×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Nutrado influas korpan grandecon

Nutrado influas korpan grandecon

19-jaraj nederlandanoj estas averaĝe je 20 cm pli grandaj ol iliaj samaĝuloj en orienta Timoro: Grandegajn diferencojn kiel tiujn montras nova mondvasta analizo pri la evoluo de korpa grandeco kaj pezo dum la pasintaj 30 jaroj. La ĉefa kaŭzo estas la nutrado.

La plej grandaj homoj vivas hodiaŭ en norda kaj centra Eŭropo. Avanaj estas Nederlando, Montenegro, Danlando kaj Islando. Nederlandaj viroj estas averaĝe 1,83 metrojn grandaj, nederlandaj virinoj 1,69 metrojn. La plej malgrandaj homoj vivas en Azio, Latinameriko kaj orienta Afriko, ekzemple en orienta Timoro, Gvatemalo aŭ Bangladeŝo. 19-jara virino en Bangladeŝo estas proksimume same granda kiel 11-jara nederlandanino. La genoj ludas ĉe tiuj diferencoj kompreneble rolon, sed vere ne la solan.

Tion pliklarigas studaĵo en kiu estas prilaboritaj datumoj de 65 milionoj da infanoj inter kvin kaj 19 jaroj el 193 landoj. Estis analizite, kiel ŝanĝiĝis korpa grandeco kaj pezo de la adoleskantoj inter la jaroj 1985 kaj 2019. Laŭ la internacia teamo kiu estis gvidata de la Imperia Kolegio en Londono, dum tiuj 35 jaroj sufiĉe multo okazis.

Kreskis la korpa grandeco precipe ĉe junaj homoj en la evoluantaj industriaj landoj de Azio, ekzemple Ĉinio kaj Suda Koreio. Hodiaŭ 19-jaraj viroj en Ĉinio estas je ok centimetroj pli grandaj ol ankoraŭ en la jaro 1985. Sur la ranglisto de la korpaj grandecoj Ĉinio en la jaro 1985 troviĝis sur rango 150, en la jaro 2019 jam sur rango 65. En Afriko sude de la Saharo aliflanke stagnis la kreskado, kelkloke la junaj plenkreskuloj estas eĉ iom pli malgrandaj ol antaŭ 35 jaroj. Ankaŭ en kelkaj industriaj landoj la korpa grandeco nur relative malmulte kreskis. Grandbritio okupis ĉe la viroj en la jaro 1985 ankoraŭ rangon 28 por la korpa grandeco, hodiaŭ ĝi estas glitinta al rango 39.

Ankaŭ ĉe la relativa korpa pezo - mezurita kiel korpa-masindekso - estis grandaj diferencoj inter la landoj. La plej altan KM-indekson hodiaŭ havas 19-jaruloj sur la pacifikaj insuloj, en meza oriento, en Usono kaj Novzelando. La plej maldikaj 19-jaruloj (kun KM-indekso de 21 aŭ malpli) vivas en suda Azio, ekzemple en Hindio kaj en Bangladeŝo, kaj en sudorienta Azio kaj Afriko. La plej maldikajn virinojn oni trovas en Japanio kaj en centra Eŭropo, ekzemple en Rumanio. La diferenco ĉe la averaĝa KM-indekso estis ĝis naŭ unuoj, kio korespondas al proksimume 25 kilogramoj.

Dum en kelkaj landoj la KM-indekso apenaŭ ŝanĝiĝis - ekzemple en Japanio, Italio kaj Danlando - en aliaj landoj ĝi estas draste plialtiĝinta, ekzemple en Ĉinio kaj Meksiko.

La ĉion decida faktoro estas la nutrado, skribas la aŭtoroj. Manĝaĵo kun nesufiĉa kvalito povas bremsi la kreskadon kaj samtempe akceli tropezon. Tio povas havi jen kaj jen konsekvencojn pri la sano por la tuta vivo. Evidente ezkistas ofte malekvilibro inter la fruinfana kaj la posta nutrado.

La esplorista teamo pro tio pledas por sanpolitikaj intervenoj. Sana manĝaĵo devas esti por la adoleskantoj disponebla kaj pagebla. Povus helpi ekzemple senpagaj menuoj en la lernejo aŭ la impostado de altgrade prilaboritaj nutraĵoj, aŭ de nutraĵoj kiuj enhavas multe da karbonhidratoj.

Nutrado influas korpan grandecon Nutrition affects body size