×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Nepre necesaj nestoj

Nepre necesaj nestoj

La junia numero (2020) de la revuo Monato publikigis absolute legindan artikolon en la rubriko “Medio”, sub la titolo “Valoro de ĉiu birda nesto”. La aŭtoro, Janusz Sulzycky, el Kanado, per tiu teksto konkuras al Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĝi estas leginda, ne nur pro la objektiveco de la prezento, sed ankaŭ pro ĝia konvinka povo, rilate al ekologia konscio. Ĉi tie ni montru nur etan resumon:

“Ĉiu saĝa bienisto aŭ ĝardenisto volas logi insektomanĝajn birdojn kaj stimuli ilin al konstruado de nestoj. Krom ĝui matene ilian koncerton, la homo senpage protektas sian plantaron.”

Tamen, la artikolo ne limiĝas al tia poezieca tono. Ĝi montras tre klare, ke ĉiu birdido en nesto manĝas ĉiutage certan kvanton da larvoj aŭ raŭpoj, dum unu monato; se vivas po kvin birdidoj en ĉiu nesto, tio signifas, ke post unu monato iliaj gepatroj alportis milojn da larvoj kaj raŭpoj. Oni facile konkludas, ke pluraj nestoj en plantejo povas eviti multe da insekticidoj kaj aliaj kemiaĵoj, normale uzataj por protekti la plantojn. Jen trafa elmontro!

Cetere, birdonestoj estas unu el la plej belaj fenomenoj en la naturo. Ili povas esti grandaj aŭ etaj, fortikaj aŭ delikataj, kaj konstruitaj el plej variaj materialoj: argilo, sekaj branĉoj, kotonecaj fibroj, araneaĵo, fungoj, haroj de ordinaraj mamuloj, salivo, kaj eĉ homproduktitaj materialoj. Birdoj povas konstrui ilin en plej variaj lokoj: sur la grundo, sur ŝtonoj, sur kampaj herbaroj, sur palmoj, arbobranĉoj, arbotrunkoj, formikejoj kaj sur homaj konstruaĵoj. Ili povas esti izolitaj aŭ komunumaj, tiel ke pluraj birdinoj naskas en sama nesto. Per la observado de nestoj, ornitologoj scias, kiaspecaj birdoj troviĝas en certa regiono.

Rilate al arkitekturo, nestoj povas esti tre simplaj (foje rekte sur la grundo aŭ surplaĝa sablo), aŭ tre ellaboritaj, kiel tiuj de kudrokapablaj birdoj. La specio Furnarius rufus, ofte trovebla en Brazilo, eĉ konstruas duĉambrajn argilajn nestojn, kun dikaj muroj. Alia kuriozaĵo estas, ke pluraj birdospecioj lerte kamuflas siajn nestojn, laŭ la koloro de la ovoj, por eviti atakon de predantoj.

La naturo estas ja fonto de konstanta kaj varia spektaklo!


Nepre necesaj nestoj Necessary nests Noodzakelijke nesten

La junia numero (2020) de la revuo Monato publikigis absolute legindan artikolon en la rubriko “Medio”, sub la titolo “Valoro de ĉiu birda nesto”. The June (2020) issue of the magazine Month published an absolutely readable article in the section "Environment", under the title "Value of each bird's nest". La aŭtoro, Janusz Sulzycky, el Kanado, per tiu teksto konkuras al Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. The author, Janusz Sulzycky, from Canada, is competing for the Paul Gubbins Award for New Journalistic Talent. Ĝi estas leginda, ne nur pro la objektiveco de la prezento, sed ankaŭ pro ĝia konvinka povo, rilate al ekologia konscio. It is worth reading, not only because of the objectivity of the presentation, but also because of its convincing power, in relation to environmental awareness. Ĉi tie ni montru nur etan resumon: Here is just a small summary:

“Ĉiu saĝa bienisto aŭ ĝardenisto volas logi insektomanĝajn birdojn kaj stimuli ilin al konstruado de nestoj. “Every wise farmer or gardener wants to lure insectivorous birds and encourage them to build nests. Krom ĝui matene ilian koncerton, la homo senpage protektas sian plantaron.” In addition to enjoying their concert in the morning, people can protect their plants for free. ”

Tamen, la artikolo ne limiĝas al tia poezieca tono. However, the article is not limited to such a poetic tone. Ĝi montras tre klare, ke ĉiu birdido en nesto manĝas ĉiutage certan kvanton da larvoj aŭ raŭpoj, dum unu monato; se vivas po kvin birdidoj en ĉiu nesto, tio signifas, ke post unu monato iliaj gepatroj alportis milojn da larvoj kaj raŭpoj. It shows very clearly that every bird in a nest eats a certain amount of larvae or caterpillars every day, for a month; if five chicks live in each nest, it means that after a month their parents have brought thousands of larvae and caterpillars. Oni facile konkludas, ke pluraj nestoj en plantejo povas eviti multe da insekticidoj kaj aliaj kemiaĵoj, normale uzataj por protekti la plantojn. It is easy to conclude that several nests in a plantation can avoid a lot of insecticides and other chemicals, normally used to protect the plants. Jen trafa elmontro! Here's a hit show!

Cetere, birdonestoj estas unu el la plej belaj fenomenoj en la naturo. Moreover, bird nests are one of the most beautiful phenomena in nature. Ili povas esti grandaj aŭ etaj, fortikaj aŭ delikataj, kaj konstruitaj el plej variaj materialoj: argilo, sekaj branĉoj, kotonecaj fibroj, araneaĵo, fungoj, haroj de ordinaraj mamuloj, salivo, kaj eĉ homproduktitaj materialoj. They can be large or small, sturdy or delicate, and constructed from a wide variety of materials: clay, dry branches, cotton fibers, cobwebs, mushrooms, hair of ordinary mammals, saliva, and even man-made materials. Birdoj povas konstrui ilin en plej variaj lokoj: sur la grundo, sur ŝtonoj, sur kampaj herbaroj, sur palmoj, arbobranĉoj, arbotrunkoj, formikejoj kaj sur homaj konstruaĵoj. Birds can build them in a wide variety of places: on the ground, on rocks, on field grasses, on palms, tree branches, tree trunks, anthills and on human buildings. Ili povas esti izolitaj aŭ komunumaj, tiel ke pluraj birdinoj naskas en sama nesto. They can be isolated or communal, so that several female birds give birth in the same nest. Per la observado de nestoj, ornitologoj scias, kiaspecaj birdoj troviĝas en certa regiono. By observing nests, ornithologists know what kind of birds are found in a certain region.

Rilate al arkitekturo, nestoj povas esti tre simplaj (foje rekte sur la grundo aŭ surplaĝa sablo), aŭ tre ellaboritaj, kiel tiuj de kudrokapablaj birdoj. In terms of architecture, nests can be very simple (sometimes directly on the ground or on sand on the beach), or very elaborate, like those of sewing birds. La specio Furnarius rufus, ofte trovebla en Brazilo, eĉ konstruas duĉambrajn argilajn nestojn, kun dikaj muroj. The species Furnarius rufus, often found in Brazil, even builds two-chambered clay nests, with thick walls. Alia kuriozaĵo estas, ke pluraj birdospecioj lerte kamuflas siajn nestojn, laŭ la koloro de la ovoj, por eviti atakon de predantoj. Another curiosity is that several bird species cleverly camouflage their nests, according to the color of the eggs, to avoid attack by predators.

La naturo estas ja fonto de konstanta kaj varia spektaklo! Nature is indeed a source of constant and varied spectacle!