×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Nepre necesaj nestoj

Nepre necesaj nestoj

La junia numero (2020) de la revuo Monato publikigis absolute legindan artikolon en la rubriko “Medio”, sub la titolo “Valoro de ĉiu birda nesto”. La aŭtoro, Janusz Sulzycky, el Kanado, per tiu teksto konkuras al Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĝi estas leginda, ne nur pro la objektiveco de la prezento, sed ankaŭ pro ĝia konvinka povo, rilate al ekologia konscio. Ĉi tie ni montru nur etan resumon:

“Ĉiu saĝa bienisto aŭ ĝardenisto volas logi insektomanĝajn birdojn kaj stimuli ilin al konstruado de nestoj. Krom ĝui matene ilian koncerton, la homo senpage protektas sian plantaron.”

Tamen, la artikolo ne limiĝas al tia poezieca tono. Ĝi montras tre klare, ke ĉiu birdido en nesto manĝas ĉiutage certan kvanton da larvoj aŭ raŭpoj, dum unu monato; se vivas po kvin birdidoj en ĉiu nesto, tio signifas, ke post unu monato iliaj gepatroj alportis milojn da larvoj kaj raŭpoj. Oni facile konkludas, ke pluraj nestoj en plantejo povas eviti multe da insekticidoj kaj aliaj kemiaĵoj, normale uzataj por protekti la plantojn. Jen trafa elmontro!

Cetere, birdonestoj estas unu el la plej belaj fenomenoj en la naturo. Ili povas esti grandaj aŭ etaj, fortikaj aŭ delikataj, kaj konstruitaj el plej variaj materialoj: argilo, sekaj branĉoj, kotonecaj fibroj, araneaĵo, fungoj, haroj de ordinaraj mamuloj, salivo, kaj eĉ homproduktitaj materialoj. Birdoj povas konstrui ilin en plej variaj lokoj: sur la grundo, sur ŝtonoj, sur kampaj herbaroj, sur palmoj, arbobranĉoj, arbotrunkoj, formikejoj kaj sur homaj konstruaĵoj. Ili povas esti izolitaj aŭ komunumaj, tiel ke pluraj birdinoj naskas en sama nesto. Per la observado de nestoj, ornitologoj scias, kiaspecaj birdoj troviĝas en certa regiono.

Rilate al arkitekturo, nestoj povas esti tre simplaj (foje rekte sur la grundo aŭ surplaĝa sablo), aŭ tre ellaboritaj, kiel tiuj de kudrokapablaj birdoj. La specio Furnarius rufus, ofte trovebla en Brazilo, eĉ konstruas duĉambrajn argilajn nestojn, kun dikaj muroj. Alia kuriozaĵo estas, ke pluraj birdospecioj lerte kamuflas siajn nestojn, laŭ la koloro de la ovoj, por eviti atakon de predantoj.

La naturo estas ja fonto de konstanta kaj varia spektaklo!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE