×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Planita regenerado de arbaro

Planita regenerado de arbaro

Kiam en mia proksimeco oni faligis arbaron, mi miris, ĉar dum kelkaj semajnoj oni plantis novajn arbojn, jam preparitaj en plantejo. Nia regiono en suda Bohemio revivas. Mi ne trovis la precizan nombron, kiom da hektaroj estas jam regeneritaj, sed la senĉesa arbofaligado kaj preskaŭ tuja regenerado trankviligis min. Ekestas multaj programoj por rekultivi nian naturon. La arbaro rapide kreskos (se estos pli da akvo) kaj nia naturo restariĝos. Tiun agadon reglamentas la leĝoj. Plue, oni subtenas tiun regeneradon, la arbarkultivantoj ne estas solaj, ankaŭ Eŭropa Unio helpas.

Se arbarestro en pasinteco bone laboris, li rapide rimarkis, ke la arbaro malsanas je ŝelskarabo. Li ordonis al sia adjunkto, ke li prenu segilon kaj faligu la malsanan arbon. Nuntempe homoj alkutimiĝis protesti kontraŭ ĉio, ne konsentas kaj defendas la naturon senpense. Pro tio la ŝelskarabo venkis kaj damaĝis grandan nombron da arbaroj. Ankaŭ pasintjaraj senpluvaj someroj malhelpis.

Finfine estas tempo solvi tiun problemon senkompate. La malsanaj kaj sekigitaj arboj falas helpe de monstroj nomataj "Harvestoro", tiu maŝino faligas trunkon, senŝeligas ĝin, tranĉas precizan longecon kaj ŝarĝas kamionojn, kiuj veturigas lignon for. La planita laboro estas farita, ankaŭ la rekultivado de arbaro daŭras.

Dum pasintaj jaroj la arbaro estis precipe la loko de produktado de ligno por vendi ĝin. La arbarestroj plantis ĉefe piceon, ĉar ĝi rapide kaj rekte kreskis. En la forstlernejo en mia naskiĝurbo Pisek ili provis kultivi aliajn arbotipojn, ekzemple abion Duglasan. Ankaŭ ĝi rapide kreskas, eĉ en duona tempo. Tiun ĉi vojon oni elektis. Nun oni rekultivas la arbaron per miksita arbaranĝo: meze de pinglarboj oni plantas folian kverkon, fagon kaj aceron. Tiu arbaro pli bone kontraŭstaras la ventegon. Sed tiu agado ne estas nova, jam antaŭ jardekoj oni plantis tiajn kompaktajn arbarojn.

Longe ankoraŭ daŭros la rekultivado de la arbaro. Ni – homoj – devas pli bone mastrumi la arbaron, protekti ĝian estontecon. Ni ne plu lasas la arbaron kreski sen subteno da homoj. La arbaro estas la loko por regeneri ankaŭ homojn, ni bezonas ĝian malvarmon, la branĉoj de arbo kiel brakoj de homo bonvenigas birdojn, kiujn belkantas super niaj kapoj. La loĝantoj reŝargiĝas en la naturo, verda koloro ĉirkaŭ ni plaĉas al ĉiuj, ne nur al esperantistoj. Se ne venos la katastrofoj el pasintaj jaroj.

Do mi forte kredas je la forta kaj vivanta natura medio, je niaj arbaroj, ne plu centjaraj, sed daŭraj. Eble mi ne plenumis la taskon paroli precize pri la regenerado de arbaro en nia lando, ĉar mankas statistiko pri forsta laboro. Jes, tiu temo interesas nin.

Planita regenerado de arbaro Planned forest regeneration

Kiam en mia proksimeco oni faligis arbaron, mi miris, ĉar dum kelkaj semajnoj oni plantis novajn arbojn, jam preparitaj en plantejo. When a forest was felled in my vicinity, I was amazed, because for a few weeks they planted new trees, already prepared in a plantation. Nia regiono en suda Bohemio revivas. Our region in southern Bohemia is coming back to life. Mi ne trovis la precizan nombron, kiom da hektaroj estas jam regeneritaj, sed la senĉesa arbofaligado kaj preskaŭ tuja regenerado trankviligis min. Ekestas multaj programoj por rekultivi nian naturon. La arbaro rapide kreskos (se estos pli da akvo) kaj nia naturo restariĝos. Tiun agadon reglamentas la leĝoj. Plue, oni subtenas tiun regeneradon, la arbarkultivantoj ne estas solaj, ankaŭ Eŭropa Unio helpas.