Didier Raoult, Frank Ulrich Montgomery, Pietro Vernazza, Sucharit Bhakdi, Wolfgang Wodarg, Joel Kettner, John Joannidis, David Katz, Dan Yamin, Yoram Lass, Yanis Roussel, Peter Goetzsche. Nia vivo indas pensadon kaj senĉesan demandadon por ne tro timi kaj pli vivi en ĉiuj cirkonstancoj.

Por ne tro timi kaj pli vivi Para não ter muito medo e viver mais Не слишком бояться и жить больше