×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Novaj specioj hejmiĝos en Eŭropo

Novaj specioj hejmiĝos en Eŭropo

Pli kaj pli da bestoj kaj plantoj disvastiĝos dum la venontaj jardekoj en mondaj regionoj en kiuj ili pli frue ne estis hejmecaj. La homo helpas al ili ĉe tio.

Insektoj, birdoj, semoplantoj: Ĉirkaŭ 2500 novaj specioj ĝis la jaro 2050 probable enmigros al Eŭropo. Multaj el tiuj novenmigrintoj verŝajne senprobleme integriĝos en sia nova hejmlando. Sed kelkaj el ili posedas la potencialon fariĝi invadantoj kaj domaĝi al aliaj vivaĵoj, skribas esploristoj de la centro pri biodiverseco kaj klimato en Frankfurto, Germanio.

La novenmigrintaj bestoj kaj plantoj estas ofte subtaksata fenomeno de la antropoceno, do de erao, en kiu la homo estas fariĝinta unu el la plej gravaj influfaktoroj sur la tero. Komuna trajto de ĉiuj tiuj vivaĵoj estas, ke ili helpe de la homo establiĝis en regiono en kiu ili antaŭe ne estis hejmecaj. Tiuj specioj kiuj fariĝas invadantoj, laŭ takso de la monda konsilantaro pri biodiverseco kontribuas sufiĉe grave al la mondvasta mortado de specioj. Ekzemplo estas amerikaj riveraj kankroj kiuj kunportis kun si la kankran peston, nome fungan infekton kiu formortigis la eŭropajn riverajn kankrojn.

"Nia studaĵo prognozas ke novalvenintaj bestoj kaj plantoj dum la venontaj jardekoj plue tre rapide konkeros ekologiajn sistemojn", diras sciencisto de la universitata kolegio en Londono. "Tio estas maltrankviliga, ĉar ĝi povas damaĝi la diversecon de specioj kaj akcelas la elmortadon de specioj." Por la prilumigo la sciencistoj disvolvis matematikan modelon, kiu interalie konsideris kiom da specioj posedas la potencialon fariĝi invadantoj kaj laŭ kiuj skemoj novenmigrintaj bestoj kaj plantoj disvastiĝis en pasinteco. Laŭ kalkuloj de la sciencistoj la procentaĵo de novaj bestoj kaj plantoj plialtiĝos en la periodo inter la jaroj 2005 kaj 2050 je 36 procentoj.

Plej multaj el tiuj novalvenintaj bestoj kaj plantoj laŭ la kalkuloj enmigros al Eŭropo. "Inter ili estos multaj neatentokaptaj enmigrintoj kiel insektoj, moluskoj kaj kankretoj", diras la germana sciencisto. Novaj suĉuloj aliflanke apenaŭ estas atendataj. Apud Eŭropo verŝajne ankaŭ la moderaj zonoj de Azio, Nordameriko kaj Sudameriko fariĝos celoj de la enmigrado, skribas la aŭtoroj. La plej malgrandan kreskon de novaj specioj ili atendas en Aŭstralio.

Kelkaj invadaj specioj prezentas ankaŭ danĝeron por la sano de la homo. Ekzemploj estas la azia tigra kulo, kiu povas transdoni malsanojn kiel la zikavirusan malsanon aŭ la dengve-febron, aŭ la nordamerika ambrozio kies polenoj estas danĝeraj por alergiuloj.