×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Okulvitroj povus malaltigi infektan riskon

Okulvitroj povus malaltigi infektan riskon

Kuracistoj en Ĉinio observis ke relative malmultaj Kovim-19-pacientoj estis portantoj de okulvitroj. Ili tial supozas ke okulvitroj povus esti ŝirmiloj kontraŭ infektoj.

Kiu portas okulvitrojn kaj kiu surmetas buŝon kaj nazon protektan maskon por protekti sin kontraŭ infektiĝo per kronviruso, tiu ne malofte ĉagreniĝas - ĉar la vitroj ofte malklariĝas. Okulvitroj kaj masko: Ĉu tio estas malbona kombino? Eble la malo estas ĝusta: La okulvitroj estas eble optimuma kompletigo al la protekto de buŝo kaj nazo. Ĉar okulvitroj povus kontribui por malaltigi la infektan riskon.

Indikon pri tio donas studaĵo kiu aperis en faka ĵurnalo: Teamo de ĉinaj kuracistoj raportas pri 276 kovim-19-pacientoj kiuj estis kuracataj en la hospitalo de Suizhou Zengdu. La trafitoj estis averaĝe 51 jarojn aĝaj. Nur 16 el ili, do apenaŭ 6 procentoj, portis ĉiutage almenaŭ dum ok horoj okulvitrojn. Neniu portis kontaktolensojn.

La medicinistoj komparis tiun mezurvaloron kun nombroj de pli frua studaĵo el la jaro 1987 en la Hubej-provinco - en kiu la urbo Suizhou situas -, laŭ kiu iom pli ol 31 procentoj de la studentoj tie estis miopaj. La tiam enketitaj studentoj estas nun proksimume en tiu aĝo kiu korespondas al la averaĝa aĝo de la kovim-19-pacientoj.

Se oni kunrilatigas ambaŭ nombrojn, do estas mirinde malmultaj portantoj de okulvitroj inter la Kovim-19-pacientoj, eĉ se oni konsideras ke ne ĉiu miopulo daŭre portas okulvitrojn. El tio ja ne eblas senambigue dedukti ke okulvitroj protektas kontraŭ infektoj. Povus ankaŭ esti ke aliaj faktoroj eksplikas la kunrilaton aŭ ke temas ĉe tiu malgranda nombro de pacientoj simple pri hazardo.

Sed eblas supozi ke okulvitroj helpas eviti infekton. Kiel la teamo skribas, homoj laŭ alia studaĵo tuŝas ĉirkaŭ dek fojojn en horo la okulojn. Se iu havus virusojn sur la fingroj, tiam tiuj virusoj povus atingi la okulojn kaj tiam ili sufiĉe simple povus enpenetri en la korpon. La vitroj de okulvitroj evitas la ofte senvolajn tuŝojn per la manoj per kiuj tiaj infektoj povus okazi.

Ke la okuloj povus esti enirpordo por la kronviruso, tion skribas ankaŭ ŝtata germana saninforma centro: "Infektiĝo povas okazi se tiaj virusenhavaj aerosoloj atingas la mukajn haŭtojn de nazo, buŝo kaj laŭkaze ankaŭ de okuloj de alia persono." Eĉ se temas nur pri eta studaĵo, ĝia rezulto povus eble havi psikologian efikon - kaj ĝi povus helpi ke je la sekva fojo, kiam la okulvitroj malklariĝas, oni almenaŭ ne ĉagreniĝos.


Okulvitroj povus malaltigi infektan riskon Glasses could lower the risk of infection

Kuracistoj en Ĉinio observis ke relative malmultaj Kovim-19-pacientoj estis portantoj de okulvitroj. Doctors in China observed that relatively few Kovim-19 patients were wearing glasses. Ili tial supozas ke okulvitroj povus esti ŝirmiloj kontraŭ infektoj. They therefore assume that glasses could be protective against infections.

Kiu portas okulvitrojn kaj kiu surmetas buŝon kaj nazon protektan maskon por protekti sin kontraŭ infektiĝo per kronviruso, tiu ne malofte ĉagreniĝas - ĉar la vitroj ofte malklariĝas. Whoever wears glasses and who wears a mouth and nose protective mask to protect themselves from being infected with a crown virus is not infrequently upset - as the glasses often become blurred. Okulvitroj kaj masko: Ĉu tio estas malbona kombino? Glasses and mask: Is that a bad combination? Eble la malo estas ĝusta: La okulvitroj estas eble optimuma kompletigo al la protekto de buŝo kaj nazo. Maybe the opposite is true: The glasses are perhaps an optimal complement to the protection of mouth and nose. Ĉar okulvitroj povus kontribui por malaltigi la infektan riskon. Because glasses could help to lower the risk of infection.

Indikon pri tio donas studaĵo kiu aperis en faka ĵurnalo: Teamo de ĉinaj kuracistoj raportas pri 276 kovim-19-pacientoj kiuj estis kuracataj en la hospitalo de Suizhou Zengdu. An indication of this is given in a study published in a specialist journal: A team of Chinese doctors reports that 276 incubator-19 patients were treated at Suizhou Zengdu Hospital. La trafitoj estis averaĝe 51 jarojn aĝaj. The victims were on average 51 years old. Nur 16 el ili, do apenaŭ 6 procentoj, portis ĉiutage almenaŭ dum ok horoj okulvitrojn. Only 16 of them, barely 6 percent, wore glasses for at least eight hours a day. Neniu portis kontaktolensojn. No one was wearing contact lenses.

La medicinistoj komparis tiun mezurvaloron kun nombroj de pli frua studaĵo el la jaro 1987 en la Hubej-provinco - en kiu la urbo Suizhou situas -, laŭ kiu iom pli ol 31 procentoj de la studentoj tie estis miopaj. La tiam enketitaj studentoj estas nun proksimume en tiu aĝo kiu korespondas al la averaĝa aĝo de la kovim-19-pacientoj.

Se oni kunrilatigas ambaŭ nombrojn, do estas mirinde malmultaj portantoj de okulvitroj inter la Kovim-19-pacientoj, eĉ se oni konsideras ke ne ĉiu miopulo daŭre portas okulvitrojn. If the two numbers are correlated, then there are surprisingly few glasses wearers among the Kovim-19 patients, even if one considers that not every myopic person continues to wear glasses. El tio ja ne eblas senambigue dedukti ke okulvitroj protektas kontraŭ infektoj. From this it cannot be unambiguously inferred that spectacles protect against infections. Povus ankaŭ esti ke aliaj faktoroj eksplikas la kunrilaton aŭ ke temas ĉe tiu malgranda nombro de pacientoj simple pri hazardo. It could also be that other factors explain the relationship or that it is in this small number of patients simply by chance.

Sed eblas supozi ke okulvitroj helpas eviti infekton. But it is possible to assume that glasses help to prevent infection. Kiel la teamo skribas, homoj laŭ alia studaĵo tuŝas ĉirkaŭ dek fojojn en horo la okulojn. As the team writes, people according to another study touch the eyes about ten times an hour. Se iu havus virusojn sur la fingroj, tiam tiuj virusoj povus atingi la okulojn kaj tiam ili sufiĉe simple povus enpenetri en la korpon. La vitroj de okulvitroj evitas la ofte senvolajn tuŝojn per la manoj per kiuj tiaj infektoj povus okazi.

Ke la okuloj povus esti enirpordo por la kronviruso, tion skribas ankaŭ ŝtata germana saninforma centro: "Infektiĝo povas okazi se tiaj virusenhavaj aerosoloj atingas la mukajn haŭtojn de nazo, buŝo kaj laŭkaze ankaŭ de okuloj de alia persono." The German State Health Information Center also wrote that the eye could be a gateway to the crown virus: "Infection can occur if such virus-containing aerosols reach the mucous skin of the nose, mouth and, if appropriate, the eyes of another person." Eĉ se temas nur pri eta studaĵo, ĝia rezulto povus eble havi psikologian efikon - kaj ĝi povus helpi ke je la sekva fojo, kiam la okulvitroj malklariĝas, oni almenaŭ ne ĉagreniĝos. Even if it's just a small study, the result may have a psychological effect - and it might help that at least the next time the glasses are blurred, at least they won't be upset.