×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Pli frue geedziĝi dum kriza epoko

Pli frue geedziĝi dum kriza epoko

Se en la tempo de naskiĝo la ĝenerala situacio estis malbona, tiam la homoj mallongigis sian unuopajn vivofazojn: Tion eltrovis viena antroprologino kune kun kolegoj. Alta mortonteco en sia socia medio dum la unuaj kvin vivojaroj ekzemple en la antaŭpasinta jarcento igis la homojn en Belgio geedziĝi kelkajn jarojn pli frue.

En la mezo de la 19-a jarcento, kelkajn jardekojn post kiam la industria revolucio ŝanĝis la sociajn strukturojn en la lando, la belgoj suferis pro malsato: Ĉar la loĝantaro kreskis pli rapide ol la agrikultura produktado, nutraĵoj malabundis. En la jaro 1845 terpoma fungomalsano detruis 90 procentojn de la terpoma rikolto, ankaŭ en la sekvaj jaroj la rikoltitaj kvantoj estis je triono pli malaltaj ol antaŭe. Krome malbona vetero en la jaro 1846 duonigis la rikolton de sekalo kaj ankaŭ la rikolto de tritiko restis subaveraĝa.

La homoj ne havis sufiĉe por manĝi kaj la mortonteco kreskis parte je 40 procentoj. La krizo trafis la unuopajn regionojn malegale forte: En kelkaj komunumoj travivis ekzemple en la jaro 1847 ĉiuj loĝantoj, dum en aliaj komunumoj aperis 10 procentoj da mortokazoj.

La esploristoj komparis surbaze de datumoj el popolnombradoj, enskriboj en la personaj registroj kaj el jarlibroj, la vivohistorion de homoj kiuj tiam estis naskitaj en pli aŭ malpli forte trafitaj komunumoj. Laŭ la "teorio de vivohistorio" tiuj kiuj siajn unuajn vivojarojn estis pasigintaj en kriza regiono, devis trakuri siajn pli postajn vivofazojn pli rapide. Kaj tio vere okazis, diras la esploristoj: Viroj kaj virinoj kiuj kiel beboj kaj infanetoj vivis en komunumo kun alta mortonteco, geedziĝis averaĝe je du ĝis tri jaroj pli frue ol tiuj kiuj plenkreskis en malpli trafitaj komunumoj. Ĉar la naskado de infanoj dum tiu epoko estis malvaste kunligita kun geedzeco, ili do pli frue havis idojn kaj trakuris ankaŭ aliajn vivofazojn pli frue, opinias la esploristoj: Se minacas pli frua morto, la homoj pli vivas en kaj por la aktuala momento kaj ili "plenumas" aferojn antaŭ ol povus esti tro malfrue. Ĉar la fenomeno manifestiĝas jam en plej frua infanaĝo kaj eble jam en la patrina sino, la esploristoj konjektas biologian fonon por tio ke vivominacaj krizoj plirapidigas la vivon.


Pli frue geedziĝi dum kriza epoko Get married earlier during a time of crisis Trouw eerder in tijden van crisis Выйти замуж раньше во время кризиса

Se en la tempo de naskiĝo la ĝenerala situacio estis malbona, tiam la homoj mallongigis sian unuopajn vivofazojn: Tion eltrovis viena antroprologino kune kun kolegoj. If at the time of birth the general situation was bad, then people shortened their individual life phases: This was discovered by a Viennese anthropologist together with colleagues. Alta mortonteco en sia socia medio dum la unuaj kvin vivojaroj ekzemple en la antaŭpasinta jarcento igis la homojn en Belgio geedziĝi kelkajn jarojn pli frue. High mortality in their social environment during the first five years of life for example in the previous century caused the people in Belgium to get married a few years earlier.

En la mezo de la 19-a jarcento, kelkajn jardekojn post kiam la industria revolucio ŝanĝis la sociajn strukturojn en la lando, la belgoj suferis pro malsato: Ĉar la loĝantaro kreskis pli rapide ol la agrikultura produktado, nutraĵoj malabundis. In the middle of the 19th century, a few decades after the industrial revolution changed the social structures in the country, the Belgians suffered from hunger: As the population grew faster than agricultural production, food was scarce. En la jaro 1845  terpoma fungomalsano detruis 90 procentojn de la terpoma rikolto, ankaŭ en la sekvaj jaroj la rikoltitaj kvantoj estis je triono pli malaltaj ol antaŭe. Krome malbona vetero en la jaro 1846 duonigis la rikolton de sekalo kaj ankaŭ la rikolto de tritiko restis subaveraĝa.

La homoj ne havis sufiĉe por manĝi kaj la mortonteco kreskis parte je 40 procentoj. La krizo trafis la unuopajn regionojn malegale forte: En kelkaj komunumoj travivis ekzemple en la jaro 1847 ĉiuj loĝantoj, dum en aliaj komunumoj aperis 10 procentoj da mortokazoj. The crisis hit the individual regions unequally: in some communities, for example, in 1847 all the inhabitants survived, while in other communities 10 percent of deaths occurred.

La esploristoj komparis surbaze de datumoj el popolnombradoj, enskriboj en la personaj registroj kaj el jarlibroj, la vivohistorion de homoj kiuj tiam estis naskitaj en pli aŭ malpli forte trafitaj komunumoj. The researchers compared, based on data from censuses, entries in personal records and yearbooks, the life history of people who were then born in more or less severely affected communities. Laŭ la "teorio de vivohistorio" tiuj kiuj siajn unuajn vivojarojn estis pasigintaj en kriza regiono, devis trakuri siajn pli postajn vivofazojn pli rapide. According to the "theory of life history" those who had spent their first years of life in a crisis region had to go through their later life phases more quickly. Kaj tio vere okazis, diras la esploristoj: Viroj kaj virinoj kiuj kiel beboj kaj infanetoj vivis en komunumo kun alta mortonteco, geedziĝis averaĝe je du ĝis tri jaroj pli frue ol tiuj kiuj plenkreskis en malpli trafitaj komunumoj. Ĉar la naskado de infanoj dum tiu epoko estis malvaste kunligita kun geedzeco, ili do pli frue havis idojn kaj trakuris ankaŭ aliajn vivofazojn pli frue, opinias la esploristoj: Se minacas pli frua morto, la homoj pli vivas en kaj por la aktuala momento kaj ili "plenumas" aferojn antaŭ ol povus esti tro malfrue. Because the birth of children during that time was closely linked to marriage, they had offspring earlier and went through other stages of life earlier, the researchers believe: If death threatens earlier, people live longer in and for the present moment and they “performs” things before it might be too late. Ĉar la fenomeno manifestiĝas jam en plej frua infanaĝo kaj eble jam en la patrina sino, la esploristoj konjektas biologian fonon por tio ke vivominacaj krizoj plirapidigas la vivon. Because the phenomenon manifests itself already in early childhood and possibly already in the mother's womb, the researchers speculate a biological background for life-threatening crises to speed up life.