×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Nova teknologio por rapida produktado de glaciaĵo

Nova teknologio por rapida produktado de glaciaĵo

Nova teknologio por la produktado de glaciaĵo povas anstataŭi la ĝisnunan longdaŭran produktan procezon por glaciaĵo. Per tiu teknologio helpe de kunpremita karbondioksido kremo-miksaĵo transformiĝas al mirinde bongusta glaciaĵo.

Ĝis nun, por malebligi ke ĉi tiu frandaĵo degelas, la produktoj de glaciaĵoj devas esti distribuataj dum relative mallonga tempo por ke ili ne degelu. Aŭ oni devas uzi bonajn frostigilojn por transportado. Kaj ĉio ĉi produktas grandegan kvanton da enaerigoj de varmdomaj gasoj.

Eĉ pli malbone, se tia frostuja kamiono kraŝas dum transportado, ĝi povas rezultigi grandegan karbondioksidan piedsignon. Sed jen nun tio finiĝas. La nova glaciaĵa teknologio faciligos ĉion tion.

Kion kreis la sciencistoj, tio estas esence karbondioksida glaciaĵo. Ĝi funkcias simile al la efekto Joule-Thomson, kie la fluidaĵo ekspansiiĝas de alta premo ĝis malalta premo kaj sub la ĝustaj kondiĉoj ĝi havas frostigan efikon.

Do la esploristoj uzis ion similan por fari glaciaĵon. En tipa fabriko laŭ la ĝisnuna teknologio, fabrikantoj produktas glaciaĵon metante dolĉan likvan miksaĵon tra varmo-interŝanĝa tubo. Tiaj tubetoj estas plenaj de kemiaĵoj kiel amoniako por teni la tubetojn frostigitaj. Dum la kremo-miksaĵo fluas, ĝi malvarmiĝas tre rapide kaj formas glaciajn kristalojn. Solida glaciaĵo formiĝas, kiu estas uzebla por plua prilaborado.

Laŭ la nova teknologio, karbondioksido sub premo faras la tutan laboron. Ĉar la transiro de alta premo al pli malalta premo kreas ankaŭ vakuan efikon, karbondioksido trapasas ajuton, kiu suĉas la likvan glaciaĵan miksaĵon. De tie, la kunpremita gaso frostigas la glaciaĵon ĝis proksimume minus 70 gradoj C. La glaciaĵo post mallonga tempo eliras el la ajuto perfekte frostigita.

La rezulto estas rapida kaj mola glaciaĵo. Estas avantaĝo ke ne nur la glaciaĵa maso frostiĝas facile kaj rapide, sed ke ĝi fakte estas eĉ pli fajna ol glaciaĵo kiu estas preparita laŭ la klasika maniero. La kvalito de glaciaĵo estas determinita de la grandeco de la kristaloj, depende de la glaciiĝa indico. Do ju pli rapide oni frostigas la mason, des pli fajna fariĝas la strukturo.

La nova teknologio produktas kvazaŭ karbonizitan glaciaĵon, kio signifas, ke la teknologio eĉ povus esti uzata en aliaj kampoj de la industrio pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Nova teknologio por rapida produktado de glaciaĵo New technology for fast ice cream production Новая технология быстрого производства мороженого