×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Pli bonas laŭdi ol mallaŭdi

Pli bonas laŭdi ol mallaŭdi

Se temas pri kunlaboro en la klasĉambro, tiam laŭdo estas pli efika ol mallaŭdo. Tion montras trijara usona studaĵo, ĉe kiu estis observataj pli ol 2500 gelernantoj en aĝo de kvin ĝis dekdu jaroj.

La epokoj de la "nigra pedagogiko" bonŝance jam delonge estas pasintaj. Ke estas pli bone laŭdi infanojn ol puni ilin, pri tio hodiaŭ regas interkonsento. Tamen kelkaj pedagogoj avertas pri tro da bono. Ĉar se iu estas senĉese laŭdata, tiam la laŭdo ne plu valoras kaj perdas signifon. Krome laŭdo estu adekvata, ĉar nerealisma bildo pri si mem povus pli malfrue eĉ kaŭzi multe da streso. Krome - opinias kelkaj pedagogoj - kritiko kaj eraroj estas same gravaj por la lernprocezo.

La nova studaĵo de la esploristoj de la usona Brigham universitato tamen supozigas ke laŭdado okazas ankoraŭ nesufiĉe ofte, almenaŭ se temas pri kunlaboro en usonaj bazlernejoj. La esplorista teamo dum tri jaroj observis la instruadon en 19 bazlernejoj en la ŝtatoj Missouri, Tennessee kaj Utah. Tio estis entute 151 lernejaj klasoj kun 2536 gelernantoj en aĝo de kvin ĝis dekdu jaroj.

En la duono de la klasoj la geinstruistoj devis sekvi specialan instrukoncepton. Ĝi influu la konduton pozitive. Ĉe tio la infanoj jam estis antaŭe informitaj kiuj sociaj lertoj kaj kondutoj estas dezirataj en instruado, ekzemple aŭskultado kiam la instruisto parolas; levi la manon se oni havas ion por diri, kaj similaj aferoj - do aferoj kiuj por infanoj kiuj nur de antaŭ nelonge estis en lernejo estas kiel konate ofte aparte malfacile plenumeblaj. Se la infanoj obeas tiujn regulojn, tio ne estas konsiderata - kiel estas kutime plej ofte - kiel memkomprenebla, sed ili estas ĉe tiu metodo ankaŭ laŭdataj por tio. Al neadekvata konduto aliflanke la pedagogoj ne multe direktu atenton. La komparaj klasoj estis traktataj de siaj geinstruistoj kiel ĝis nun.

Eksteraj observantoj nombris en ambaŭ kazoj laŭdojn kaj mallaŭdojn. Kiel laŭdoj estis nombrataj ekskluzive konkretaj pozitivaj rimarkoj pri konduto kaj ne pri produktivo, kiel ekzemple "Tion la tuta klaso tre bone faris, vi sekvis la instrukciojn kaj mallaŭte starigis vin en unu vico." Malfortaj laŭdoj kiel "Bonege!" aŭ "Dankon" ne estis registrataj. Kiel mallaŭdoj estis konsiderataj ĉiuj negativaj eldiroj, riproĉoj kaj minacoj kiel "Kevin, mi diris al vi ke vi ĉesu ĵeti paperon!". Nekonkretaj rimarkoj kaj rigardoj ankaŭ en ĉi tiu kazo ne nombris.

Fine oni elkalkulis la proporcion inter laŭdoj kaj mallaŭdoj kaj kiel tio efikas al la kunlaboro. Jen montriĝis: Ju pli ofte okazis laŭdoj, des pli bone atentis la gelernantoj. En klasoj en kiuj estis pli da laŭdoj kaj apenaŭ mallaŭdoj, la kunlaboro estis pli alta je preskaŭ 30 procentoj, ol se nur malofte okazis laŭdoj aŭ se okazis precipe mallaŭdoj.

La laŭdo estas laŭ tio taŭga rimedo por plifortigi deziratan konduton dum instruado. Laŭ la esploristoj tio povus helpi precipe al tiuj infanoj kiuj jen kaj jen kondutas malplaĉe aŭ al tiuj kiuj havas malfacilaĵojn ĉe lernado. Ĉar pli fruaj studaĵoj jam estas montrintaj ke ekzistas kunteksto inter la kunlaboro en la instruado kaj la produktivo. Sur tiu vojo do la laŭdoj povus konduki fine ankaŭ al pli bonaj notoj. "Ĉiu ŝatas esti laŭdata por sia klopodoj", klarigas esploristo. "Tio estas grava rimedo por akceli la memvalorsenton de infanoj."