×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Pli da voĉaj kontaktoj en Esperanto

Pli da voĉaj kontaktoj en Esperanto

La kronvirusa pandemio en la tuta mondo draste ŝanĝas nian vivon, precipe la sociajn rilatojn. Homoj nun ne plu kunvenu, ĉu amase en futbala stadiono aŭ en teatro, ĉu grupe en salono por ekzemple ekzerci kantojn por ĥorkoncerto. Kaj eĉ interparoloj kun najbaroj okazu en distanco de kelkaj metroj. Vizitoj de familianoj ne okazu. En vendejoj oni laŭeble evitu pagi kontante, sed oni uzu bankomat-karton sen bezono entajpi kodon.

Flugvojaĝoj estas evitendaj kaj por vojaĝoj en trajnoj aŭ aŭtobusoj oni atentu distancon al aliaj kunvojaĝantoj kaj oni portu maskon kiu kovras buŝon kaj nazon por protekti sin kaj aliajn homojn kontraŭ infektiĝo per la kronviruso. La publika vivo tiel lamas.

Tamen la vivo daŭras, sed aliforme. La sociaj kontaktoj nun okazas tra la komunikaj retoj: per telefono, televido, interreto. Subite ekestis novaj formoj kiel kunveni virtuale kaj kiel entrepreni komunajn agadojn. Tio povas esti videokonferencoj aŭ komuna muzikado tra la interreto.

Kio validas por la granda mondo, tio validas ankaŭ por nia laŭnombre malgranda Esperantujo. Kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj devas esti nuligataj kaj tiel Esperanto perdas sian bazan aplikon, nome la rektan interparoladon inter homoj el plej diversaj mondopartoj. Ankaŭ al ni E-parolantoj momente nur restas la ebleco uzi la teknikajn rimedojn por almenaŭ virtuale kunveni.

Kaj eblas ankaŭ aŭskulti la voĉojn de aliaj E-parolantoj en jutubaj filmetoj aŭ en sonregistraĵoj kiel ĉi tie en la Esperanta Retradio. Pro la nuligo de realvivaj renkontiĝoj la intereso por parolado kaj aŭskultado en Esperanto tra la teknikaj kanaloj kreskas. Mi konstatas tion per kreskanta nombro de aŭskultantoj ekde la komenco de la krizo, kaj kreskas ankaŭ la nombro de parolantoj en la RetRadio. Ankaŭ plilongiĝas la sonartikoloj kaj rakontoj.

Ĉio tio montras ke rilate al la parolado de Esperanto okazis paradigma ŝanĝo: Dum origine la lingvo estis konceptita por ĉefe skriba uzo kaj ke tial parola uzo ne tre bone evoluis, nun estas granda la defio paroli la lingvon tiel klare ke ĝi povas esti komprenata de homoj kun plej diversaj lingvaj fonoj. Tio signifas ke necesas pli klare difini la fonologian sistemon de Esperanto kaj instrui la ĝustan prononcon ekde la unua leciono por eviti akĉenton. Tio kaŭzos kompreneble problemon ĉe tiuj lernantoj kiuj ja interesiĝas pri Esperanto pro scivolemo, sed kiuj ne intencas vere paroli ĝin.

Sed fine ja nur parolemaj homoj volas partopreni en la E-movado, do en la socia vivo de Esperanto. Ne plu tiom gravas dissendi bele presitan "organon", sed starigi voĉajn kontaktojn helpe de la interreto. Bonŝance ekzistas kelkaj videoblogistoj kiel ekzemple Evildea el Aŭstralio kiuj plenumas tiun taskon, sed necesas tiaj parolantoj en ĉiuj partoj de la mondo.

La kronvirusa pandemio evidentigis al ni ke ni estas unu homaro sur nia planedo. Se ni deziras ke Esperanto pluvivu, tiam la lingvo devas esti vere universala. Ekzemple devus aperi E-parolantoj en la interreto kiuj rakontas pri travivaĵoj el la propra lando. Tio povus krei ian "familian senton" en la tutmonda E-komunumo. La Esperanta RetRadio kontribuos al tio.


Pli da voĉaj kontaktoj en Esperanto More voice contacts in Esperanto

La kronvirusa pandemio en la tuta mondo draste ŝanĝas nian vivon, precipe la sociajn rilatojn. The coronary pandemic around the world is drastically changing our lives, especially social relations. Homoj nun ne plu kunvenu, ĉu amase en futbala stadiono aŭ en teatro, ĉu grupe en salono por ekzemple ekzerci kantojn por ĥorkoncerto. People now no longer gather, either en masse in a football stadium or in a theater, or in groups in a hall for example to rehearse songs for a choir concert. Kaj eĉ interparoloj kun najbaroj okazu en distanco de kelkaj metroj. And even conversations with neighbors take place at a distance of a few meters. Vizitoj de familianoj ne okazu. Visits by family members should not take place. En vendejoj oni laŭeble evitu pagi kontante, sed oni uzu bankomat-karton sen bezono entajpi kodon. In stores, you should avoid paying cash as much as possible, but you should use an ATM card without having to enter a code.

Flugvojaĝoj estas evitendaj kaj por vojaĝoj en trajnoj aŭ aŭtobusoj oni atentu distancon al aliaj kunvojaĝantoj kaj oni portu maskon kiu kovras buŝon kaj nazon por protekti sin kaj aliajn homojn kontraŭ infektiĝo per la kronviruso. Flight trips should be avoided and for journeys on trains or buses one should pay attention to distance from other fellow travelers and wear a mask covering mouth and nose to protect oneself and other people from infection with the crown virus. La publika vivo tiel lamas. Public life is so lame.

Tamen la vivo daŭras, sed aliforme. Yet life goes on, but differently. La sociaj kontaktoj nun okazas tra la komunikaj retoj: per telefono, televido, interreto. Social contacts now take place through communication networks: by telephone, television, internet. Subite ekestis novaj formoj kiel kunveni virtuale kaj kiel entrepreni komunajn agadojn. Suddenly new forms arose of how to meet virtually and how to undertake joint activities. Tio povas esti videokonferencoj aŭ komuna muzikado tra la interreto. This can be video conferencing or sharing music over the internet.

Kio validas por la granda mondo, tio validas ankaŭ por nia laŭnombre malgranda Esperantujo. What is true for the big world is also true for our small Esperanto world. Kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj devas esti nuligataj kaj tiel Esperanto perdas sian bazan aplikon, nome la rektan interparoladon inter homoj el plej diversaj mondopartoj. Congresses and other meetings must be canceled and thus Esperanto loses its basic application, namely the direct conversation between people from all over the world. Ankaŭ al ni E-parolantoj momente nur restas la ebleco uzi la teknikajn rimedojn por almenaŭ virtuale kunveni. We E-speakers also currently have the opportunity to use the technical means to at least virtually meet.

Kaj eblas ankaŭ aŭskulti la voĉojn de aliaj E-parolantoj en jutubaj filmetoj aŭ en sonregistraĵoj kiel ĉi tie en la Esperanta Retradio. And it is also possible to listen to the voices of other E-speakers in YouTube videos or in sound recordings like here on the Esperanto Internet Radio. Pro la nuligo de realvivaj renkontiĝoj la intereso por parolado kaj aŭskultado en Esperanto tra la teknikaj kanaloj kreskas. Due to the cancellation of real-life meetings, the interest in speaking and listening in Esperanto through the technical channels is growing. Mi konstatas tion per kreskanta nombro de aŭskultantoj ekde la komenco de la krizo, kaj kreskas ankaŭ la nombro de parolantoj en la RetRadio. Ankaŭ plilongiĝas la sonartikoloj kaj rakontoj.

Ĉio tio montras ke rilate al la parolado de Esperanto okazis paradigma ŝanĝo: Dum origine la lingvo estis konceptita por ĉefe skriba uzo kaj ke tial parola uzo ne tre bone evoluis, nun estas granda la defio paroli la lingvon tiel klare ke ĝi povas esti komprenata de homoj kun plej diversaj lingvaj fonoj. All this shows that in relation to the speaking of Esperanto there has been a paradigm shift: While originally the language was conceived for mainly written use and that therefore oral use has not evolved very well, now there is a great challenge to speak the language so clearly that it can be understood. people with a wide variety of language backgrounds. Tio signifas ke necesas pli klare difini la fonologian sistemon de Esperanto kaj instrui la ĝustan prononcon ekde la unua leciono por eviti akĉenton. This means that it is necessary to define the phonological system of Esperanto more clearly and to teach the correct pronunciation from the first lesson to avoid an accent. Tio kaŭzos kompreneble problemon ĉe tiuj lernantoj kiuj ja interesiĝas pri Esperanto pro scivolemo, sed kiuj ne intencas vere paroli ĝin.

Sed fine ja nur parolemaj homoj volas partopreni en la E-movado, do en la socia vivo de Esperanto. But in the end, only talkative people want to take part in the Esperanto movement, that is, in the social life of Esperanto. Ne plu tiom gravas dissendi bele presitan "organon", sed starigi voĉajn kontaktojn helpe de la interreto. It is no longer so important to broadcast a beautifully printed "organ", but to establish voice contacts with the help of the internet. Bonŝance ekzistas kelkaj videoblogistoj kiel ekzemple Evildea el Aŭstralio kiuj plenumas tiun taskon, sed necesas tiaj parolantoj en ĉiuj partoj de la mondo.

La kronvirusa pandemio evidentigis al ni ke ni estas unu homaro sur nia planedo. The coronary pandemic has made it clear to us that we are one humanity on our planet. Se ni deziras ke Esperanto pluvivu, tiam la lingvo devas esti vere universala. If we want Esperanto to survive, then the language must be truly universal. Ekzemple devus aperi E-parolantoj en la interreto kiuj rakontas pri travivaĵoj el la propra lando. Tio povus krei ian "familian senton" en la tutmonda E-komunumo. This could create a kind of "family feeling" in the global Esperanto community. La Esperanta RetRadio kontribuos al tio.