×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Pli da migrado pro la klimata varmiĝo

Pli da migrado pro la klimata varmiĝo

Sekecoj, ŝtormegoj, inundoj: Ŝanĝoj de la medio kaŭzitaj de la klimata ŝanĝo povas plifortigi migradon. Kiel forte, tio tamen forte dependas de la ekonomia kaj politika situacio de lando. Tio legeblas en supervida studaĵo.

Aŭstraj sciencistoj tiucele prilumigis en 30 diversaj studaĵoj pri unuopaj landoj la kuntekston en ŝanĝoj de medio, de socipolitikaj faktoroj kaj migradoj. En tiuj studaĵoj ne nur temis pri la influo de longtempaj klimataj ŝanĝoj, sed ankaŭ pri efikoj de ekstremaj veteraj eventoj, ekzemple de ŝtormegoj.

En granda parto de la analizitaj studaĵoj konfirmiĝis kunteksto inter ŝangoj de medio kaj migradoj, skribas la esploristoj en faka ĵurnalo. Trivialaj tiuj reciprokaj efikoj tamen ne estas - la bildo pri rifuĝantoj pro la klimato kiuj volas atingi Eŭropon aŭ Usonon estas ofte tro simpla. La migrado pro mediaj ŝanĝoj dependas ĉiam de vico da ekonomiaj kaj socipolitikaj faktoroj, akcentas la esploristoj.

Ili trovis klarajn pruvojn por tio ke ŝanĝoj en medio kondukas al migrado ene de la koncernaj landoj, aŭ al migradaj movoj al aliaj ŝtatoj kun malalta kaj meza vivenspezo - kaj ne al limtransira migrado al landoj kun alta vivenspezo. Trafitaj popolgrupoj laŭ la analizoj ofte transloĝiĝas al lokoj ene de la propra regiono kaj ili ankaŭ revenas post relative mallonga tempo al sia devenloko.

Aparte klare montriĝis la kunteksto inter mediaj influoj kaj migrado en studaĵoj kiuj koncentriĝis pri landoj kun meza nivelo de bonfarto. "Se troviĝas malmulte da bonfarto, tiam ofte mankas rimedoj kiuj necesas por migrado, precipe por translima migrado", akcentis la estro de la sciencista grupo. Pli fortaj estas la efikoj de la mediaj ŝanĝoj ankaŭ en landoj en kiuj pli granda parto de la loĝantaro dependas de la agrikulturo kaj tiel ankaŭ de la medio", li klarigas. Aliflanke en landoj kun pli alta averaĝa nivelo de bonfarto la homoj ofte havas pli bonajn eblecojn protekti sin kontraŭ ŝanĝoj en medio. Sed eĉ tie povas aperi migrado pro la medio, kiel montriĝas ĉe la ekzemplo de Usono kie la ŝtormego Katrina en la jaro 2005 fortiris multajn homojn el la trafitaj regionoj.

Landoj kiuj estas aparte minacataj de la klimata ŝanĝo kaj en kiuj aperos la migrado pro mediaj influoj, estas latina Ameriko kaj Karibio, pluraj afrikaj landoj sude de la Saharo kaj multaj sudaj aziaj landoj. Tie la loĝantaro estas aparte forte en danĝero, diras kunaŭtorino de instituto pri demografio.

Depende de la speco de la mediaj danĝeroj la efikoj pri la migradaj movoj estas malsamaj, pluraj danĝeroj povas reciproke plifortigi sin. Tiel ŝanĝoj de temperaturo havas la plej fortan influon pri la migrado, sed ankaŭ rapide aperantaj naturaj katastrofoj kaj ŝanĝiĝantaj kvantoj da pluvo ludas gravan rolon. La esploristoj referencas tie precipe al etkamparanoj kiuj ege bezonas stabilajn klimatajn kondiĉojn kaj kiuj apenaŭ havas kapacitojn por adaptiĝi.

Vide al plialtiĝantaj tutteraj averaĝaj temperaturoj la esploristoj antaŭvidas pli altan migradon pro medio. Kiel plej bonan vojon protekti la homojn en la regionoj kiuj estos trafitaj de mediaj ŝanĝoj kunaŭtoro nomas la stabiligon de la monda klimato, do la rapidan redukton de la enaerigo de varmdomaj gasoj el la forbruligo de fosiliaj energiportantoj. Migrado laŭ li ja povas esti efika adaptiĝa strategio, sed "plej ofte ĝi okazas nelibervole kaj estas akompanata de neakceptebla suferado de homoj." Ĝi estas neakceptebla ĉar ĝi estas vere evitebla.

Pli da migrado pro la klimata varmiĝo Meer migratie als gevolg van de opwarming van het klimaat