×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Politikaj sintenoj kaj la cerbo

Politikaj sintenoj kaj la cerbo

En ĉiu jaro, kiam okazas balotado por nova Prezidento en Usono, la tuta mondo kun intereso ĝin akompanas, ĉar estas ĝenerala opinio, ke la usona politiko influas la tutan mondon. En la jaro 2020, tiu interesiĝo estis aparte forta, kaj la politikaj sintenoj de la usona popolo (kaj de multaj aliaj popoloj) kaŭzis sociajn streĉojn, manifestaciojn kaj eĉ konfliktojn. La homoj radikale dividiĝas en rigidajn kategoriojn de “respublikanoj” kaj “demokratoj”, en sufiĉe oponaj kampoj. Toleremaj kaj dialogaj pretecoj maloftiĝas. Unuavide, temas pri pure socia fenomeno, konstante komentata de politik-analizistoj kaj sociologoj.

Tamen, medicinistoj decidis siavice esplori tiun fenomenon, koncerne la reagojn de individuoj. Ili starigis la jenan, kuriozan demandon: “Ĉu la cerboj de respublikanoj kaj demokratoj funkcias same? Ĉu estas ia neŭro-funkcia diferenco inter ili?”

Por respondi tion, ili elpensis la jenan esploron. La rezulto publikiĝis en oktobro 2020 en dokumento de la usona Nacia Akademio de Sciencoj.

Oni ekzamenis per dinamika magnet-resonanco 38 mezaĝajn virojn kaj virinojn havantajn liberalajn aŭ konservativajn sintenojn. Ili devis spekti novajn filmetojn, politik-kampanjajn anoncojn kaj publikajn paroladojn rilatajn al politiko pri enmigrado. Ĉi tiu politiko inkluzivis la muron inter Usono kaj Meksiko, protektadon de infanoj de enmigrintoj, malpermeson de rifuĝintoj el muzulmanaj landoj kaj financan helpon al urboj kun sanktejoj. Post la spektado de ĉiu programero, partoprenantoj devis noti sian poenton, de 1 ĝis 5, rilate al la influo de la materialo je sia opinio pri tiu montrita afero.

La studo montris, ke la neŭronoj aktiviĝis, dum la spektado, en malsamaj lokoj de la frunta lobo, depende de tio, ĉu la homo estas respublikano aŭ demokrato. La antaŭa parto de la frunta lobo estas tiu parto de la cerbo, kiu funkcias por interpretado de raportaj enhavoj. La intensa funkciado de tiuj regionoj pliiĝas, kiam la montrita filmeto enhavas emociajn kaj moralinstigajn ŝarĝojn.

Kiel interpreti tiajn eltrovaĵojn? Kompreneble, la homa cerbo estas la homa pens-aparato. Niaj firmaj opinioj, kredoj, inklinoj kaj gustoj havas respondajn funkcilokojn en la cerbo. Sed ne ekzistas antaŭdetermino, ke ni devas konsenti aŭ malkonsenti pri io ajn. Eble oni povas eduki la cerbon ankaŭ direkte al toleremo, kunsentemo kaj fleksebleco en juĝado.

Ankoraŭ longan vojon sciencistoj havas antaŭ si: plene kompreni la homan cerbon, nome la plej komplikan konatan strukturon en la universo.

Politikaj sintenoj kaj la cerbo Political attitudes and the brain Политические взгляды и мозг