×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Ostrofungoj kreskas sur kaforestaĵoj

Ostrofungoj kreskas sur kaforestaĵoj

Antaŭ tri jaroj tri junaj virinoj en Graz fondis la "Fungokeston". En la centro de Graz la juna entrepreno kultivas ostrajn pleŭrotojn. La substraton formas por tio kaforestaĵoj - kolektitaj el kafejoj kaj restoracioj de Graz.

Pli ol 13 tunoj da biologia rubaĵo amasiĝas ĉiutage nur en Graz per kaforestaĵoj - tiu rubaĵo ŝutiĝas senutile en la ĝeneralan rubaĵon. Tiu fakto motivigis tri virinojn en Graz - unu aktorinon, unu teknikistinon pri konstruado kaj unu fakulinon pri gastronomio - kuniĝi por kultivi altvalorajn ostrofungojn.

La kaforestaĵoj kiuj servas kiel nutra substrato por la fungoj, devenas de restoracioj kaj kafejoj de Graz. La ostraj pleŭrotoj estas kultivataj en kaforestaĵo kiu alikaze ŝutiĝus al la ĝenerala restrubaĵo, klarigas unu el la fondintinoj de la "Fungokesto". "Aldoniĝas la micelo, do la fungo, ĉio tio estas tiam miksata, estas enpakata en sakojn kaj alvenas tiam por tri semajnoj en tre varman kaj malhelan ejon kaj tiam post tri semajnoj estas portata al alia hela ejo kun alta aerhumideco". La instigo por tiu eksterordinara projekto venis de televida raporto pri la bredado de kafofungoj en Nederlando. "Tion mi trovis vere interesa, do unuflanke savi la kaforestaĵon kiu alikaze forŝutiĝus, kaj aliflanke tio estis ankaŭ ekonomie tre interesa". Estis spontana decido - ĉiuj tri maldungiĝis kaj saltis en la malvarman akvon. "Ni kolektis tiam spertojn per provado kaj nun la afero funkcias de tri jaroj kaj estas sukcesa." Laŭ unu el la fondintinoj ostrofungoj trafas nervon de la epoko koncerne al nutrado. "La ostraj pleŭrotoj estas kompreneble plene interesaj kiel anstataŭaĵo por viando, ĉar ili enhavas ĉiujn esencajn aminacidojn kaj la vitaminojn B, C kaj D kaj ankaŭ B12 kiu estas interesa por vegetaranoj kaj vegananoj. Kaj tiuj fungoj estas multflanke aplikeblaj - ĉu rostitaj, bakitaj, en saŭcoj, kun nudeloj aŭ en rizoto. "Ili estas en gusto tre fajnaj, similas en sia konsisto al bovida viando kaj tial ili estas nomataj "bovida viando de la arbaro". Ĉiuj tiuj aspektoj estas ankaŭ interesaj por la komerco. Estrino de komerca ĉeno en Stirio diras: "Tiu fungo estas multobla talento - ĝi estas multflanke aplikebla - kaj kio estas pli bela ol povi oferti al niaj klientoj dum la tuta jaro freŝan ostrofungon el Stirio." Post la rikolto de la fungoj cetere fermiĝas la cirklo. La malnova substrato estas aplikata kiel sterkaĵo en la agrikulturo.


Ostrofungoj kreskas sur kaforestaĵoj

Antaŭ tri jaroj tri junaj virinoj en Graz fondis la "Fungokeston". Three years ago three young women in Graz founded the "Mushroom Box". En la centro de Graz la juna entrepreno kultivas ostrajn pleŭrotojn. In the center of Graz the young company cultivates oyster pleurotes. La substraton formas por tio kaforestaĵoj - kolektitaj el kafejoj kaj restoracioj de Graz. The substrate is made up of coffee grounds - collected from cafes and restaurants in Graz.

Pli ol 13 tunoj da biologia rubaĵo amasiĝas ĉiutage nur en Graz per kaforestaĵoj - tiu rubaĵo ŝutiĝas senutile en la ĝeneralan rubaĵon. More than 13 tons of biological waste are accumulated daily in Graz alone by coffee waste - this waste is dumped uselessly in the general waste. Tiu fakto motivigis tri virinojn en Graz - unu aktorinon, unu teknikistinon pri konstruado kaj unu fakulinon pri gastronomio - kuniĝi por kultivi altvalorajn ostrofungojn. That fact motivated three women in Graz - one actress, one construction technician and one gastronomy expert - to come together to cultivate precious oyster mushrooms.

La kaforestaĵoj kiuj servas kiel nutra substrato por la fungoj, devenas de restoracioj kaj kafejoj de Graz. The coffee grounds that serve as a nutrient substrate for the mushrooms come from restaurants and cafes in Graz. La ostraj pleŭrotoj estas kultivataj en kaforestaĵo kiu alikaze ŝutiĝus al la ĝenerala restrubaĵo, klarigas unu el la fondintinoj de la "Fungokesto". The oyster pleurotes are grown in a coffee residue that would otherwise be dumped into the general remnant, explains one of the founders of the "Mushroom Box". "Aldoniĝas la micelo, do la fungo, ĉio tio estas tiam miksata, estas enpakata en sakojn kaj alvenas tiam por tri semajnoj en tre varman kaj malhelan ejon kaj tiam post tri semajnoj estas portata al alia hela ejo kun alta aerhumideco". "The mycelium is added, so the fungus, all this is then mixed, is packed in bags and arrives then for three weeks in a very hot and dark place and then after three weeks is carried to another bright place with high humidity." La instigo por tiu eksterordinara projekto venis de televida raporto pri la bredado de kafofungoj en Nederlando. The motivation for this extraordinary project came from a television report on the breeding of coffee mushrooms in the Netherlands. "Tion mi trovis vere interesa, do unuflanke savi la kaforestaĵon kiu alikaze forŝutiĝus, kaj aliflanke tio estis ankaŭ ekonomie tre interesa". "I found that really interesting, so on the one hand to save the coffee residue that would otherwise be dumped, and on the other hand that was also very economically interesting." Estis spontana decido - ĉiuj tri maldungiĝis kaj saltis en la malvarman akvon. It was a spontaneous decision - all three were fired and jumped into the cold water. "Ni kolektis tiam spertojn per provado kaj nun la afero funkcias de tri jaroj kaj estas sukcesa." Laŭ unu el la fondintinoj ostrofungoj trafas nervon de la epoko koncerne al nutrado. "La ostraj pleŭrotoj estas kompreneble plene interesaj kiel anstataŭaĵo por viando, ĉar ili enhavas ĉiujn esencajn aminacidojn kaj la vitaminojn B, C kaj D kaj ankaŭ B12 kiu estas interesa por vegetaranoj kaj vegananoj. Kaj tiuj fungoj estas multflanke aplikeblaj - ĉu rostitaj, bakitaj, en saŭcoj, kun nudeloj aŭ en rizoto. "Ili estas en gusto tre fajnaj, similas en sia konsisto al bovida viando kaj tial ili estas nomataj "bovida viando de la arbaro". Ĉiuj tiuj aspektoj estas ankaŭ interesaj por la komerco. Estrino de komerca ĉeno en Stirio diras: "Tiu fungo estas multobla talento - ĝi estas multflanke aplikebla - kaj kio estas pli bela ol povi oferti al niaj klientoj dum la tuta jaro freŝan ostrofungon el Stirio." Post la rikolto de la fungoj cetere fermiĝas la cirklo. La malnova substrato estas aplikata kiel sterkaĵo en la agrikulturo.