×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Paco komenciĝas en ni mem

Paco komenciĝas en ni mem

Sojle de nova kalendara jaro homoj haltas por iom mediti pri estonteco, kion ili spertos dum laŭvicaj dek du monatoj? Inter bondeziroj pri sano, feliĉo kaj prospero aperas ankaŭ paco. Pri paco homoj parolas, preĝas, batalas. La paco portas ĝojon, rideton, feliĉon, normalecon. Sed la pacon donas amo, amikemo, toleremo. La paco estas ebla, kiam homoj rimarkas aliajn homojn kiel posedantojn de la samaj rajtoj.

Vivante en paco la mondo profitas, iras antaŭen, prosperas kaj progresas. La garantio de la paco estas vero anoncita de ni. Tamen por ke la paco regu, homoj devus iom konsideri la vortojn, kiujn ili uzas, plej bone tamen ankoraŭ antaŭ ol ili tiajn virtojn uzos. La pacaj vortoj estas peti, danki, pardoni. Kelkfoje la kondiĉo de la paco estas momente silenti. Dum la silenta paŭzo homo gajnas tempon por pripensi, estingi siajn emociojn, kalkuli. Sed tiu paŭzo ne daŭru tro longe, ĉar povas esti, ke iu atendas nian reagon, nian respondon.

La pacaj ecoj estas pacienco, bonvolo, modesto. La sinonimo de la paco estas libereco, kiu libereco ne faras malbonon al iu alia. Por konservi la pacon estas necesaj difinitaj, ofte nevideblaj, limoj, interkonsentoj kaj bona leĝo. Ŝlosila vorto koncerne la pacon ŝajnas esti toleremo. Ĝi okazas, kiam ni kapablas respekti opiniojn, kredojn, gustojn de aliaj homoj, kiam tiuj principe diferecas aŭ eĉ konfliktas kun la niaj.

La sinonimo de toleremo estas komprenemo, indulgemo kaj pardonemo. Kial do estas tiel, ke ie la paco regas kaj aliloke ne? Homoj bezonas saĝecon, por kompreni, ke justeco ne signifas egalecon, ke por prosperi, oni devas ofte pli multe labori, peni, ŝviti, pli intense serĉi, pensi, pli longe atendi.

Kion povas fari ni mem, por vivi en la paco? Ĉiu homa ago kiel penso komence ekĝermas en la kapo de iu homo. En la kapo ĝi ankaŭ povas kreski, por sekve veni en la koron. Ni povas paroli pri la paco, preĝi intence al ĝi aŭ fine batali pri ĝi, ni mem farante la pacon - ni ja nomas nin pacaj batalantoj. Ĉiukaze do ni estas devigitaj fari iun penon, anstataŭ atendi, ke iu steleto falos mem al ni el la ĉielo. Paco komenciĝas en ni mem.


Paco komenciĝas en ni mem Peace begins within ourselves La paz comienza dentro de nosotros mismos.

Sojle de nova kalendara jaro homoj haltas por iom mediti pri estonteco, kion ili spertos dum laŭvicaj dek du monatoj? On the eve of a new calendar year, people stop to think a little about the future, what will they experience during the next twelve months? Inter bondeziroj pri sano, feliĉo kaj prospero aperas ankaŭ paco. Peace also appears among wishes for health, happiness and prosperity. Pri paco homoj parolas, preĝas, batalas. La paco portas ĝojon, rideton, feliĉon, normalecon. Sed la pacon donas amo, amikemo, toleremo. La paco estas ebla, kiam homoj rimarkas aliajn homojn kiel posedantojn de la samaj rajtoj.

Vivante en paco la mondo profitas, iras antaŭen, prosperas kaj progresas. La garantio de la paco estas vero anoncita de ni. The guarantee of peace is a truth announced by us. Tamen por ke la paco regu, homoj devus iom konsideri la vortojn, kiujn ili uzas, plej bone tamen ankoraŭ antaŭ ol ili tiajn virtojn uzos. However, in order for peace to prevail, people should consider the words they use, preferably still before they use such virtues. La pacaj vortoj estas peti, danki, pardoni. Kelkfoje la kondiĉo de la paco estas momente silenti. Sometimes the condition of peace is to be silent for a moment. Dum la silenta paŭzo homo gajnas tempon por pripensi, estingi siajn emociojn, kalkuli. During the silent break, a person gains time to think, to extinguish his emotions, to calculate. Sed tiu paŭzo ne daŭru tro longe, ĉar povas esti, ke iu atendas nian reagon, nian respondon. But that break should not last too long, because it may be that someone is waiting for our reaction, our answer.

La pacaj ecoj estas pacienco, bonvolo, modesto. The peaceful qualities are patience, goodwill, modesty. La sinonimo de la paco estas libereco, kiu libereco ne faras malbonon al iu alia. The synonym of peace is freedom, which freedom does not harm someone else. Por konservi la pacon estas necesaj difinitaj, ofte nevideblaj, limoj, interkonsentoj kaj bona leĝo. To keep the peace, defined, often invisible, boundaries, agreements and good law are necessary. Ŝlosila vorto koncerne la pacon ŝajnas esti toleremo. A key word regarding peace seems to be tolerance. Ĝi okazas, kiam ni kapablas respekti opiniojn, kredojn, gustojn de aliaj homoj, kiam tiuj principe diferecas aŭ eĉ konfliktas kun la niaj. It happens when we are able to respect the opinions, beliefs, tastes of other people, when these fundamentally differ or even conflict with ours.

La sinonimo de toleremo estas komprenemo, indulgemo kaj pardonemo. The synonym of tolerance is understanding, indulgence and forgiveness. Kial do estas tiel, ke ie la paco regas kaj aliloke ne? Why is it so that somewhere peace prevails and somewhere else it doesn't? Homoj bezonas saĝecon, por kompreni, ke justeco ne signifas egalecon, ke por prosperi, oni devas ofte pli multe labori, peni, ŝviti, pli intense serĉi, pensi, pli longe atendi. People need wisdom, to understand that justice does not mean equality, that in order to prosper, one must often work harder, strive, sweat, search more intensively, think, wait longer.

Kion povas fari ni mem, por vivi en la paco? Ĉiu homa ago kiel penso komence ekĝermas en la kapo de iu homo. En la kapo ĝi ankaŭ povas kreski, por sekve veni en la koron. In the head it can also grow, to then come to the heart. Ni povas paroli pri la paco, preĝi intence al ĝi aŭ fine batali pri ĝi, ni mem farante la pacon - ni ja nomas nin pacaj batalantoj. We can talk about peace, pray intentionally for it or finally fight for it, making the peace ourselves - we do call ourselves peace fighters. Ĉiukaze do ni estas devigitaj fari iun penon, anstataŭ atendi, ke iu steleto falos mem al ni el la ĉielo. In any case, therefore, we are forced to make some effort, instead of waiting for some little star to fall to us from the sky. Paco komenciĝas en ni mem.