×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Nova farbaĵo malvarmigas eĉ dum tagmezo

Nova farbaĵo malvarmigas eĉ dum tagmezo

Oni konas tion ekzemple el Grekio: En varmaj, sunriĉaj regionoj de la tero multaj domoj estas blankaj por teni la internojn de la domoj malvarmetaj. Nun esploristoj disvolvis farbaĵon kiu eĉ dum la tagmeza varmego estas pli malvarma ol ĝia ĉirkaŭaĵo. Tio verŝajne vide al la klimata varmiĝo fariĝos grava en multaj lokoj.

Nove disvolvita pentra farbaĵo restas eĉ dum tagmeza sunradiado sub la ĉirkaŭanta temperaturo, ĉar ĝi reflektas 95,5 procentojn de la sunradiado. Tion ebligas unuflanke granda kvoto da etaj partikloj kiuj grandparte reflektas la sunlumon, kaj aliflanke efika radiada malvarmigo kiu resendas varmon en la kosmon.

"Tiu farbaĵo eĉ taŭgas por kontraŭbatali la klimatan ŝanĝon, ĉar ĝi reflektas sunlumon kaj resendas varmon en la kosmon", akcentas profesoro de la Purdue universitato en la usona ŝtato Indiano. En multaj landoj de jarcentoj estas uzataj pentraĵoj sur domoj por teni la internojn de la domoj malvarmaj. Intertempe estas ankaŭ vendataj pentraj farbaĵoj, kiuj reflektas ĝis 90 procentojn de la sunlumo. Sed neniu el la farbaĵoj atingis plenan malvarmigon sub la ĉirkaŭanta temperaturo dum tago.

Por ebligi tion, la sciencistoj utiligas vaste uzatan kaj favorprezan materialon, kiu parte jam nun estas almiksata al farbaĵo kiel plenŝtopaĵo: kalcia karbonato. Kiel bazo de la farbaĵo servas akrilo kaj solvaĵo en kiun la partikloj de kalcia karbonato estas enigataj. Tiuj partikloj prezentas ĉirkaŭ 60 procentojn de la farbaĵo kaj montras tre vastan gamon de grandecoj en nanometroj (miliononaj milimetroj).

"Lumo povas esti forte disigata kaj reflektata de partikloj kiuj havas grandecon kiu estas komparebla kun la ondolongo", skribas la esploristoj. Pro la diversaj grandecoj de partikloj la pentra farbaĵo povas plejgrandparte reflekti la sunlumon en la ondolonga gamo de 250 ĝis 2500 nanometroj.

Al tio aldoniĝas la kapablo de akrilo, resendi varmoradiadon ĉefe en la tiel nomata atmosfera fenestro: Por la ondolongo de ekzemple 8 ĝis 14 mikrometroj (milonaj milimetroj) la atmosfero estas grandparte tralasanta radiadon kaj tial ĝi atingas preskaŭ senobstakle la kosmon.

Tiu "malvarmiga radiado" estas esenca konsistero de la pasiva malvarmigo. La malvarmiga produktivo de la farbaĵo situas laŭ testoj ĉe 37 W por kvadrata metro. Dum plurtaga testo fine de marto de la jaro 2018 en Indiano la farbaĵo estis dumnokte je ĉirkaŭ 10 gradoj C pli malvarma ol la ĉirkaŭaĵo. Dumtage ĝi estis eĉ dum tagmezo, kiam la suno staris en la zenito, ankoraŭ je pli ol 1,7 gradoj pli malvarma.

"Nia farbaĵo kongruas kun la produkta procezo de komerce kutimaj farbaĵoj kaj la kostoj povus esti kompareblaj aŭ eĉ pli malaltaj", diras la profesoro en publikigo de la universitato. Krome laŭ la esploristoj la farbaĵo en testoj pruviĝis kiel veter-rezista. Aliflanke ĝi estas malpli defrot-rezista ol komerce haveblaj farbaĵoj.

Nova farbaĵo malvarmigas eĉ dum tagmezo A new paint job is cool even during the middle of the day