×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Pli da naskoj dum somero

Pli da naskoj dum somero

Ekde la 1970-aj jaroj en Germanio naskiĝas pli da infanoj dum somero ol dum printempo. Por tiu ŝanĝo sciencistoj havas multajn teoriojn. Povus esti influo de la agrikulturo, biologiaj faktoroj aŭ la klimata ŝanĝo.

Jen tendenco: Plej multaj beboj en Germanio naskiĝas dum la monatoj julio, aŭgusto kaj septembro. Kial? Tiu tendenco aperis nur antaŭ 40 jaroj, antaŭe plej multaj infanoj naskiĝis dum la fruaj monatoj de la jaro. Ĉu tuta socio ŝanĝiĝis en siaj seksaj kutimoj? Aŭ ĉu respondecas mediaj influoj? Ankaŭ tie esploristoj staras antaŭ enigmo.

En la jaro 2019 naskiĝis en la plej forta monato julio averaĝe ĉirkaŭ 20 procentoj pli da infanoj en tago ol dum la malforta naskomonato decembro: Dum julio estis averaĝe 2344 naskoj en tago, dum decembro estis 1935 naskoj. Ankoraŭ ĝis la 1970-aj jaroj la distribuo aspektis alie: Tiam februaro, marto kaj aprilo estis la plej fortaj monatoj.

Ke dum antaŭaj epokoj plej multaj infanoj naskiĝis dum printempo, tion kelkaj ekspertoj klarigas tiel, ke la socio estis pli forte karakterizita de la agrikulturo kaj estis influata de la rikolta sezono. Se dum somero estis antaŭvideble ke la rikolto estos bona, tiam oni povis disponi pri la materialaj rimedoj por havi kroman infanon kiu naskiĝis tiam naŭ monatojn poste, nome dum printempo. Kaj seksumado antaŭ la geedzeco estis krome pli forte tabuigita. Pro tio pli da infanoj estis generitaj post la nuptofesto. Kaj tio okazis ofte dum somero.

La ŝanĝo okazis ankaŭ en periodo kiam la tradicio malfortiĝis kaj post kiam dum la 1960-aj jaroj estis aperinta la kontraŭkoncipa pilolo. Ankaŭ aliaj metodoj por preventi gravedecon fariĝis pli popularaj. La kvoto de nedezirataj gravedecoj malkreskis. Naskoj fariĝis pli planeblaj. Tio tamen estus argumento por printempaj naskoj. Do estas kontraŭdiroj en tiu teorio.

Aliaj hipotezoj vidas biologiajn faktorojn, ekzemple la kvaliton de la spermo aŭ mediajn influojn kiel longecon de la tago kaj enradiadon de la suno. Alia esploristo supozas ke la klimata ŝanĝo kaŝiĝas malantaŭ la fenomeno de la someraj naskoj. Se dum la tagoj ĉirkaŭ la genero estas aparte varmege, tiam aperas pli da misnaskoj. En pli kaj pli varmega mondo, kun pli da ondoj de varmego, aperos tial tendenco je malpli da sukcesaj gravedecoj dum somero kaj tiel malpli da naskoj dum printempo.

Tiu ŝanĝo de la fortaj naskomonatoj ne estas pure germana fenomeno. Plej multaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ Usono travivis tiun ŝanĝon.

La monato de naskiĝo povas havi tre gravajn efikojn pri la vivo de homo. Laŭ studaĵo de norvegaj esploristoj pli junaj infanoj tendence pli malfacile lernas en la klaso. Alia studaĵo indikas kuntekston inter monato de naskiĝo kaj vivodaŭro: Laŭ tio aŭtunaj infanoj vivas averaĝe pli longe ol printempaj infanoj.